Hej!

    Hodiaŭ estas la 9-a de aŭgusto, sabato, kaj morgaŭ en Brazilo oni festas la tagon de la patroj! En ĉiu dua dimanĉo de aŭgusto, la patroj ricevas siajn omaĝojn en Brazilo! En kiu tago la samo okazas vialande? Kompreneble, tiu evento estas elekto de la komercaj aferoj, kiel la tago de la patrinoj, la tago de la infanoj, la tago de la amindumantoj...sed tiuj datoj estas interesaj por ke ni priparolu la aferojn – ĉikaze la patrecon! Tion faris “Parolu, mondo!” en ties sabata elsendo. Mi invitis por intervjuo esperantiston, kiu multege dediĉas la vivon al Esperanto kaj al la familio. Li estas James Pitton! Li prezentas sian esperantan familion al ni kaj parolas pri la bonaj kaj malbonaj flankoj eduki denaskajn esperantistojn. Ĉu vi spertas ion tian? Bone, do, skribu al nia programo: rede@radioboanova.com.br
Ni volas scii pri viaj spertoj. Kaj vi aŭdas en tiu elsendo brazilan muzikon de la kantisto Fabio Junior pri siaj rilatoj kun la patro. Ĝi estas emociiga muziko kaj James Pitton provis traduki la poemon de la muziko por ke vi komprenu kion la kantisto parolas.  En la paĝo de nia programo, vi akompanas kaj la poemon protugallingve kaj Esperante. 
 
     En nia Televida enhavo, Emilio Cid montras kaj parolas al ni pri unu el la elmontroj de fido de la katolikoj. Ĝi estas la Kristo korpa festo. Akompanu tiun interesan raporton.
 
     Jianping Zhao – nia ĉina belparolisto – legas por ni la prelegon de Floriano Pessoa: “Rimarkoj pri la Fundamento de Esperanto”. En ĝi, Floriano faris seriozan kaj senemocian priskribon pri la rolo de la Fundamento al Esperanto. En la 8-a de aŭgusto nia Fundamento datrevenis.
 
     Kaj tiumonate nia radio-programo datrevenas! Ĝi fariĝas 2-jara programo. Tial mi invitas vin akompani kun ni la evoluon kaj enmaturiĝon de niaj elsendoj! Kaj ja fariĝi nia amiko kaj kunlaboranto! Do, ekde la 9-a de aŭgusto, sabate, je la 6-a vespere, “Parolu, mondo!” estas je via dispono en la adreso: http://parolumondo.com . Ĝuu ĝin!
 
     Kore viaj,  Mirna Marino kaj Emilio Cid.