Nuntempe ni estas Traben-Trarbach. Ĉi tie ni loĝas kun mia frato kaj ties partnerino en lia domo. Ni nur loĝas tie por prepari ĉion por nia vojaĝo tra sudorienta Eŭropo. Ni volos ekvojaĝi dimanĉe kaj ni ĝojas pri tio.

Traben-Trarbach estas urbeto kun multe da ĉarmo ĉe la Mozelo . Kiel amfiteatro ĉirkaŭata per vinberujoj la arbaro kaj vinĝardenoj premetas sin cirkaŭ la du partoj de la urbeto maldekstre kaj dekstre de la Mozelo. Jen estas abundeco de fascina arkitekturo kun arkitekturaj altvaloraĵoj de la secesio kaj de la „Belle Epoque“. Ĉi tie vi povas ripozumi tre bone ne nur por vidi la arkitekturajn altvaloraĵojn kaj migri tra la bela pejzaĝo, sed ankaŭ por gustumi la bongustajn vinojn de la Mozelo.