... Estas nur rokenrolo...sed mi ŝatas ĝin!

 Amikoj kaj amikinoj de “Parolu, mondo!”
 
Muziko estas elmontro de kulturo en ies ajn lingvo, popolo kaj lando! Esperanto ja posedas sian fortan tradicion tiurilate kaj dank’ al la klopodoj de Floreal Martorrel, nia kara Flo, jen Vinilkosmo inter ni. Spite la malfacilaĵojn, ĝi sukcesas ellasi por la nuno kaj estonto gravan konkeron por nia lingvo. 
 
Mi invitis lin, Rogener Pavinski, por intervjuo en aprilo... li estas simpatia, bela kaj kompetenta junulo. Li loĝas en Brazilo, en la urbo Ribeirão Preto. Li estas profesie filmisto kaj ludas gitaron/bason kaj kantas en tiu projekto SUPERNOVA. En nia radio-elsendo vi konatiĝas kun la rokbanda historio kaj aŭdas ĝian muzikon. Temas pri fortaj vokaloj kaj “korpovekaj” melodioj! Eĉ se roko ne tiom plaĉas al vi valoras la penon konatiĝi kun la simpatio de Rogener. Li estas tiu homo: http://www.ipernity.com/home/pavinski
SUPERNOVA estas tiu rokbando: http://www.ipernity.com/doc/40532/album/62828
SUPERNOVA aĉeteblas per unu alklako tie ĉi:  http://vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e  
Kaj li posedas ankaŭ projekton en Brazilo, kiu nomiĝas TORMENTA!
TORMENTA ja estas pezega rokbando...hulll! En miaj momentoj de trakvilo, mi movas la kapon kaj la hararon laŭ la ritmo de tiu pezaj bandoj! Jea! Mi rokenrolumas kelkfoje!
En miaj momentoj de maltrankvilo, mi aŭdas Bocelli-n...rsrss
 
Dankon pro via akompano al nia laboro! Viaj opinioj kaj komentoj estas ege dezirataj ĉe rede@radioboanova.com.br  aŭ ĉi-tie mem. Kelkaj amikoj ne komprenas, kial mi petas reagojn per la adreso de Rede Boa Nova...bone, tiel, vi montras al ili, ke nia laboro estas akompanata kaj gxuata!  Krome, ke “ekzistas esperantistoj” en la Tero..!
 
Ni rokenrolumos kune ekde la 10-a vespere (GMT-3), sabate, la 5-an de junio, ĉe http://parolumondo.com
Se vi sentas, ke vi ne plu estas en la aĝoj de rokenrolado, bone, invitu viajn gefilojn/genepojn por esti kun ni! Tamen, atentu: vi lasis la maljunulecon alveni! ;-)
 
Dankon! 
 
Via radiparolistino, Mirna Marino.