Hodiaŭ la vetero estis suna, sed la vento blovis forte, tiel ke ne estis varme malgraŭ la suno. Sed en ventprotektata loko ni povis sidi bone kaj agrable.

Fakte ni devas iri piede nur 20 minutojn al la malnova urbocentro, kiu estis preskaŭ malplena, ĉar malmulte da turistoj estis tie. Tio estis agrabla. Ni povis pasumi malrapide tra la centro sen kolizii daŭre kun aliaj personoj. Komence ni volis nur ekhavi superrigardon pri la urbo. La malgranda centro ne estas granda. Ni vidis, ke tie estas kelkaj interesaj muzeoj, kiujn mi volos viziti. Eble ekzistas tagoj, je kiuj mi povos viziti ilin senpage. Mi demandos iun en turistinformejo. Ĉie oni povis observi, ke la lokaj vendejoj kaj restoracioj preparas ĉion por la alveno de la amaso da turistoj. Ni pensas, ke la turista sezono ekos Paske.

Fine de nia longdaŭra promeno tra la esplanadoj kaj stratetoj de la malnova urbo ni sidiĝis sur granda placo en malgranda kafejo por trinki kafon kaj varmegan ĉokoladon. Nun je la malfrua posttagmezo ni sidas sur la balkono de nia apartamento en la suno legante libron, observante mevojn, kiuj sxvebas super la maro, kaj trinkante bongustan blankan vinon.

Ĉu la vivo ne estas mirige bela?