Enkonduko: en la nuna somera semestro kadre de mia magistriĝa studado de fako „Soci-ekonomia kaj vivmedia evoluo de regionoj“ ĉe Mendel-universitato mi studas ankaŭ studobjekton „Daŭripova disvolviĝo de regiono“. Por tiu ĉi studobjekto oni devas skribi entute sep skriblaborojn. Temoj de tiuj ĉi skriblaboroj estas libere elekteblaj, tamen mi ĉiam devas havi la temon konfirmitan de la instruanto, ĉar ĝi devas rilati al la temo, kiu estis menciita en la prelego. Mi elektis kiel la unua temo de la konsidero problemaron de vegetaranismo kaj mi decidis ĝin nomi relative simple „verda rabato“.

Celo de tiu ĉi konsidero estas pensado pri la tezo menciita dum prelego de Inĝ. Martina Pásková, PhD. Estas vero, ke oni menciis plurajn temojn dum tiu ĉi prelego, mian intereson kaptis tamen demando, ĉu iu el ni estas vegetarano aŭ vegano. Aliĝis nur unu studentino kaj poste estis eldirita tezo, ke tiu ĉi manĝado estas por ni iasence restrikta. Ĉu povas esti tiel? Kaj ĉu ja ne povas esti la homo motivita al la vegetarana manĝado per „verba rabato“?

Unue ni iru pripensi la tezon, ke la vegetarana, eventuale vegana manĝadoj povas esti vere restriktaj. Miaj gepatroj instruis min manĝi viande, sed samtempe ili gvidis min manĝi sane, do ne manĝegi multe terpomfingrojn aŭ ne vizitadi ofte rapidmanĝejojn. Aldone mi lernis vespermanĝi ankaŭ iujn legomojn kaj dum tago manĝi iun frukton. Praktike ĝis la tempo, kiam mi estis 18-jara, mi ne multe pensis pri mia nutrado. Kial? Nu, mi vizitadis unue bazan lernejojn kaj poste mezlernejon, kie oni havis manĝejon, sed oni ne povis elekti manĝon, nur unu manĝo estis ĉiam. Do tiel ni havis dum unu semajno minimume trifoje, iam eĉ kvarfoje diversan viandon. Ŝanĝo estis en tempo, kiam la estraro de mezlernejo ŝanĝis manĝpaŭzojn kaj do ni povis iri manĝi en la bazlernejon, kiu estis tuj kontraŭ nia mezlernejo. Tie ni povis elekti unu el du manĝoj. Kiam eblis, mi preferis mendi manĝon sen viando, do la vegetaranan. Tamen, se mi decidus manĝi nur vegetarane aŭ eĉ vegane, mi kreus zorgojn por miaj gepatroj, ĉar tiam ni devus ĉiuj solvi, kion mi tagmanĝos. Se mi eĉ estus vegano, mi devus kalkuli kun tio, ke dum mia pasintjara vizito de Svislando mi ne povus manĝi tipan fromaĝan fonduon aŭ rakledon. Do, esti vegano signifus por mi limigon, ke mi ne povus gustumi multajn tipajn produktojn….

Alia limigo, kiun mi ŝajne perceptus ĉefe kiel vegano, estas prezo. Relative regule mi manĝas jogurtojn kaj cerealojn kun lakto. Precipe lakton mi povus substitui per soja lakto de kompanio „Alpro“, ĝia prezo ja estas kompare kun la normala lakto pli alta – ekzemple en vendejo Tesco ĝi kostas 60 kronojn (ĉirkaŭ 2,1 €). Ĉu do estas veganismo multekosta kaj limiga?

Ŝajne ne devas esti kaj tio estas konfirmita per tekstoj pri veganismo, kiuj avertas pri nur relativa multekosteco de veganaj manĝoj. Kaj aldone mi havas spertojn de pluraj esperantaj aranĝoj. En preskaŭ ĉiuj aranĝoj la organizantoj ofertas viandan kaj minimume ankaŭ vegetaranan manĝojn. Ambaŭ tipoj de manĝoj estas kontraŭ sama prezo. Kompreneble, kiel partoprenanto-helpanto dum tiuj ĉi eventoj mi ne povas scii, kiaj estas la kostoj por la kuirejoj, kiuj prizorgas la manĝojn. Jam menciita „multekosta“ soja lakto estis ekzemple dum Somera Esperanto-Studado en Slovakio ĉiam dum la matenmanĝo. Kvankam mi povas konsideri, ke la pli kostan lakton oni pagis pere de aliaj pagoj (ekzemple per pagoj por loĝado aŭ por ekskursoj), eblas konstati, ke minimume dum tiu ĉi evento estis homoj en egala pozicio.

En la jaro 2013 aldone la organizantoj de Somera Esperanto-Studado la unuan fojon provis oferti al partoprenantoj „verdan rabaton“. Celo estis avantaĝigi tiujn partoprenantojn, kiuj mendis por tuta tempo vegetaranan aŭ veganan manĝojn. Kvankam la rabato ne estis tro alta (ĉiam 1 € por unu tago), vekis tiu ĉi novaĵo multajn reagojn. Rezulto? Kiel al mi diris unu el la organizantoj, Mgr. Marek Blahuš, en la jaro 2012 mendis tiujn ĉi manĝojn triono de partoprenantoj, en la jaro 2013 jam du trionoj. Kialoj por decido de homoj estis laŭ Blahuš jenaj: simpla emo ŝpari. Tio estas logika, ĉar se la aranĝon partoprenas kvarmembra familio, estas rabato 32 € jam sufiĉe alta. Tio povas signifi, ke iuj homoj ne dependas de la viandaj manĝoj kaj do decidis unu semajnon tion elteni. Alia motivado estis emo tiun ĉi tipon de nutrado simple provi kaj ne-emo manĝi ĉiun tagon viandon. Interesa estas ankaŭ tio, ke al la aranĝo venis kelkaj homoj tute la unuan fojon kun celo subteni tiun ĉi ideon. Kiel mi jam menciis supre, ĝis nun estis uzita en esperantaj aranĝoj modelo de ambaŭ tipoj de manĝoj kontraŭ samaj prezoj. Koncepto de la „verda rabato“ ja povis allogi kelkajn esperantistojn speciale al tiu ĉi aranĝo.

