Unua ekskurso

Do, la 3-an de julio mi ekis la unuan fojon al Aŭstrio. Tiam mi vojaĝis kun mia nova amiko Matouš, kiun mi konis persone de mallonga renkontiĝo en aprilo en Brno. Ni ekis de Brno al Vieno jam frue matene kaj post la sesa horo ni jam estis en Vieno. En Vieno ni aĉetis niajn somerajn biletojn kaj samtempe ankaŭ klientajn kartojn de aŭstraj fervojoj. Poste ni ekis per Railjet trajno en direkto Zuriko. Nia celo ja ne estis tiu ĉi svisa urbo, sed urbo Salzburg. Dum la vojaĝo ni ĝuis senpagan interreton en la trajno kaj ankaŭ altan rapidecon de Railjet trajno – eĉ 230 kilometroj en horo!


En Railjet kun mia amiko Matouš

De Salzburg ni poste daŭrigis per iom pli kutima trajno al Villach. Kial pli kutiman? Ĉar malgraŭ Railjet estas plej moderna trajno de aŭstraj fervojoj, ĝi ne ofertas kupeojn por homoj en la dua klaso kaj ankaŭ seĝoj povus esti en Railjet pli komfortaj. Tamen, la vojaĝo de Salzburg al Villach estis interesa, tiu ĉi linio ne estas tiom rapida kaj iras pli tra montaroj, do ni foje vidis belajn montarajn panoramojn.


Ĉefa stacidomo en Salzburg

Montara panoramo

Railjet en Villach

Antaŭ ĉefa stacidomo de Villach

De Villach ni poste jam ekis en direkto al Vieno, antaŭ Vieno mi adiaŭas kun Matouš, kiu volas ie sovaĝe tranokti, mi ja devas duan tagon iri al laboro, do mi post noktomezo revenas al Brno.

Dua ekskurso - eĉ kun vizito de Bratislava

La 5-an de julio mi decidis vojaĝi al Aŭstrio kun mia amiko Jakub, sed ne jam rekte al Vieno. Unue ni ekis per buso de Brno al Pohořelice, de kie ni daŭrigis per rekta buso al Laa an der Thaya. En tiu ĉi urbo tuj malantaŭ ĉeĥ-aŭstra landlimo Jakub aĉetas la klientan karton kaj someran bileton. Poste ni ekis al Vieno per apudurba trajno. En Vieno ni ja longe ne estis, ni baldaŭ ŝanĝis denove trajnon kaj nia celo estis Bratislava – stacio Petržalka. Tiu ĉi stacio estas iom ne kutima. Unusolaj trajnoj, kiuj ĉi tien veturas, estas ĝuste trajnoj el Vieno. Trajnoj de Slovakio tute ne ekzistas. En Bratislavo ni iom testis lokan urban transporton, precipe la traman linion al loĝkvartalo Dúbravka.

Posttagmeze ni forveturis de Bratislava al Vieno, kie ni ankoraŭ testis du lokajn liniojn, inkluzive linion al hungara urbo Ŝopronj. Reveno al Brno estis denove per nokta trajno.

Vizito de Innsbruck kaj ĉirkaŭaĵo

La semajnfinon de la 19-a ĝis la 21-a de julio mi pasigis kune kun mia amiko Jakub en urbo Innsbruck, aŭ pli precize en ĝia ĉirkaŭaĵo. Dum tiu ĉi vojaĝo ni uzis eblecon de senpaga tranokto per la Pasporta servo, ĉar mi trovis, ke apud Innsbruck loĝas junaj esperantaj geedzoj Jelena kaj Otti Liebhart. Komence, kiam mi kontaktis ilin, mi ja ne sciis, ke tiu ĉi vizito estos vere unika – ĉar dum la diskutadoj per retpoŝto antaŭ nia vizito evidentiĝis, ke kun Jelena mi renkontiĝis antaŭ ses jaroj en Krimeo, en Jalto!

