About this blog

November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

November 9, 2008

"Parolu, mondo!" de la 8-a de novembro

Karaj geamikoj!



Nia elsendo de la 8-a de novembro jam disponeblas ĉe la paĝo de “Parolu, mondo!”. Vi estas invitata akompani interesan intervjuon!



En oktobro, mi havis la plezuron koni persone la kantistinon Dirce Sales en la sidejo de KKE – Kultura Koperativo de Esperantistoj – en la urbo Rio de Janeiro, Brazilo. Kaj tiam, Dirce pacience kundividis kun mi la mikrofonon de nia programo por intervjuo. La rezulton vi aŭdas kaj spektas hodiaŭ en PM! Krome, vi konatiĝas kun ŝia arto!

Poste vi aŭdas Genésio Nogueira ludanta brazilan muzikon per sia magia gitaro en KKE!



1, 2, 3 kaj...alklaku tie ĉi! http://parolumondo.com/



Kisojn de Emilio Cid kaj Mirna Marino!

Published at 02:27 ( 0 comments / 771 visits )
This post is public

November 1st, 2008

"Parolu, mondo!" de la 25-a de oktobro kaj de la 1-a de novembro ;-)



Saluton, karega!

Jen nia kutima varbigilo por la lasta elsendo de “Parolu, mondo!”

Vi certe konas tiun sensacion, sen antaŭaj planoj, havi cent unu aferojn por fari kaj nepre klopodi havi tempon por la farindaj taskoj en Esperanto! Ho, ja! Lastatempe kaj mi kaj Emilio alfrontas tiun vivperiodon! Ekzakte pro tio, nia elsendo de PM jam disponebla ekde la 25-a de okotobro restis en nia paĝo de tiam kaj mi trovis neniun tempon dum la semajno por propagandi ĝin...do...tion mi faras nun por niaj du lastaj elsendoj: de la 25-a de oktobro estas ĝuebla radioprogramo kaj hodiaŭ, la 1-a tago de novembro, jen interesa filmo jedispone en “Parolu, mondo!” Kiu??? Legu la tuton!

read more
Published at 22:28 ( 0 comments / 225 visits )
This post is public

October 18, 2008

"Parolu, mondo!" de la 18-a de oktobro 2008

Saluton, kara!

Nia “Parolu, mondo!’ jam disponeblas ĉe http://parolumondo.com . En ĝi vi aŭskultas omaĝe al Ono Takao – ĵusforpasita en Jokohamo – la kanzonon Via konsol’ – La mevo.


Interesan literaturaĵon de brazila verkisto Rinaldo Brandão tradukita de Neide Barros Rego kaj laŭ interpreto de Sylla Chaves – “Amo, stranga amo”. Tiu rakonto estis indiko de Paulo Sergio Viana, al kiu mi dankas ankoraŭfoje.


Ĉinan fabon per la bela voĉo de Jianping Zhao


Paroladon de Ole Terkelsen pri la Kosmologio de Martinus.


En nia televida parto, vi spektas la unuan parton de video pri la Oceania Kongreso de Esperanto 2008 filmita kaj redaktita fare de KaGu. Ĝi estas disponebla ĉe nia Amikejo – via spaco en nia programo! Vi ankaŭ estas invitata kontribui al nia programo per filmoj kaj voĉa registro. Se vi ne lertas pri filmado aŭ ne scias kiel registri vian voĉon aŭ imagon pere de via komputilo, iru al Amikejo kaj kontrolu tie la paŝon-post-paŝo kiujn Emilio Cid diligente lasis tie por vi! Ankaŭ disponebas nia Agendo por ke vi disanoncu viajn esperantaĵojn aŭ eventojn en “Parolu, mondo!”.


Cetere, niaj elsendoj estas ĉiam je la dispono de via kreivemo pere de artikolo, prelego, rakonto, poemo, kanzono, novaĵoj, opinioj, ktp. Vi estas ĉiam bonvena kontribui por nia programo.


Faru tion!


