Saluton, kara!
Nia “Parolu, mondo!’ jam disponeblas ĉe http://parolumondo.com . En ĝi vi aŭskultas omaĝe al Ono Takao – ĵusforpasita en Jokohamo – la kanzonon Via konsol’ – La mevo.
Interesan literaturaĵon de brazila verkisto Rinaldo Brandão tradukita de Neide Barros Rego kaj laŭ interpreto de Sylla Chaves – “Amo, stranga amo”. Tiu rakonto estis indiko de Paulo Sergio Viana, al kiu mi dankas ankoraŭfoje.
Ĉinan fabon per la bela voĉo de Jianping Zhao
Paroladon de Ole Terkelsen pri la Kosmologio de Martinus.
En nia televida parto, vi spektas la unuan parton de video pri la Oceania Kongreso de Esperanto 2008 filmita kaj redaktita fare de KaGu. Ĝi estas disponebla ĉe nia Amikejo – via spaco en nia programo! Vi ankaŭ estas invitata kontribui al nia programo per filmoj kaj voĉa registro. Se vi ne lertas pri filmado aŭ ne scias kiel registri vian voĉon aŭ imagon pere de via komputilo, iru al Amikejo kaj kontrolu tie la paŝon-post-paŝo kiujn Emilio Cid diligente lasis tie por vi! Ankaŭ disponebas nia Agendo por ke vi disanoncu viajn esperantaĵojn aŭ eventojn en “Parolu, mondo!”.
Cetere, niaj elsendoj estas ĉiam je la dispono de via kreivemo pere de artikolo, prelego, rakonto, poemo, kanzono, novaĵoj, opinioj, ktp. Vi estas ĉiam bonvena kontribui por nia programo.
Faru tion!
Aŭskultu! http://www.parolumondo.com
Kaj ricevu la amikan brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino.
Send a message
Search for members
Fernando Maia Jr. says:
Tiu estis tre bona programo. Estis bone aŭdi la legadon de Sylla Chaves, certe majstra, ĉar alie ne povus esti.
Kison, Mirna! Kaj brakumon al Emílio!
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
bela elsendo..
Kisamike
Flo !
Mirna Marino says:
Dankon al vi! Jen valoregaj amikoj!
Kisojn!