Jam menciita koncepto de „verda rabato“ ja estas uzata ankaŭ alie ol nur inter esperantistoj kaj kiel studento, kiu regule iras manĝi en studentmanĝejon mi sentas ĝin sufiĉe ofte. Manĝo, kiu ne enhavas viandon, estas kutime malpli kosta. Ĝi ja havas ankaŭ malavantaĝojn. Ne ĉiam la ofertita manĝo bongustas kaj povas okazi, ke kiam mi venas pli malfrue en studentmanĝejon, tiu manĝo jam ne plu estas en oferto. Kaj manĝi frititan fromaĝon kun terpomfingroj (bedaŭrinde ĝi iam servas kiel la lasta savo) mi ne volas ofte.

Alia ekzemplo, ke tiu ĉi alternativa „verda nutrado“ ne devas esti multekosta, estas manĝejo Haribol ne for de urbcento de Brno, kie mi povas havi tre bongustan tagmanĝon kontraŭ 75 Kč (2,7 €). Tio estas prezo simila al pluraj restoracioj en urbcento, kiuj ofertas tagmanĝajn menuojn. Aldone en la prezo estas ankaŭ teo. Plura avantaĝo por mi estas tio, ke la tagmanĝa menuo estas servita en tiu ĉi restoracio de la 11-a horo ĝis la 15-a horo. Problemo ja estas tio, ke la restoracio estas malfermita ĝuste nur en tempo, kiam oni ofertas tiun ĉi menuon kaj nur en labortagoj. Do mi povas konsideri la malfermtempon kiel limiga, sed tamen ne multe. La prezo de menuo estas tre favora kaj tio gajnas ĉe mi. Kiam mi do de tempo al tempo ne manĝas en studentmanĝejo aŭ hejme, estas manĝejo Haribol tre agrabla alternativo.

Se mi ankaŭ konsideras tion, ke en interreto oni povas trovi multajn bongustajn receptojn por vegetaranoj aŭ veganoj, do mi pensas, ke mia eventuala decido iĝi vegetarano aŭ eĉ vegano ne estus por mi limiga kaj multekosta. Eble en rezulto eĉ malpli kosta, ĉar mi povus lerni manĝi ĝenerale malpli kaj do ŝpari por la manĝo. Tio ŝajne konfirmas tion, ke ne estas problemo, ke dum esperantaj aranĝoj estas la prezoj por viandaj kaj vegetaranaj manĝoj egalaj. Rezulte povus esti tiu multekosta lakto same kosta kiel hodiaŭ estas por mi normala lakto.

Ĉu mi iĝos poste pli bona homo? Laŭ vegetaranoj kaj veganoj tutcerte, ĉar tiuj ĉi grupoj argumentas, ke mortigado de bestoj estas nehumana ago, bestoj estas ofte en malgranda spaco ktp. En interreto oni povas trovi multajn videojn pri tiu ĉi temo. Ekzemplo povas esti filmo „Earthlings“ (en esperanto „Teranoj“), kiun mi spektis dum skribado de tiu ĉi konsidero. Impresa, en io ŝoka filmo. En ĝi estas prezentitaj 5 agoj, tipoj de teroro, kiun oni faras je bestoj. Duaflanke tiu ĉi filmo ne ofertas unusencan solvon, eliron. Ĉu ja oni povas peti de tiu ĉi filmo solvon? Miaopinie ne, signifo de tiu ĉi filmo estas en tio, ke ĝi prezentas problemon kaj ĝi devigas nin pripensi kaj pridiskuti tion…Do ne estas surpriza, ke tiu ĉi filmo estas en la Ĉeĥa-slovaka filmdatumbazo je la 253-a pozicio de plej bonaj filmoj en la ranglisto de ĉiuj filmoj en tiu ĉi filmdatumbazo.

Duaflanke estas ĉi tie opinio de multaj biologoj, kiuj argumentas per tio, ke ankaŭ plantoj povas senti doloron. Kaj do ankaŭ simpla deŝiro de mirtelo en arbaro estas ago, kiu kreas doloron. Do kvankam mi volas aŭ ne volas, certa doloro estos ĉi tie ĉiam. Sed se mi devus elekti, kio estas pli granda malbono laŭ vidpunkto de doloro, la respondo estas por mi nuntempe facila. Kompreble tio estas „ne-vegetarana“ nutrado.

Konkludo: Numtempe mi estas en fazo, kiam mi provas sekvi moton „manĝu kaj trinku duone“, regule sporti, ne forgesi manĝi regule legomojn kaj fruktojn. Tamen, ĉefe dank' al mia persona vizito de unu veganino – esperantistino en septembro 2013 en Pollando mi havas senton, ke foje mi manĝos vegetarane/vegane. Kiam tio estos, mi ne scias nun, kaj mi certas, ke tiu ĉi decido vekos reagojn ĉe multaj miaj parencoj. Certa ja estas tio, ke tiu ĉi transiro al „verda nutrado“ ne estas kontraŭ miaj „verdaj valoroj“. Cetere, tio estis mi, kiu komencis en nia familio mastrumi rubaĵojn. Kaj se eblas, mi veturas tra urbo per publika transporto aŭ per biciklo. -mir-