En tiu elsendo de “Parolu, mondo!” vi ĝuas:

LA MUZIKARON DE ESPERANTO!

Jes! Kiel vi scias, “Parolu, mondo!” apogas, disvastigas kaj amas la Esperantan arton en ĝeneralaj trajtoj, sed, specife pri muzikoj, ili taŭgas por radioprogramoj kiel la nia, do, kelkfoje, ni nepre devas prezenti tiun enhavon, kaj nia trezora kolekto de kanzonoj laŭ ĉiuj ritmoj kaj koloroj estas ja grandega, ĉu ne? Tion celas montri ĉi-foje “Parolu, mondo!”

Tamen estas ia novaĵo: mi prezentas tiun programon speciale por vi kaj por mia instruisto pri la angla lingvo, mia karega Robson Jordão! Kial? Bone... vi komprenos tion, kial mi tion faras, dum la aŭskultado de PM! Rsrsrs

En nia televida parto, vi spektas la 4-a parton de la filmado de la kunveno Edukado.net okazinta en nia pasinta inernacia kongreso de Esperanto, en Roterdamo. Estu preta akompani la dancon de la korelativoj! Ĝi skuas la intelekton kaj la skeleton!

Tre interese!

Cetere, ĝi estas bonega programo ankaŭ pro la kolekto de variaj ritmoj: teknika, klasika, popa, roka, folklora, tradicia, humura, muzikrondo por infanoj, versio de famkonataj muzikoj, ktp... do, iru tuj al nia paĝo: http://www.parolumondo.com kaj malkovru tiun riĉecon (plejparte) je via dispono en esperantujo per la bonega laboro de ViNILKOSMO! http://vinilkosmo.com

Akceptu kaj ja ricevu la amikan brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino!