La suno brilas kaj varmigas min. Kiel ĉiam ĝis nun la freŝa vento blovas ekde la maro. Ni sidas sur nia balkono babilante pri tio kaj jeno. Dume mi observas la mevojn. Ili ŝvebas super la maro, kelkfoje ili ŝajnas halti, tiam ili ĵetiĝas sur la akvosurfacaĵon, sed ili ne enakviĝas, kvazaŭ ili estus rimarkintaj, ke ilia predo lastmomente estus malaperinta. Sed kelkfoje ili subakviĝas kaj reaperas kun predo. Tiam ili daŭrigas ŝvebi super la marsurfacaĵo. Plej multe ili flugas solaj. Sed subite pluraj el ili ariĝas kaj ŝajnas babili unuj kun la aliaj, se oni rezonas laŭ ilia kriado. Post tempospaco ili disiĝas denove kaj ŝvebas solecaj en la vento. Tio okazas la tutan tempon tiumaniere.

Estas plezuro, rigardi la mevojn flugante super la maro.