Kaj ricevu la amikan brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino.
Published at 21:56 ( 3 comments / 361 visits )
This post is public

October 13, 2008

"Parolu, mondo!" de la 11-a de oktobro 2008

Karaj geamikoj! Bonege retrovi vin tie ĉi!

Sciu: “Parolu, mondo!” jam estas je via dispono ekde la lasta sabato, la 11-a, sed, ĉar mi vojaĝis en la lasta vendredo al la urbo Lorena, en la ŝtato São Paulo, por partopreno en la 3-a Kongreso de Esperanto de la ŝtato São Paulo, mi ne sukcesis skribi tiun kutiman varmigilon por nia ĉisemajna elsendo de PM. Tamen, mi filmadis kaj dokumantadis la kunvenon kaj tion vi akompanos baldaŭ en nia programo!

Do kio pri nia lasta elsendo? Akompanu:

read more
Published at 14:42 ( 7 comments / 447 visits )
This post is public

October 6, 2008

“Parolu, mondo!” de la 4-a de oktobro 2008

En nia programo ĉifoje vi ĝuas:

-Filme:

+muzikojn: “Sonoriloj de l’ paco” (Japanio) kaj “La koruso de Grezjono” (Francio)

-Radio:

+Tradukon de Floriano Pessoa al la famkonata teksto “Peroração aos moços” /”Fina alvoko”skribita de Rui Barbosa – per la bela voĉo de Jianping Zhao ;

+Ĉinaj Fabloj – Jianping Zhao

+Orientaj Rakontoj – tradukoj de Paulo Sergio Viana – legas Mirna Marino

Sed nenio okazas en nia programo hodiaŭ antaŭ ol mi kisu kaj brakumu kelkajn amikojn!

Legu la detalojn:

read more
Published at 12:54 ( 2 comments / 292 visits )
This post is public

September 21, 2008

“PAROLU, MONDO!” de la 20-a de septembro 2008.

Saluton karaj geamikoj! Feliĉe ni renkontiĝas denove ĉe nia programo!

En tiu elsedo, vi ricevas plian partoprenon de Budhismo. Per demandoj kaj respondoj, vi scias iom pli pri tiu vivfilozofio kaj ankaŭ aŭdas historieton el la libro “Amo al la vivo”, tio per la bela voĉo de Jianping Zhao.
Nia agendo sciigas al vi la alproksimiĝon de la 3-a Kongreso de la ŝtato San-Paŭlo kaj vi nepre devas ekplani vian ĉeeston tie. Ĉi-foje la kongreso okazos en la urbo Lorena, de la 10-a ĝis la 12-a de oktobro (feriperiodo en Brazilo). Informojn: http://www.easp.org.br
Kelkajn novaĵojn de VINILKOSMO vi aŭdas en nia programo. Kaj se vi estas en Eŭropo, ĉefe Pollando, ne manku al la bonega kunveno ARKONES (Pozano-Pollando) – ARtaj KONfrontoj en ESPeranto- de la 19-a ĝis la 21-a de septembro.
Kontrolu: http://arkones.org/eo Kaj jam turniranta tra Eŭropo nia kantisto Alejandro Cossavella. Sciu la datojn kaj lokojn de lia ĉeesto en nia elsendo.
Ĉu Leonardo Da Vinci estis senegala? Aŭdu la argumentojn de Dr-o Paulo Sergio Viana pri li per la voĉo de Jianping Zhao, al kiuj mi cxiam dankas la partoprenon.
Kiamaniere Esperanto progresas laŭ la vidpunkto de la instrumetodoj?
En nia televida parto, vi spektas la 3-an ĉapitron de la Metiejo kun Edukado.net okazinta dum la Roterdama Kongreso. Se vi hazarde mistrafis la aliajn du, ili restas je dispono en nia paĝo. (Elsendoj de la 30-a de aŭgusto kaj 6-a de septembro). Tio per la gvido de Emilio Cid.
Do, jen kelkaj motivoj por via tuja alklako sur nia adreso: http://www.parolumondo.com
Akceptu la brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino.
Published at 01:07 ( 3 comments / 455 visits )
This post is public

Published at 13:16 ( 0 comments / 233 visits )
This post is public

September 7, 2008

“Parolu, mondo!” de la 6-a de septembro 2008.

