Belega vetero – la suno brilis, nur venteto blovetis, optima tago por ekskurso. Nia ludonanto kaj aliaj personoj en Dubrovnik rekomendis al ni: „Vizitu Trstenon!. Do, ni ekis je la 10-a matene al tiu vilaĝo, kiu situas nur 18 kilometrojn okcidente de Dubrovniko. Ni veturis aŭte laŭlonge la ĉeborda strato (nacia strato n-ro 8) tien. Hazarde ni trovis mallarĝan, kurboriĉan vojon al la malgranda haveno. Neniu estis tie – nur ni. La haveno estas vere tre malgranda. Mi pensas, ke nur 2 aŭ 3 velbarkoj povas albordiĝi. Fotinte kelkajn motivojn ni iris supren al malnova vilao. Ni eniris la domon tra difektita pordo. Bedaŭrinde ĝi estas interne komplete detruita. La plafono el traboj al la unua etaĝo estis perforita, ĉar la tegmento de la vilao estas likanta. Ĉiufoje, kiam pluvas, domo malsekiĝas interne kaj detruas la trabojn. La vilao situas sur malgranda altaĵo kaj oni havas grandiozan elrigardon al la maro. Krom tio fabela, sorĉa parkĝardeno apartenas al tiu vilao. Mi tuj enamiĝis en tiu vilao. Neniu povas veturi per aŭto ĝis tiu vilao, do ĝi estus tre trankvila. Bedaŭrinde nun oni devus ripari ĝin elspezige. Tiom da mono mi ne havas. Ni renkontiĝis kun 2 laboristoj kaj mi demandis ilin, kial la domo ne estus restaŭradita? Ili klarigis al mi, ke la posedanto, kiu aĉetis tiun vilaon, nun havas privatajn monproblemojn. Pro tio la domo ruiniĝas. Tre, tre bedaŭrinde. Estus belega somera rezidejo kaj tio eĉ en la proksimeco de Dubrovniko.
Poste ni vagadis tra la vilaĝo kaj eniris tra malfermita pordo la „arboretrum“ de Trsteno. Ni promenis en tiu arboĝardeno. Neniu postulas monon de ni, verŝajne ĉar ankoraŭ estas antaŭsezono. Kelkaj laboristoj riparis kaj flegis ĉion por la turista sezono. Ili estis tre afablaj kaj permesis al ni, kunpreni kelkajn oranĝojn kaj citronojn.
Vizitinte la arboretrum ni ankaŭ volis vidi la internaĵon de la preĝejo, sed ĝi estis fermita. Pro tio ni migris ankoraŭ iomete tra la ĉirkaŭaĵo de Trsteno.
La vilaĝo mem ne estas aparta. Ĝi estas kiel multe da ĉebordaj iamaj fiŝvilagoj en Kroatio. Nun la iamaj, malriĉaj fiŝkaptistoj povas vivi pro la enspezoj de la turismo.