Ekde hieraŭ vespere ni estas en Dubrovnik, kie ni luprenis malgrandan loĝejon. Ni volas resti 4 semajnojn ĉi-tie. Bedaŭrinde hodiaŭ pluvas la tutan tagon. Tamen mi promenis en la ĉirkaŭaĵo por eltrovi, ĉu estas bakejo kaj nutraĵovendejo en nia proksimeco. Kaj fakte, ni povis trovi malgrandan vendejon kaj du supermerkatojn ne malproksime de ni. Estis ne nur pluve, sed ankaŭ malvarme. En nia loĝejo ni devis hejti iomete. Por tiu kazo ni ĉiam kunprenis malgrandan hejtilon.
Nia apartamento situas proksime de la maro kaj havas malgrandan balkonon, de kie ni povas vidi la maron. Piede ni iros al maro proksimume 4 minutojn sur kruta ŝtuparo.
Laŭ nia ludonanto la malnova urbo de Dubrovnik nur estu fora 20 minutojn de nia apartamento.
Ĉar la veterinformo por morgaŭ anoncas bonan veteron, ni volos viziti la malnovan urbocentron morgaŭ. Ni estas tre kontentaj kun nia malgranda loĝejo kaj la situo de nia loĝloko.