Do la vizito tiam estis tuj en pli amika humoro, kvankam estas vero, ke mia amiko Jakub ne parolas esperanton, do ni foje krokodilis aŭ mi devis traduki de esperanto al ĉeĥa lingvo.

Dum la semajnfino mi kun Jakub vizitis inter ŝatantoj de publika transporto konatan Stubai-valan fervojon (kie komence linio aspektas kiel kutima trama linio en urbo, sed poste iras tra bela montara regiono kun kelkaj pontoj), lagon Achensee, kie ni faris piknikon kaj gustumis bongustajn tipajn aŭstrajn viandajn produktojn. Kaj ne laste, ĉar estis tre bela vetero, ni naĝis en tre pura lago…

Haltejo de Stubai-vala fervojon en Kreith (980 metroj super maro)

Finhaltejo de Stubai-vala fervojo en Fulpmes (936 metroj super maro)

Achensee

Sovaĝe al Boden-lago

Se estis semajnfino en Innsbruck kaj ĉirkaŭaĵo iom enuiga, la semajnfino sekva estis pli sovaĝa.

Vendrede vespere, la 26-an de julio, mi ekis per trajno al Břeclav, kie mi atendis, ĝis kiam venos malfruiĝita trajno de Pollando. En ĝi jam sidis Adam Vanting alinome Vantju kaj Honza Faigl.

Kun tiuj ĉi du iom frenezuloj (sed verdire mi estis ankaŭ frenezulo) mi ekis al Vieno, kie Honza aĉetis la klientan karton kaj someran bileton. Kaj poste ni jam povis provi trovi liberan lokon en kupeo en nokta trajno en direkto Bregenz apud Bodenlago. Bonŝance ni trovis liberan kupeon, sed en ĝi estis iom pli varme ol devus esti. Bonŝance, en momento, kiam tiu ĉi trajno jam havis lokomotivon, klimatizado en trajno komencis funkcii kaj ni povis provi ekdormi. Kompreneble, dormo ne estis tro komforta, tamen pli bone ol sidi tutan nokton…

Matene, post la oka horo ni atingis Bregenz kaj nia tago apud Bodenlago povis komenci. Unue ni ekis al Lindau, urbo en Germanio, ĝis kiu ja validas nia somera bileto. Tie ni la unuan fojon naĝis en lago kaj poste ni iris ion manĝi en centron de urbo. Ĉiu el ni tri provis germanan Bratwurst-kolbason en bulko.

Post la vizito de Lindau ni revenis al Bregenz, kie ni denove naĝis en lago, tiam jam apud pli granda strando.

Nun mi ne scias, kio estis pli sovaĝa, ĉu plano origine ie tranokti sur matraco en dormosako aŭ decido reveni al Vieno per nokta trajno, tamen ni decidis, ke post dua, vespera vizito de Lindau (kie Vantju interesiĝis pri unu duopo de knabinoj) ni provos denove la noktan trajnon al Vieno, denove kompreneble en kupeo por sidado. Kaj ni sukcesis – tutan vojaĝon de Bregenz ĝis Vieno ni estis nur ni tri en kupeo (kie devus esti normale loko por 6 homoj, sed neniu protestis kontraŭ nia agado). Matene ni atingis Vienon, de kie Honza revenis per Railjet trajno al Linz, mi kun Vantju revenis kune al Břeclav, kie ni adiaŭis.

Nia kupeo en nokta trajno

Sekvis iom paŭzo kun vojaĝado, sed dume Marek Blahuš rekomendis al mi kontakti junan esperantistinon Norina el urbo Graz.

Vizito de Graz

Do, la naŭan de aŭgusto mi ekis per frua buso de kompanio Student Agency. Je kvina horo mi estis apud Praterstern-parko kaj de tie mi ekis al stacio Meidling. Promeno longa, tamen mi havis sufiĉe da tempo ĝis la oka horo, kiam mi ekis per EuroCity trajno al Graz. Kaj fakte, la unuan fojon mi iris tra Ŝtefan-placo je la sesa horo, kiam neniuj turistoj ankoraŭ okupis placon. Kompreneble, mi ankaŭ vizitis mallonge ZEO-n en Vieno, ĉar mi iris proksime de tiu ĉi placo.

