Vojaĝo al IJK estis preskaŭ sen problemoj. Krom tiu fakto, ke nia karavano devis dum vojaĝo tra Slovakio forlasi unu vagonon kaj uzi iun alian vagonon pro malfunkciiĝo de unu vagono kaj la trajno tiel havis malfruiĝon (sed tio ne gravis, ĉar ni sciis pri alia buso), estis la vojaĝo tra Slovakio glata. Ankaŭ transiro de la landlimo estis tute senproblema. Kompare kun miaj antaŭaj du vojaĝoj ni ne bezonis plenigi deklar-enketon.

Ne nur tiu ĉi ŝanĝo (krom tio, ke oni ne povas daŭre transiri piede tiun ĉi limpasejon) estis signo de evoluo.

Ĉe la stacidomo en Uĵhorodo tamen aperis unuaj pli seriozaj problemoj - ni mendis biletojn tra la reto kaj nun ni havis kodojn kaj volis ricevi niajn verajn biletojn. Sed kiam ni estis akceptitaj ĉe unu kasistino, ni estis ŝokitaj. Laŭ ŝi ni povis ricevi samtempe nur kvar biletojn kaj poste iri al alia kasistino. Tio signifis, ke ni devus sepfoje viziti iun kasistinon. Bonŝance, ĉe la dua kasistino ni jam estis pli sukcesaj kaj ŝi donis al ni ĉiujn biletojn.

Ĉar restas ankoraŭ iom da tempo antaŭ forveturo, mi decidiĝis iri serĉi iun vendejon kun sim-kartoj de operatoro life:). Post iom da promenado tra ne tro interesaj stratoj mi sukcesis trovi la vendejon. Kun vendejistino mi ne havis tro grandan problemon komuniki, ĉar niaj lingvoj estas tre similaj kaj mi baldaŭ ricevis mian ukrainan sim-karton.

Post la reveno al stacidomo mi kun ĉiuj el la karavano entrajniĝas. La tuta karavano estas en unu vagono. Komence ni estas en la ŝoko. Oni ne povas malfermi fenestrojn en la kupeo kaj en la momento, kiam ni provis malfermi du fenestrojn en la koridoreto, la vagonestrino tuj diras al ni, ke ni fermu ĝin. Ŝi ion parolas pri klimatizado. Hmm...

Komence la vojaĝo estis etete sovaĝa. En Ĉop entrajniĝis Veronika kun Imre de Hungario, sed ili ne havis iliajn biletojn, ĉar kvankam ni ilin rezervis tra la interreto, ni forgesis la kodojn por ili. Dum la vojaĝo al Lvov tra bela karpata regiono (precipe rava estis la vojaĝo inter haltejoj Volovec kaj Beskid, inter kiuj la trajno vojaĝis tra kelkaj pontoj kaj tuneloj) ni bonŝance sukcesis kontaktiĝi per telefonado kun patro de Rogier Huurman, kiu donis al ni la kodojn kaj tiujn kodojn ni transdonis al Martin Bureš, kiu dume kontaktiĝis kun lia amiko el Lvov. De Lvov ni do jam veturis senprobleme, ĉar ĉiuj havis biletojn kaj ni kreis dum la paŭzo ankaŭ unu komunan foton.

Sed jam estas tempo iri dormi, ĉu ne? Tamen kelkaj el ni ankoraŭ kantis aŭ ludis tabulludojn. Je la sesa kaj duono vekigas nin ĉiujn la vagonestrino, mi ankoraŭ mendas ĉe ŝi teon kaj poste mi pakas ĉiujn miajn baĝaĵojn.

Precize, laŭ la horaro ni alvenas al ĉefa stacidomo de Kievo, kie atendas nin du organizantoj, ĉefe Roman Kozarenko. Ili bonvenigas nin kaj aĉetas por ni ĉiujn ĵetonojn por metroo kaj kune ni poste iras al metroo. Ni ja veturis nur unu haltejon per metroo kaj poste ni iris al haltejo de marŝrutkoj. De ĝi ni veturas per unu marŝrutko eble 45 minutoj ĝis loko de IJK.

Jam tradicie mi ricevas ŝlosilon de mia ĉambro, volus mi ankaŭ registriĝi, sed evidentas, ke organizantoj estas tiom okupitaj, ke mi ne povos registriĝi. Ĉar ĝis la komenco de la solena malfermo restas ankoraŭ sufiĉe da tempo, mi iras kun miaj amikoj el Ĉeĥio al proksima aĉetgalerio "Mahelan", kie ni ŝanĝis monon kaj ion aĉetis en la superbazaro (ĉefe kvason, ukrainajn vodkojn kaj vaflojn Artek).

