Komenciĝis printempo, do tempo de fastoj. Mi do decidis ekscii, kio okazos al mi, kiam mi dum tri nekompletaj tagoj tute ĉesos manĝi kaj mi trinkos nur akvon. Estas vero, ke mi planis fasti jam en komenco de marto, tiam mi ja decidis nuligi tiun ĉi planon, ĉar mi komencis ekfasti dimanĉe vespere. Fine mi decidis provi faston dum la lasta marta semajnfino, ĉar ĝuste por tiu ĉi semajnfino mi finfine ne planis iun devigan aŭ ne-devigan ekskurson kaj mi restis trankvile hejme. Evidentiĝis, ke tio estis ĝusta decido.

Komenco – ĵaŭdo – la 27-an de marto 2014

Matenmanĝis mi ses toastojn kun marmelado, aldone mi havis lakton kun cerealaĵoj kaj kivion. Ĉirkaŭ la 10-a horo mi manĝis pomon, tagmanĝis frititajn pastaĵojn kun brokolo. Iom poste jogurton kun cerealaĵoj, paketon de cerealaj keksojn kaj iom da fruktoj de ĉina liĉio (Gojio, mojosa fonto de vitamino C). Pli malfrue mi manĝis pumperniklon kaj ĉar mi faris bicikle ekskurson, mi trinkis akvon, kiun mi miksis kun iom da limono.

Lasta manĝo de tiu tago estis supo-barĉo kaj aldone mi trinkis du glasojn da kvaso. Supon mi finmanĝis ĉirkaŭ 19:30, duan kvason fintrinkis je ĉ. 20:35.

La tagon antaŭe, do merkrede mi anoncis mian decidon dum neformala renkontiĝo de esperanta junularo de Brno en restoracio. Tiu ĉi decido interesis nur Marek Blahuš, kiu ankaŭ regule fastas. Sed se mi bone memoras, Marek fastas laŭ religia vidpunkto kaj rajtas manĝi unu manĝon tage. Mi ja volas provi alian (pli altan?) nivelon…

En ĵaŭdo mi konfesis pri la fasto al mia amiko Jarda dum renkontiĝo ĉe barĉo kaj kvaso.Tio elvokis dubojn, ĉu mi freneziĝis…?

Ne. Mi nur volas tion provi.

Hejmen mi venis mallonge post la naŭa horo. En 21:00 estas oficiala tempo, de kiu mi ne plu manĝas.

Je 21:55 mi pesas min, mia pezo estas 83,3 kilogramojn, kaj mi trinkas la unuan glason da akvo. Perimetro de mia zono ĉe umbiliko estas 92 cm. Ŝajnas al mi, ke la stomako iom klukklukas, sed tio povas esti rezulto, ke mi havis malgrandan vespermanĝon. Manĝi krom la barĉo ankoraŭ ion, ŝajne tiu klukklukado ne estus. Sed bone…

La unua tago – vendredo la 28-an de marto 2014


Mateno estas trankvila, je 7:20 mi pesas min, pezo estas 82,1 kilogramoj. Se mi tuj ne matenmanĝas, ne estas problemo. Cetere mi provas sekvi konsilojn, ke oni ne matenmanĝu tuj post vekiĝo. En mia kazo minimume post la matena promeno kun hundo, iam eĉ pli malfrue.

Mi foriras en mian laborejon. En dorsosako mi havas preskaŭ nenion, tio estas iom neordinara, kutime mi prenas manĝaĵon en la laborejon. Tamen mi havas „akvan armilaron“ - du botelojn kun kapacito 1,5 litroj. Do 3 litroj, kiujn mi povos posttagmeze trinki.

Je 9:45 mia stomako iom murmuras, sed la akvo forigas la senton de malsato.
Post la deka horo ni havas en laborejo kafopaŭzon, ni pritraktas novaĵojn de vivo kaj ankaŭ de la firmao. Anstataŭ kafo mi trinkas akvon, alie preskaŭ neniu ŝanĝo. Kaj jes, mi ne manĝas kompreneble ĉokoladajn ovojn, kiujn ĉefo importis de Svislando.

