Kara,

“Parolu, mondo!” ricevas la ĉeeston de Alejandro Cossavella! Jes!
En Julio, je la naŭa kaj duono, matene, ni parolis per Skajpo. Tiam, Alejandro prepariĝis por alia labortago en la Radistacio Horizonte Bariloche FM 94.5.
( www.barinoticias.com.ar ). Tre simpatie li rakontis pri liaj muzikprojektoj en la internacia lingvo – La Porkoj, Strika Tango kaj la bonega verko pri Tom Jobim – iome pri li kaj pri la novaĵoj!
Kompreneble, en tiu programo, ni aŭskultas ĉiujn fazojn de la muzikokariero de Alejandro Cossavella. Kaj sciu: Ale prepariĝas por turnira vojaĝo tra Eŭropo ekde septembro kaj jam pretigas por la jarfino novan verkon – la K-don “Hej”.
Alejandro Cossavella ankaŭ estas en la Televida parto de nia programo. Vi spektas la version de la famkonata tango “Por una cabeza” – “Pro nur unu kapo”.
Krom tio, Emilio Cid preparis aliajn videojn pri la roterdama U.K-o: vi spektas la 1-an parton de la kunveno “Metiejo kun Edukado.net”, en la ĉambro Privat. Ĝi okazis jaŭde, la 24-an de julio, de la 11-a ĝis la 12-a k. 30 kaj en ĝi prezentiĝis pluraj grupoj kaj onuopuloj, kiuj okupiĝas pri la edukmetodoj en Esperanto. La kunvenon “Frandu Piron”, la kunvenojn de Oomoto kaj de la Akademio. “Bluaĉielo” sendis al nia programo videan raporton pri la ĵusokazinta Olimpikaj Ludoj lialande.
Do se vi estas preta por amuziĝo per bona muziko, amika ĉeesto kaj valoraj videaj raportoj; “Parolu, mondo!” de la 30-a de aŭgusto jam disponeblas ĉe: http://www.parolumondo.com
Kore vin salutas, viaj Emilio Cid kaj Mirna Marino