Hieraŭ ni promenis tra la malnova urbo ripetfoje. Mi vizitis la urban librejon por vidi, kiujn librojn ili havas. Bedaŭrinde la libroj en la librejo ne plaĉas al mi. Mi parolas pri la anglaj kaj germanaj libroj, ĉar mi ne komprenas la kroatan.
Kompare kun la unua promenado tra la centro, multe pli da turistoj estis tie. Fine de la esplanado staras la kolono de Orlando.
Kiel pri tiom da vidindaĵoj en Dubrovnik ekzistas heroa legendo ankaŭ pri la kolono de Orlando! Rolando -kroate Orlando-, kiu estis la nevo de la germana imperiestro Karlo la Granda, iam venkis la sarazenojn, kiuj jam antaŭenenigis al la proksimeco de Lokrum, kaj tiumaniere li malhelpis la okupadon de Dubrovniko. Li estis konata pro sia kuraĝego. Li mortis provante transiri la Pirineojn.
La civitanoj de Dubrovnik starigis statuon honore de li en la jaro 1418. Oni povas vidi la kuraĝan kavaliron en sia kiraso kaj kun glavo. Sia longa onda hararo estas modelitaj laŭnature. Memore al la danĝero de la sarazenoj la statuo rigardis elorigine orienten, kiuj inside atendis.
Estas tre rimarkinde, ke la „Dubrovnika ulno“ [dubrovacki lakat], kiu estas grava mezurunuo interne de
la urbomuroj, havas precize la longecon de la antaŭbrako de Rolando, nome precize 512 milimetrojn.
Kiel grava estis la kolono por la enloĝantoro de la urbo, oni povas agnoski per tio,ke iam estis konsiderata kiel hontego, kiam oni devis penti publike ĉe la kolono de malhonoro apud la kolono de Orlando. Super la kolono flirtis blankan flagon ĝis la jaro 1808, kiam la francoj venkis la respublikon Dubrovniko. Sur la flago estis skribita „Libertas“ [libereco]. Malnovaj rakontoj raportis, ke neniu el la enloĝantoj volis forigi la flagon kaj pro tio la okupadaj trupoj mem devis suprengrimpi, por forigi la signon de la libereco de Dubrovniko.
Samjare la kolono falis dum tre forta vintrotempesto kaj tiam oni konservis ĝin pro sekureco en la Palaco de Rektoroj.
Nur multe da jaroj poste oni rememoris je la signifo de la kolono de Orlando kaj restarigis ĝin. Do nun la kavaliro ne rigardas orienten, sed gardas la Palacon de Sponza, la Monfarejon kaj la Placon de la Komerco. Okaze de la somera festivalo la blanka flago flirtas denove ekde la jaro 1950.