Komence mi ne verkis tro da artikolojn, mi ĉefe aldonadis informkestojn pri diversaj ĉeĥaj urboj, kie mankis iu tabelo kun maldetalaj informoj pri la loko. Ofta estis ankaŭ aldonado de ligiloj al Komunejo, ĉar estas laŭ mia opinio bona montri vojon al bilda galerio rilata al la artikolo.

Sed baldaŭ mi rimarkis, ke mi jam estas tiom kreema, ke mi volas verki artikolojn mem.

Pri kiuj fakoj mi ĉefe ekokupiĝis? Do, se vi vizitos mian paĝaron je Vikipedio eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Miropiro, vi vidos la liston de miaj artikoloj, kiujn mi fondis. Do, plej ofte temas pri vilaĝoj aŭ urboj, sed ne mankas ankaŭ artikoloj, kiuj rilatas iel al fervoja transporto. Tiel naskiĝis interalie ankaŭ artikolo pri EuroCity trajnoj aŭ longa artikolo verkita preskaŭ sen aliaj kontribuantoj Elektra trajnkompleto 680.

Eble vi demandas, laŭ kio mi elektas, pri kiuj urboj/vilaĝoj mi skribos artikolon. Do, iam temas pri subita decidiĝo, ĉar mi vidas, ke temas pri kampurbo aŭ urbo kaj pri ĝi mankas artikolo, ekzemple Nové Město na Moravě.

Sed pli ofte temas pri vilaĝoj, al kiuj mi havas iun rilaton. Bona ekzemplo de artikolo pri vilaĝo/urbo, kiun mi persone iel pli bone konas, estas artikolo pri Horní Dunajovice. En tiu ĉi vilaĝo loĝas miaj geavoj dum somero (alie ili loĝas en Brno) kaj mi de tempo al tempo ilin vizitadas. La vilaĝo estas mia dua hejmo, mia dua naskiĝejo. Mi ŝatas vojaĝi en Pollandon, mi ŝatas polojn, polan muzikon (ekzemple Manchester mojosas), sed nenien mi tiom ĝoje revenas kiel al vilaĝo Horní Dunajovice. Proksime estas digolago, tre taŭga por naĝado dum somero, vilaĝanoj estas tre amikemaj kaj krom mia avo kaj avino, kiuj loĝas ĉiam portempe ĉi tie, ĉar ili ĉi tie ĝardenumas kaj en antaŭaj jaroj ili havis ankaŭ kokinojn kaj kuniklojn, ĉi tie ankaŭ loĝas fratino de mia avo kun lia edzo. Ili du ofertas ĉiam bongustan vinon kaj ofte mi havas eblecon renkontiĝi ankaŭ kun iliaj genepoj, kiuj estas pli malpli samaĝaj kiel mi kaj ĉiam estas bona tempo, kiam ni renkontiĝas kaj diskutas...

Lastatempe, kiam mi estis kvar tagojn en Horní Dunajovice ĉe miaj geavoj, mi krom helpo al ili (ĉefe ni likvidis malnovan necesejon) faris ankaŭ ekskurseton biciklan kaj faris kelkajn lokojn, kiujn mi poste alŝutis al Komunejo.

Krom verkado de artikoloj mi ankaŭ de tempo al tempo trovadas artikolojn, kiuj ne havas ligilojn al alilingvaj versioj. Tiam mi devis kontroli, se pri tiu praga vidindaĵo ne estas ankaŭ artikolo en ĉeĥa vikipedio kaj ofte mi trovis, ke ekzistas, nur estas problemo, ke Ĉeĥoj ne scias, ke estas versio ankaŭ en esperanto.

Mi ankaŭ aldonas informojn pri esperanta agado, ĉar laŭ mia opinio estas bone skribi, ke en iu urbo okazis aŭ okazos aranĝo.

Kiaj estas miaj planoj?

Certe verki artikolojn pri vilaĝoj en mia regiono...kaj tiel iel simile kiel mi nun laboras :)

Dankon por via legado kaj se vi pensas, ke indas komenti tiun ĉi artikolon, bonvolu fari :) Esperanta Vikipedio estas granda projekto kaj mi ĝoje kontribuas al ĝi. -mir-