Dum la tuta resto de antaŭtagmezo mi regule trinkas akvon. Post 13:30 mi foriras de la laborejo kaj veturas en alian parton de la urbo, kie mi havas renkontiĝon kun fraŭlino. Ĉar estas malbona konekto per urba transporto el loko de mia laborejo, mi kaptas ideon piede iri lastan parton de la vojo piede. Ne temas pri granda deklivo, nur 40 metroj da altodiferenco. En parko mi poste kompreneble trinkas denove akvon.

Mi atendas la fraŭlinon, sed baldaŭ mi ekscias, ke la fraŭlino elektis malĝustan finhaltejon de la tramo kaj mi forveturas tuj per tramo al la alia finhaltejo, kie la fraŭlino jam atendas ĉe biero.

La fraŭlino estas kompreneble iom ŝokita, kial mi decidis fasti, sed bone, tio estas mia decido.

Kaj ni iras promeni en proksiman vilaĝon apud la rivero kaj reen. Entute preskaŭ 10 kilometroj. En restoracio la fraŭlino trinkas bieron kaj manĝas toaston, mi petas nur akvon el akvotubaro.

"Kastoreto" de malsato ĉasita


Estas ŝajne 20:50, do preskaŭ 24 horoj de la tempo, kiam mi decidis fasti. Bone, la "kastoreton" de malsato mi ĉasis. La unuan fojon en mia vivo. Ĝi eĉ ne doloris. Sed mi daŭrigos…

Je 21:45 mi pesas min, mia pezo estas 81,2 kilogramoj.

Ĉirkaŭ la deka horo mi iras dormi.

La dua tago – sabato la 29-an de marto 2014

Matene mi vekiĝas kaj rimarkas, ke sub la kovrokuseno estas varme, ŝajne mi devis malfermi fenestron por nokto.

Je 7:20 mi trinkas akvon. Mi estas iom duondormanta, do mi duŝas min, por ke mi vekiĝu. Mi havas miajn muskolojn iom rigidajn. Sed tio estas fakte logika. 10 kilometrojn piede nur per akvo estas sentebla.

Pezo estas 80,8 kilogramojn. Mi iras mallonge promeni kun mia hundo.

Post la reveno de la promeno mi sentas min iel strange, iom vomeme. Kaj efektive, mi vomas iom da flava likvaĵo. Tio ne estas tro bona signo, sed mi diras min – bone, mi preferas esti trankvila. Plano dum la fasto biciklumi, eventuale saŭnumi, do ŝajne ne realiĝos. Cetere la muskoloj daŭre estas rigidaj.

Je 9:15 la muskoloj trankviliĝis, mi trankvile legas gazeton, la sento vomi ankaŭ ne estas, mi daŭre trinkas akvon.

Je 9:45 la situacio estas simila, mi trinkas, la korpo estas trankvila.

Je 11:00 mi mezuras la perimetron de de mia zono – 88,5 cm.
La patrino kuiras tagmanĝon, mi daŭre restas nur ĉe akvo.

Je 15:50 mi pesas min, la pezo estas jam nur 80,4 kg.

Mi iras promeni kun hundo kaj mia amiko. Ĉar mi sentas min iel malforta, la promeno ne estas longa kaj mi ĉefe sidas sur benketo. Tamen estas vero, ke mi sentas min malforta, estas ŝajne ankaŭ pro mia sidado ĉe mia komputilo.

Kun la amiko ni poste revenas al mi hejmen kaj la diskutado daŭras ĉe mi hejme.

Post la sepa horo mi iras kun mia amiko suben de nia loĝkvartalo. Malsupren sen problemo, pli teruras la reveno supren. Mi rimarkas, ke kiam mi haltas, rigidiĝas miaj gamboj. Kaj tasko porti sakon kun ses skatoloj por mia hundo de aŭtomobilo ŝajnigas ankaŭ iel malfacila. Kaj tio ja estas distanco eĉ ne 70 metroj!