Je la deka horo kaj duono mi atingis Graz-on kaj tuj apud trajno mi renkontis Norinan. Fakte, tio ne estis tro komplika tasko, ĉar ŝi havis esperantan flageton :-)

Dum la tago mi kun Norina trarigardis historian urbcentron, inkluzive Esperanto-placon kaj ZEO-n en Graz.

Vespere mi prezentis al Norina iom esperantan kulturon (muzikon, fotojn ktp.) kaj poste ni iris jam dormi. Sabate matene mi ekis jam je la sepa horo al Fehring, urbo oriente de Graz. Tie mi devis unu horon atendi, ĝis kiam mi povis daŭrigi per regiona trajno ĝis Wiener-Neustadt. Tien ni alvenis kun eta malfruiĝo, sed la trajno EuroCity en direkto Vieno, Brno kaj Prago atendis nin. Mi ja tiam ne veturis ĝis Brno, sed nur ĝis centro de Vieno. En Vieno mi ankoraŭ faris etan promenon tra urbo kaj je la tria horo mi ekis per regiona trajno ĝis Znojmo.

Se oni organizus konkurson, kiel plej malkutime alveni al vilaĝo de miaj geavoj dum somero, mi ŝajne gajnus. Sed, la ebleco tiel vojaĝi estis kaj mi volis ilin viziti. Do je la kvara horo kaj duono mi atingis Znojmon kaj je la kvina horo mi ekis per buso al vilaĝo Horní Dunajovice. Post la alveno jam atendis min mia avo proksime de bushaltejo kaj tio estis jam fino de mia sudaŭstra vojaĝado…


Kvankam al mi jam konata ZEO, tamen mi volis ZEO-n en Vieno denove viziti
ZEO en Graz

Horloĝa turo en Graz

Amuza statuo en Graz

Mia trajno de Vieno al Znojmo

Interesa vizito de Germanio kaj de nacia parko Ŝumava

Sekva semajnfino, de la 17-a ĝis la 18-a de aŭgusto, estis ankaŭ interesa. Tiam mi decidis denove vojaĝi kun mia amiko Jakub matene al Vieno, kie ni havis proksimume 3 horojn por ŝanĝo al trajno en direkto Germanio, do ni iom promenis tra urbo.

Antaŭ dektria horo ni ekis de okcidenta viena stacidomo per germana trajno InterCityExpress al Passau. Kvankam tiu ĉi urbo estas jam en Germanio, nia bileto validas ĝis tiu ĉi urbo. En Passau ni trarigardis urbcentron, dum la promeno ni salutis kun unu patro kaj lia bebo el Ĉeĥio kaj ankaŭ kun Slovakoj, kiuj laboras sur ŝipo por turistoj (sed la ŝipo apartenas al nederlanda firmao, do ĉiuj estas kontentaj - nederlanda firmao ne devas pagi tiom multe por salajroj kaj Slovakoj ĝojas ankaŭ, ĉar ili havas laboron).

Antaŭ ICE trajno en Vieno

De Passau ni forveturis je la kvina horo posttagmeze per regiona trajno al Waldkirchen, kie ni eltrajniĝis kaj baldaŭ venis buso ĝis german-ĉeĥa landlimo. Por vojaĝo ĝis Nové Údolí validas kompreneble ne nia somera aŭstra bileto, sed ĉeĥa regiona bileto. Per buso ni atingis landlimon, kie ni havis ankoraŭ iom da tempo, do ni ĝuis belecon de nacia parko Šumava. De Nové Údolí ni ekis per trajno ĝis stacio Černá v Pošumaví, kie ni mendis tranokton en kampadejo. Do post alveno al kampadejo ni pagis 120 kronoj po persono kaj tuj iris konstrui nian tendon. Por mi tio estis plej verŝajne unua konstruado de tendo, sed bonŝance mia frato prunteprenis al mi facile-konstrueblan tendon. Havante konstruitan tendon ni iris manĝi kolbason kaj trinki bieron.

