Saluton, karega! 
Jen nia kutima varbigilo por la lasta elsendo de “Parolu, mondo!”
Vi certe konas tiun sensacion, sen antaŭaj planoj, havi cent unu aferojn por fari kaj nepre klopodi havi tempon por la farindaj taskoj en Esperanto! Ho, ja! Lastatempe kaj mi kaj Emilio alfrontas tiun vivperiodon! Ekzakte pro tio, nia elsendo de PM jam disponebla ekde la 25-a de okotobro restis en nia paĝo de tiam kaj mi trovis neniun tempon dum la semajno por propagandi ĝin...do...tion mi faras nun por niaj du lastaj elsendoj: de la 25-a de oktobro estas ĝuebla radioprogramo kaj hodiaŭ, la 1-a tago de novembro, jen interesa filmo jedispone en “Parolu, mondo!” Kiu??? Legu la tuton!
Amiko kaj amikino:
Pardonon! ;-) Ja mi devas tion peti de vi kaj de niaj helpantoj, kiuj ĉiusemajne nin helpas en tiu mirinda tasko fari Esperanton vivanta kaj reala!
En nia elsendo de la 25-a de oktobro, mi inkluzivis raporton de Fernando Maja Junior pri VIKIPEDIO! Tiun raporton li verkis speciale por nia programo, en Julio, sed por pluraj kialoj, mi ĝis tiu programo ne sukcesis inkluzivi ĝin en PM. Kaj do finfine tio okazis en la elsendo de la 25-a. Mirinde kaj rimarkinde estas la antaŭenirigo de la E-artikoloj en Vikipedio. Kiam Fernando verkis la raporton, tio okazis por fari omaĝon al la alveno de la artikolo numero 1.000, julie! Bonege! Preskaŭ 3 monatoj poste, kiam la artikolo estis voĉeregistrita, mi konstatis, ke en Vikipedio jam estas pli ol 1.500 artikoloj! “Parolu, mondo!” dankas al ĉiuj samideanoj, kiuj donas al tiu gravega tasko sian tempon kaj paciencon! Gratulon! Kaj al nia amiko Fernando Maja Junior niajn brakumojn kaj kisojn pro la helpo kaj amikeco!
Kaj, bone, se vi ankoraŭ ne scias tio, kio estas Vikipedio, bonvole kuru rapidege al nia elsendo de la 25-a de oktobro! En ĝi vi aŭskultas ankaŭ plian eron de BUDHISMO kaj la Orietaj Rakontoj tradukitaj de Paulo Sergio Viana.
En nia hodiaŭa programo, de la 1-a de novembro, vi akompanas interesan filmon: mi vizitis la faman radioprogramon “ESPERANTO, A LINGUA DA FRATERNIDADE” (Esperanto, la lingvo de frateco), en la urbo Rio de Janeiro, prezentata kaj zorgata de nia simpatia Givanildo Ramos Costa. Mi jesis al lia peto esti intervujata tie kaj profite, mi filmis tiun viziton. Danke al la pacienco kaj sindonemo de Emilio Cid, nun vi povas koni kaj ĝui la “post la kulisojn”de la laboroj tie. Al ĉiuj aŭskultantoj de “Esperanto, A Língua da Fraternidade”, mi dankas la kareson kaj atenton okaze de mia vizito al la programo. Kiel anoncite, do, jen nia “majstro” Givanildo Ramos Costa aganta en la radioprogramo! Ĝuu tiun interesan filmon! Nu, kelkaj partoj de tiu filmo estas parolata en la portugala lingvo! Ne...absolute ne! “Parolu, mondo!” ne krokodilas! ;-)) “Esperanto, A Língua da Fraternidade” estas portugallingva programo!
Jedispone! http://www.parolumondo.com
Akceptu kaj ja ricevu la brakumojn de la laboremaj Emilio Cid kaj Mirna Marino!
Send a message
Search for members