De nia loĝejo ni devas iri al malnova urbocentro ĉirkaŭ 20 minutojn. Tie ni atingas unue la Pile-pordegon – unu el la du pordegoj de la malnova urbo. Tiu pordego estis dum jarcentoj la ĉefeniro en la urbon, konklude la tuta spaco antaŭ la urbomuro estis nomita „Pile“ [πιλη], ĉar „Pile“ signifas „pordego“ kaj devenas de greka vorto pile [πιλη]. Kelkfoje mi devas montri, ke mi lernis la helenan lingvon en la lernejo.
La hodiaŭa aspekto devenas de la jaro 1537, kiam la duoncirkla turo de la ekstera turo estis konstruita kun renesanca arko kaj la skulpturo de la urba patrono „S-ta Blasio“ en riĉdekorita niĉo. Al la pordego kondukas ŝtonponto kaj antaŭ la eniro en la turo estis tirponto, kiu estis levita ĉiuvespere per ĉenoj. La konstruesto Johano de Siena konstruis la unua ŝtonponto en la jaro 1597. La pli malfrua kaj pli longa ponto kun kelkaj arkoj estis konstruita laŭ la konstruaĵoplanoj de la fama dubrovnika konstruesto Paskoje Milicevic. Tiu ponto superpontis la profundan ĉirkaŭfosaĵon, kiu kondukis laŭlonge laurbomuro.
La interna pordego estis konstruita en la jaro 1460 gotikstile ĉe la loko de la iama plej malnova urbopordego.