Post la promeno (ĉirkaŭ 2 km) kaj la portado de skatoloj mi denove sentas min iom pli malbone, mi denove sentas vomemon. Fine mi vomis pli da tiu flava likvaĵo. Fi. Ho, mi sentas min laca, en la korpo mi sentas varmon, mi sentas kiel la korpo laboras kaj provas redukti „ne-bezonaĵojn“.

Je 20:20 mi pesas min, la pezo estas 80,1 kg.

Por nokto mi lasas la fenestron malfermitan kaj ĉirkaŭ la naŭa horo mi iras dormi.

La tago tria – dimanĉo la 30-an de marto 2014


Mi vekiĝas je 7:25 de la vintra tempo. Mia kapo funkcias kvazaŭ mi ion drinkis...

Spertoj de la nokto? Proksimume ĝis noktomezo mi ne sukcesis ekdormi, ĉar la korpo ankoraŭ laboris. 30 minutojn antaŭ noktomezo mi iris pisi, poste jam ĉio estis trankvile. Dum la resto de nokto mi eĉ sonĝis unue pri tio, ke mi ĉeestis iun trejnadon ie en Londono, poste mi havis sonĝojn pri tio, ke mi estas montaroj. Tio ne okazis la antaŭan nokton.

Je 7:30 mi pesas min, la pezo estas 79,2 kg. Mojose! Mi denove sentas, kiel la korpo eklaboras kaj reduktas la „ne-bezonaĵojn“.

Antaŭ la oka horo mi foriras kun patrino en superbazaron. En vendejo mi sentas min iel malenergie, mi pli ŝatas la freŝan aeron ol la aeron en vendejo. La aĉeton ĉe la kaso transprenas ĉefe patrino, mi nur „obtuze staras kaj gapas“. Sed la grandan aĉeton mi ĉiukaze kapablas porti hejmen. Ja en momento, kiam mi eniras la lifton, mi denove sentas min iel malenergie.

Je 9:25 mi vizitis necesejon. Al mia surprizo mi eĉ fekas, sed multe tio ne estis…

Por ĉi-foje fino


Estas la deka horo de la vintra tempo, do 61 horoj de la komenco de la fasto. Origine mi volis provi fasti dum 72 horoj, sed mi diras al mi, ke por starti la digestadon mi bezonas kelkajn horojn, do por komenco mi finos la faston pli frue. Cetere, 61 horoj vivi nur per akvo, do 2 kompletaj tagoj kaj unu duono de la tago ne estas por komenco tute malbona rezulto, diras mi al mi. Ĉefe se mi tute ne havis spertojn kun unutagaj fastoj.

Ĉiukaze estas vero, ke en momento, kiam mi finas faston, mi sentas min sufiĉe bone, do mi ŝajne povus iel funkcii. Sed lasu ni tion jam.
La unua manĝo, kiun mi havas, estas raspita karoto kun pomoj. Sinsekve mi manĝis du pelvetojn. Kompreneble tre malrapide kaj mi daŭre trinkis ankaŭ akvon.

Je la dua horo mi manĝas malvarman terpomojn kun stufitaj legomoj. Je la 14:20 de la vintra tempo estas la pezo 79,7 kg. Mi sentas min sata, la korpo ricevas novan energion, mi iras pli facile. Belega sento.

Je 17:30 de la vintra tempo mi manĝas tritikajn flokojn kun nuksoj kun vakcinioj, rosinoj kaj kazeo. Mojosa bongustaĵo. Ĝi bongustas pli ol certaj dolĉaj cerealaĵoj de kompanio Nestlé.

Vespermanĝo estis sama kiel la tagmanĝo. Je 21:30 de la vintra tempo, do 72 horoj de la komenco de la fasto mi la unuan fojon fekas, kompare kun mateno estas jam iom pli da ekskrementoj.

Tagoj poste

Lunde matene mi denove matenmanĝas flokojn kaj kazeon. En mia laborejo mi ĉefe manĝas legomojn (sen io alia). Tagmanĝis mi burgulon kun legomoj. Vespere nigran panon kun fromaĝo kaj legomoj.

