Amiko kaj amikino de Ipernity!  

Tiu nia sabata elsendo prezentas informojn kaj interesajn programerojn! Konfesinde, dum mi pretigis la muntadon de tiu elsendo, mi dancadis laŭ la ritmo de La Pafklik’ ! Mi apenaŭ povas imagi, kia estos tiu albumo de La Pafklik... Flo sciigis al mi, ke ĝi estas lanĉota! Hullhull! Ni devas atendi kelkajn monatojn...Kaj laŭ la hip-hopuloj, KEF ĉi-jare estis nulilgita pro specifaj kialoj... sciu aŭdante la elsendon.
En miaj 20-a jaroj (ili ne tiom estintece pasis! rsrsr) mi amegis tiun ritmon kaj do La Pafklik’ memorigis al mi la festojn al kiu mi ĉeestis, la amikojn kun kiuj mi ne plu havas kontakton (malbone!), la kuradon ĉe la plaĝo en Rio de Janeiro...kaj... tion:  Mi jam perdis iom la tiaman vigleon!   Ha! Hu! Ĉiuj miaj ostoj estas dolorantaj...! rsrsr
Nu, bone, eble post la lanĉado de la K-do, mi reprenos mian junan emon al dancado tiam mi revigliĝos! En la portugala oni diras: “Eu tô fora de forma!” .. Esperanten? Sugestu !
Inter la eroj de tiu elsendo, vi trovas la agrablan, belan kaj serenan voĉtonon de nia kara Emilio Cid en Universalismo. Li legas tekston el la libro “Feliĉo eblas” de Aivanhov. Jen interesa temo, ĉu ne vere? Kiu ne volus la feliĉon ekde la unua matena palpebrumo ĝis la lasta nokte? Tamen, kiel trovi ĝin? Ĉu eblas trovi manieron pere de kiu ni gvidos nian ĉiutagan vivon laŭ la feliĉo-vojo? Aŭdu Emilion! 
Ni elsendas la Ĉinajn Fablojn legitaj de tiu admirinda radiparolisto Zhao Jianping, unu el miaj preferataj esperantaj radiparolistoj! Kaj la fabloj estas interesaj... ĉi-foje temas pri la malĉasta edzino. 
Mi provis bendigi historieton al kiu mi taksas la plej gajan historieton el la esperanta literaturo, kiun mi jam legis, kompreneble. La plej ridoveka! Ĝi aperis en la verko “Tri homoj en boato” sed mi konas la historieton el la Fundamenta Krestomatio, en kiu bedaŭrinde ne aperas la nomo de la aŭtoro. Se iu povus sciigi ĝin al mi, mi dankas! 
Kaj el la verda kofro elvenas la muziko de SUSANNA CASTELVIVA! Kie ŝi estas? 
Bone, kara leganto, mi nepre malfermu parentezon ĉi tie:
DANKON, FLO! 
 
Jen preskaŭ ĉio por ĉi-foje! Aŭdu “Parolu-mondo!” vian radio-programon ĉe http://parolumondo.com
 
Kaj mesaĝu al ni! rede@radioboanova.com.br
 
Feliĉan semajnfinon!  
 
Brakumojn de via preferata radiparolistino (rsrsrs) Mirna Marino!