Karaj geamikoj,
 
   En tiu nia elsendo de la 14-a de junio 2008, mi ricevis raporton de Thierry Salomon pri la virtuala vivebleco Dua Vivo/Second Life. Jam de kelkaj jaroj estas esperantistoj tie, kiuj renkontiĝas por amikumi, lerni la lingvon je kelkaj niveloj, kundanci, babili kaj renkontiĝi en Esperanto-Lando. Post interŝanĝo de mesaĝoj kun du aŭskultantoj de nia radio-programo, Jose Manoel kaj Erundino Mariño, mi restis scivola rilate al ĝi. Bone, helpeme Thierry Salomon atendis mian peton skribi raporton por nia programo, en kiu li plidetale sciigas nin pri la eblecoj por Esperanto tie. Bonege! Miaflanke post ĝia voĉregistrado, mi elŝutis la ludon, kaj morgaŭ mi provos ĉeesti en la prelego de Anna Löwenstein pri la “Fontoj de Mastro de l’Ringoj” kvankam tia realaĵo – esti virtuala homo kaj moviĝi per klavaraj sagoj – estas absolute nova por mi! J Espereble dum vi aŭdos nian elsendon, ankaŭ vi entuziasmiĝos pri tiu alia ebleco esperatumi kaj amikiĝi!
 
Ĉinaj Fabloj hodiaŭ prezentas la ĉapitron “La tri etaĝa domo” per la bela voĉo de Jianping Zhao, kiu ankaŭ legas por ni la 4-an ĉapitron de la verko “Amo al la vivo” en la ero pri Budhismo. 
 
BUDHISMO: en ĉiu budhisma programero, mi legas kelkajn demandojn de la verko de la singapura Bonzo Ven S Dhammika tradukita Esperanten fare de la Bonzo Miaohui, Ĉinio, en kiu li respondas la plioftajn demandojn de la nekonatantoj pri Budhismo, Budho, k.s.
Ni estas pritraktanta nun la unuan ĉapitron - Kio estas Budismo? 
 
Fine, geamikoj, mi invitas vin aŭdi tiun nian elsendon ekde hodiaŭ, la 14-an de junio – ĝi restas je dispono en la programa paĝo – je la 10-a vespere (brazila horo = GMT –3)
kaj ankaŭ al reagoj pere de la retadreso rede@radioboanova.com.br . Sendube viaj komentoj, ideoj kaj sugestoj estos gvidiloj por ke ni daŭre plibonigos la elsendojn kaj same pliriĉigos la enhavon! Sciu: ni serĉas pri kunlaboro! 
 
Do jen la ligilo al nia radio-programo: http://parolumondo.com
Bonvenon!
 
Amike salutas el Brazilo via radiparolistino Mirna Marino.