La plej multaj homoj aŭdis de Dubrovniko, la „Perlo de la Adriatika Maro“, sed la bela havenurbo Cavtat situante nur 18 kilometrojn sude ĉe la marbordo restis relative nekonata kompare kun la kosmopolita najbaro. Estasmalfacile diri, kio reprezentas la plej granda atrakcio por la vizitantoj: la abundega mediteranea vegetaĵaro. Kiu envolvis la duoninsulon kiel dika verda kovraĵo, liaj pitoreskaj golfetoj kun kvieta kaj klara, profunde blua akvo aŭ la buntega malnova urbo kun liaj pavimoj el rondŝtonoj kaj tradiciaj domoj kun ruĝaj tegmentoj.
La urbo, monumentoj kaj komercaĵoj atestas de la riĉa historio de ĉi tiu ĉarma ĉeborda urbeto.
Por ni la plej multa impresaĵo estis la internaĵo de la preĝejo de la „Dipatrino de la Neĝo“. Estas ununava preĝejo el la 15-a jarcento, al kiu oni konstruis la franciskana monaĥejo kun malfrugotika klostro. Interne de la preĝejo estas impresa pentraĵo.
Post la vizito de ĉi tiu preĝejo ni promenis laŭlonge la vojo ĉirkaŭ la duoninsulo. Antaŭ ol fforlasi la urbeton, ni aĉetis malgrandajn sepiojn, kiujn mia edzino preparis por la vespermanĝo. Ili estis tre bongustaj.