Denove belege suna tago. Dum tia vetero mi ne povas resti hejme. Mi devas ekskursi. Do mi prenis mian dorsosakon kaj ekmarŝis sen mia edzino. Ŝi preferas ripozi sur la balkono.
Ĉar mi vidis -kiel mi kredas- ĉion en Dubrovniko, mi decidis geokaŝumi. Estas pluraj geokaŝejoj en Dubrovniko kaj mi serĉis kaj trovis 3 geokaŝejojn. Tio plezurigis multe.
La plej bela geokaŝejo estis tiu, kiu situas proksime de la fortikaĵo „Lovrijenac“, ĉar ekde el la klifo oni havas grandiozan elrigardon al maro kaj al malnova urbo. La fortikaĵo Lovrijenac estas ofte nomata la „Gibraltaro de Dubrovniko“ kaj troviĝas sur 37 metrojn alta klifo. Kelkloke la muroj estas 12 metrojn dikaj. Ĝia formo estas triangula kaj ĝi havas3 terasojn. La fortikaĵo dominas la maron kaj la landaliron al la malnova urbo de el sudokcidento. Iam ĝi ludis grandan rolon por la defendado de la urbo. En niaj tagoj oni uzas ĝin kiel subĉiela scenejo. Prezentado de „Hamleto“ de Ŝekspiro fariĝis markoartikolo de la dubrovnika somera festivalo.
Por atingi la geokaŝejo tie mi ne devis eniri la fortikaĵon.