Marde mi matenmanĝas jogurton kaj flokojn. Tagmanĝo – legoma supo kaj denove burgulo kun legomoj.

Merkrede mi la unuan fojon manĝas ankaŭ viandon – pastaĵoj kun tinuso kaj legomoj. Bongustaĵo.

Ĵaŭde mi la unuan fojon de la fasto trinkas kafon. Ŝajnas al mi, ke ĝi gustas tute alie, pli frape. Ankaŭ eta ĉokolada oveto estas laŭvorte ekstazo por miaj gustosensaj ĉeloj.

Vespere mi iras babili kun mia kuzo. La renkontiĝo plilongiĝis, hejmen mi revenis je 3:15. Sed tio estis bonega renkontiĝo, dum kiu mi trinkis entute 6 senalkoholajn bierojn. Kuzo kaj ankaŭ la onklo, kiu venis pli malfrue, komprenas mian decidon nuntempe hodiaŭ trinku ankoraŭ nur senalkoholan bieron.

Resumo

Ĉu indis fasti? Laŭ mi jes. Ĉu mi volos tion iam ripeti? Certe. Kaj mi provos fasti dum 72 horoj, do tri tutajn tagojn.

Kelkaj aldonaj spertoj, kiujn mi ne menciis.

Unue: Kompare kun unu amiko, kiu inspiris min per siaj du artikoloj pri sia fasto, mi ne sentis iun plibonigon de flarsento kaj vidsento. Sed validas, ke la ideo atendi kelkajn tagojn kun manĝado de dolĉaĵoj estis bonega, tiu sperto estis mojosa. Ŝajne la plibonigo de la flarsento estas individua.

Due: Kompare kun jam menciita amiko mi ne povas diri, ke mi povis funkcii iel aparte produktive dum la fasto. Kvankam li diris al mi, ke la saŭno, eventuale mallonga bicikla ekskurso estas farebla. Do la ideo fasti post semajnfino dum labortagoj kaj do en tempo, kiam mi iras en lernejon, estus fuŝa. De tio mi povas konkludi, ke se vi volos fasti la unuan fojon, prefere fastu dum semajnfino. Komencu same kiel mi de ĵaŭda vespero, vendredo devus esti absolute sen problemoj en la laboro / lernejo, pli „ĝoja“ tio estos ŝajne dum sabata antaŭtagmezo (ĉ. 36 – 40 horoj post starto).

Trie: Trinku multe da akvo. Ja po malgranda kvanto, sed trinku ofte.

Kvare: Se vi post la starto de la digestado vi tuj manĝos la duan tagojn iun malsanajn produktojn (frititajn terpomfingrojn, grasajn manĝojn), tio estas via individuala decido. Tamen laŭ mi pli bonas komenci manĝi ne multe, dum la unuaj tagoj prefere manĝi diete.

Kvine: Pro tio, ke sabate mi sentis min vespere vere lacege, mi rekomendas per tiu ĉi artikolo antaŭ la fasto dormi iom pli longe, redukti longajn vesperojn, matenan kafon…

Sese: Se vi sentos vin iel malbone (simile kiel mi sentis min sabate matene kaj vespere, kiam mi vomis), mi rekomendas en tiu momento ĉesi labori, nur trankvile sidi, singarde trinki akvon. Se jam estos vespero, konsideru, ke vi simple iru dormi pli frue ol normale. Kvankam mia dormo ĝis noktomezo de la sabato al dimanĉo ne estis tro bona, post noktomezo jam estis trankvilo kaj la korpo ripozis.

Sepe: Reagoj de homoj ĉirkaŭ mi. Ĉe kelkaj samklasanoj de mia fakultato pozitivaj reagoj, kelkaj ja reagis per demando, ĉu mi freneziĝis kaj ĉu mi almenaŭ ne manĝis dume kebabon?

Oke: Ĉiukaze mi ĝojas, ke tiun ĉi novjaran antaŭintencon mi sukcesis fari…

Kaj tio estas ĉio. Se mi iun el vi inspiris, skribu al mi poste, kiel vi sukcesis. Kaj dankon por viaj reagoj…. -mir-