En Passau apud riveroj Inn kaj Danubo


Buso germana apud ĉeĥa stacio de trajnoj en Nové Údolí


Plej mallonga internacia fervojo ĉe Nové Údolí de Ĉeĥio al Germanio


En Nové Údolí oni povas trovi interesan "eŭropan necesejon"


Vespera panoramo - digolago Lipno

Matene ni ekis tre frue, ĉar ni bezonis kapti pramon de vilaĝo Dolní Vltavice tra digolago Lipno. Per pramo ni proksimiĝis al ĉeh-aŭstra landlimo kaj tiam atendis nin ĉirkaŭ 8-kilometrojn ĝis urbo Aigen-Schlägl. Tie ne estis iuj vidindaĵoj, nin ja interesis la stacio de trajno, per kiu ni revenis al urbo Linz. Tamen, la transiro de landlimo estis bela - promeno tra arbaro estis agrabla...

Sur pramo - tra digolago Lipno

Super urbo Aigen-Schlägl


Komuna foto kun mia amiko Jakub je finhaltejo de tramo sur Pöstlinberg-monto

Posttagmezon ni pasigis en urbo Linz, interalie per ekskurso al Pöstlinberg-monto (kun bela pejzaĝo al urbo) kaj trama ekskurso al solarCity. SolarCity estas parto de Linz, kie ĉiuj domoj havas solarajn panelojn.

Centro de solarCity kvartalo

Vespere ni revenis denove per ICE-trajno al Vieno kaj de tie poste jam per nokta trajno al Brno (tio estis nia lasta vojaĝo per ICE-trajno dum tiu ĉi somero).

La lastan ekskurson kun mia somera aŭstra bileto mi faris la 24-an de aŭgusto, kiam mi ekis malkovri belajn lokojn de Semmering-regiono kun multaj pontoj kaj tuneloj.

Ponto en Semmering-regiono kaj Railjet kun plej longa flago de Aŭstrio

Sed verdire, tio ne estis lasta ekskurso al Aŭstrio, la vere lastan ekskurson mi faris la 30-an de aŭgusto, kiam mi tra Aŭstrio vojaĝis al Svislando, al Zuriko, kie atendis min jam mia amiko. En Svislando mi pasigis 8 neforgeseblajn tagojn, renkontiĝis tie kun tri esperantistoj kaj poste la sesan de septembro mi per nokta trajno revenis al Vieno.

Sed paroli pri mia vizito de Svislando – tio jam estas alia ĉapitro kaj temo por alia teksto.

Mian tekston mi finos per resumo de mia somera aŭstra vojaĝado:

Kiom da kilometroj en trajnoj? Ŝajne pli ol 7800 km

Plej ofta manĝaĵo: bulkoj de hejmo, sed iam ankaŭ turka kebabo…

Plej ofta trinkaĵo: kompreneble akvo en varma somero, tamen kutime mi provis ankaŭ iun malmultekostan bieron

Sume kvar ekskursoj en julio, tri en aŭgusto, poste unu kiel kunigo de Aŭstrio kaj Svislando

Kostoj: 69 € kostis la somera bileto mem, 20 € kostis la klienta karto, aldone mi devis ĉiam pagi por vojaĝo de Brno al Břeclav aŭ dufoje ankaŭ por buso de Brno al Vieno (kiam ne eblis uzi trajnon).

Kaj venontjare mi volus certe vojaĝi denove...ĉu vi volus scii detalojn pri oferto de aŭstraj fervojoj por somero? Kontaktu min per retpoŝto miropiro(heliko)esperanto.cz :)