Postkiam mia edzino sentis pli bone, ni uzis la tagon por viziti la duoninsulon Pelješac, ties plej proksima urbeto al firmtero estas Ston. Ston situas ĉirkaŭ 55 kilometrojn nordokcidente de Dubrovniko. Entute ni veturis 180 kilometrojn. Sur la duoninsulo oni kultivas konatan vinberspecon, la „Mali Plavac“, kio signifas „Malgranda Bluo“. Ĝi estas maljuna ruĝa vinberspeco de suda Kroatio kaj de la sudaj kroataj insuloj. El tiuj vinberoj estas elpremataj elstaraj vinoj, ekzemple Postup, Faros kaj Dingač. La ruĝaj vinoj estas malhelegaj, alkoholriĉaj kaj taninakcentitaj, kiam ili estas junaj vinoj. Tiuj vinberspeco kreskas sur la vinberĝardenoj, kies deklivoj situas direkte al maro. Sur tiuj deklivoj la mediteraneaj sunradioj brilas la tutan tagon.
Kiel dirite Plavac, Dingač kaj Postup estas la plej konataj ruĝaj vinoj kaj ili disponas pri tre karakteriza gusto. Sur la insulo Korčula aparta speco da blanka vino estas kultivata, nomata „Pošip.
Vizitinte Cavtat-on, ni gustumis la vinberspecon „Malvasia“. Malvasia estas eminenta familio de vinberspecoj. La nomo estas devenita de la greka havenurbo „Monemvasia“, kiu estis interalie grava eksporthaveno por vino. Jam la romianoj kultivas tiun vinberspecon kaj dolĉigis la elpremitajn vinojn per mielo.
El la Malvasia estis elpremita la vino de la nobelaro de respubliko Ragusa kaj ĝi estis nomumita „Nektaro de la Dioj“.
Kiam vi estos iatempe en la ĉirkaŭaĵo de Dubrovniko, vi devos gustumi tiujn vinojn.
Ĉar ni forgesis fotilon, jen alia foto de Dubrovnik.