Matene mi altentiris la latkurtenon. Kia afabla surprizo. La suno ridetis, malforta vento blovetis. Kelkajn nubojn videblis sur la blua ĉielo. Malrapide ni ellitiĝis, duŝis kaj tiam mi preparis la matenmanĝon sur la balkono, ĉar jam estis la 9-a kaj duono. Mi boligis 2 duonkuiritajn ovojn, rostis bulkojn kaj faris kafon. Feste de la tago mi malfermis boteleton da ŝaŭmvino. Kiu festo ni festis? Nu simple: hieraŭ estis bela tago! Matenmanĝinte ni ekmigris al la monto Srd, la dommonto de Dubrovniko. Unue ni iris direkte al malnova centro, tiam maldekstren super kelkaj ŝtuparoj. Fine de la ŝtuparoj – mi ne scias, kiom da ŝtupoj ili estis, sed ili estis multaj, ni staris ĉe la nacia strato n-ro 8. Mi demandis regionanon je la vojo. Li diris: „Estas facile, vi nur devas iri 200 metrojn laŭlonge la nacia strato, tiom ni povos vidi maldekstre la vojon supren“. Ekzakte tiel estis. Tiam la vojo kondukis serpentiforme al montosupro. Post duona distanco ni forlasis piceoarbaron kaj de tiam ni havis belegan elrigardon al malnova urbo kaj la insuloj antaŭ la Dubrovnika bordo. Ni atingis post 1 horo kaj duono. Tie estis pli multe da homoj ol mi pensis. La plej multaj el ili venis per aŭto aŭ per telfero, kiu startas proksime de la malnova urbo. Ni vidis suprenmigrante nur 4 homojn, kiuj ankaŭ iris supren kiel ni. Montosupre ni pasigis 1 horon trinkante akvon, manĝante fruktojn kaj ĝuante la grandiozan elrigardon al maro kaj al la valo malantaŭ la monto Srd.
Ripozinte ni daŭrigis nian migradon direkte al la haveno „Gruž“. Sed post ĉirkaŭ 1 horo ni perdis la vojon, dirite pli bone: Jen ne estis vojo. Do ni subengrimpis al la haveno tra arbetaĵaro, ĉar ni ne volis iri reen. Pli ol 1 horon poste ni atingis straton – lacige, sed zorgoliberigite.
Duonan horon ni ripozis sur benko observante preterpasantajn homojn kaj enveturantajn ŝipojn. Proksimume je la 3-a kaj duono ni estis ree en nia apartamento.
Tie ni pasigis la restaĵon de la posttagmezo kaj frua vespero sur balkono legante kaj aŭskultante muzikon.