Vagante tra la ĉirkaŭaĵo mi rimarkis, ke ĉi tie estas multe da oleoarboj kaj pinoj. Je palmodimanĉo multe da homoj, kiuj venis el la preĝejoj, portis oleoarban branĉeton. Tio memoras min al la historio pri la oleoarba branĉeto en la kristana eklezio.
Je Sankta Vendredo mi kredis, ke ĉiuj vendejoj estus fermitaj kiel ĉe ni en Germanujo. Unue mi pensis, ke nur la vendejoj en la malnova urbocentro estus malfermitaj por la turistoj, sed eĉ en vilaĝo ĉirkaŭ 8 kilometrojn for de Dubrovniko, kien mi migris, la vendejoj estis malfermitaj kaj la homoj laboris. Migrante reen al nia apartamento, mi vidis, ke ankaŭ la grandaj magazenoj estis malfermitaj. Kaj tio en la romkatolika Kroatio!
Laŭ opinioesploro antaŭ 1 jaro 87% da kroatoj konfesas sin al la romkatolika kredo. Verŝajne nur laŭnome.