Posttagmeze ĉiuj forveturas al solena malfermo. Ĝi vere estis solena kaj kiu volis, povis renkontiĝi antaŭ la malfermo ankaŭ kun ĵurnalistoj. Dum la malfermo oni povis aŭskulti koncertetojn de diversaj ukrainaj grupoj. Al mi precipe plaĉis grupo Thelen, kiu kantis du kantojn, sed la unuan ili kantis en Esperanto.

Post la solena malfermo ni eksciis, ke unu el du busoj ne povis veni por ni kaj estis klara, ke ni ne sukcesos ĉiuj veturi en unu buso kaj ke ni devos atendi ĝis kiam la unusola buso revenos. Sed ni devus atendi eble unu horon, ĉar de la bazejo al urbcentro ni veturis al malfermo eble 45 minutoj. Tiun ĉi problemon decidis solvi Karol per organizado de propra karavano kaj gvidis kun sia koramikino Natálka eble 36 homojn.

La unua vespermanĝo estis ankaŭ interesa: organizantoj de IJK ŝajne forgesis mendi la vespermanĝon kaj tio signifis, ke ni devis relative longe atendi ĝis kiam ni ricevis niajn manĝaĵojn.

Malgraŭ tiuj ĉi problemoj homoj volis amuziĝi kaj ion trinki kaj tio signifis, ke mi kun Martin Sawitzki devis prepari trinkejon. Kun Sveta ni veturis al loka granda vendejo, kie ni aĉetis bierojn, kvasojn ktp...

Tiu ĉi unua vespero estis nur komenco de bunta programo dum IJK kaj tiel mi devas denove konfesi, ke mi ne memoras ĉion de tiu ĉi aranĝo.

Vendrede mi havis prelegon pri Fervoja trafiko en Ĉeĥio, sabate mi kun miaj amikoj Jarda, Krzysztof kaj KuboF ekis naĝi je insulo apud rivero Dnepro, dimanĉe mi kun Jarda kaj Robert partoprenis la romkatolikan sanktan meson en urbcentro en la romkatolika preĝejo. Poste ni aliĝis al ekskurso, kiun gvidis Karol kaj Natálka. Dum tiu ĉi ekskurso ni vizitis muzeon de Ivan Gonĉar kaj vidis ankaŭ la statuon de Patrio-patrino. Mi ankaŭ kun Jarda persone testis funikularon en urbcentro. Lunde estis kultur-lingva festivalo, dum kiu mi prelegis pri Ĉeĥio kaj mi poste estis intervjuita de Dan Mrázek. Ĵaŭde mi kun multaj partoprenantoj de la sporta tago vizitis parkon en Feofanio, kiu estis vere ĉarma kaj bela.

Dume mi redaktadis artikolon pri IJK 2011 en esperanta Vikipedio, skribis pepaĵojn en Twitter kun haket-etikedo #IJK2011 kaj kun ĝojo vidis, kiel mia amiko Jarda, por kiu tiu ĉi aranĝo estis la unua granda esperanto-aranĝo, ĝuas ĉion kaj ekhavas novajn geamikojn. Kune ni merkrede vizitis ĉeĥan centron en Kievo, kie ni estis akceptitaj de lokaj laborantinoj kaj ni konatiĝis kun juna studentino, kiu de septembro studos ekonomion en Brno. Post la reveno de la ĉeĥa centro mi ankoraŭ havis prelegon pri E@I kaj poste gvidis seminarion pri Vikipedio.

Ĵaŭde - fino de la kongreso. Malmulte da dormo (kiel kutime homoj ĝis malfruaj noktaj horoj vizitadis trinkejon), multe da brakumoj kaj kisetoj dum la adiaŭado kaj posttagmeze ek al Krimeo!

Do, la programo estis vere agrabla. Tio estas sen diskuto. Al organizantoj apertenas miaj dankoj. Sed tamen, ĉu nur dankoj? Mankis filmejo, povis esti pli grandaj porcioj de manĝaĵoj en la restoracio, oni povis nin averti, ke ni uzos turkstilajn necesejojn kaj eble ne devis loĝi en la bazejo iuj homoj, kiuj ne partoprenis la aranĝon kaj mi sentus min pli sekure en la IJK-ejo...

Sed malgraŭ problemoj inter organizantoj, kiuj estis videblaj (mi kutime ne registriĝas kaj pagas la kotizojn du aŭ tri tagoj post komenco), mi absolute ĝuis la aranĝon kaj la urbon. Nu jes, la urbo Kievo estas granda urbo kaj antaŭ kvar jaroj mi ne vidis ĉion de ĝi.

Kaj renkontiĝi denove kun geamikoj de la tuta mondo, tio estas nepagebla. En mia memoro restos multe da travivaĵoj. -mir-