Saluton kara amiko/amikino!

En tiu elsendo de “Parolu, mondo!”, vi akompanas televide tri interesajn enhavojn, per kiuj vi certe amuziĝos. read more
Published at 11:37 ( 0 comments / 247 visits )
This post is public

September 1st, 2008

PM de la 30-a de aŭgusto 2008

Hej, kara aŭskultanto!

Estu preta por tiu elsendo de “Parolu, mondo!” Ĉeestas ĉe ni li, kiu partoprenis de sudamerika rockgrupo en Esperantujo; li, kiu kantas belege bosanovon, regeon, tangon, boleron, rokon... li, kies voĉo estas pipreca, velura, alloga, mistera, varma, neforgesebla! Li... kiu? Legu tuj!

read more
Published at 22:41 ( 2 comments / 450 visits )
This post is public

August 24, 2008

"Parolu, mondo!" de la 23-a de augusto 2008

Kara amiko/amikino: jen la detaloj por ĉi tiu elsendo de “Parolu, mondo!” – je dispono ĉe: http://parolumondo.com Tamen, ne alklaku nun... lasu, ke mi unue rakontu al vi la detalojn!

read more
Published at 20:24 ( 0 comments / 254 visits )
This post is public

Published at 17:22 ( 3 comments / 413 visits )
This post is public

August 17, 2008

“Parolu, mondo!” de la 16-a de aŭgusto 2008

 

Saluton karaj geamikoj!   Hodiaŭ en nia programo vi konatiĝas kun religia elsendo, ĝuinda muziko, ion pri Vjetnamo (kio?), novaĵo, Jianping Zhao pri rusulo kaj iu ekskluziva enhavo pri la ĵus pasinta U.K-o en Roterdamo...ĉu mi tiklis vian scivolon? Do, legu la tuton!read more
Published at 11:50 ( 0 comments / 215 visits )
This post is public

August 9, 2008

“Parolu, mondo!” de la 9-a de aŭgusto 2008

Hej kara aŭskultanto!

      Mi ĝojas scii, ke vi akompanas nian laboron kaj legas ĉi tiun raporteton pri la ĉi-sabata elsendo de nia programo. Koran dankon!   

read more
Published at 16:17 ( 2 comments / 377 visits )
This post is public

August 4, 2008

“Parolu, mondo!” de la 2-a de aŭgusto 2008

Kara aŭskultanto!

Unu el la ĝojoj en la vivo estas trovi amikecon, veran kaj realan amikecon!
 
Alproksimiĝas la naskiĝdatreveno de nia radio-programo "Parolu, mondo!" kaj tiam ĝi do fariĝos 2 jara bebeto...tial mi, kiel diligenta patrino, devas atenteme karesi kaj nutri ĝin ĉiutage por ke ĝi kresku forta kaj fidanta pri pli bona estonteco. Feliĉe mi trovis "kunpartneran patron" tiom diligenta rilate al nia bebeto kiel mi volis – li estas Emilio Cid!
Neniam estus troe danki al li pro la volo rigardi samdirekten kaj fidi je iu pli bona mondo kaj eblecoj por Esperanto. Same neniam estus troe danki al li elkore pro la helpoj, kaj ili estas multegaj! Dankon, kara Emilio Cid!
 
En tiu unua programo de aŭgusto li prezentas la festparoladon de la simpatia Humphrey Tonkin dum la malfermo de nia ĵuspasinta U.K-o en Roterdamo. Humphrey trarigardas la historion de UEA kaj invitas nin al pripensado de iu pli fruktodona estonteco por ĝi.
 
Kaj en la paĝo de nia radio-programo vi trovos videan fragmenton de unu el la plej bonaj prelegoj de la kongreso!  ~Kiel propagandi pri Esperanto~ estis ĝia titolo sed tamen Humphrey vere parolis pri la arto de la oratora prezentado...kaj li estas gaja!  Dum vi spektos tiun videon perceptu iun viglan ridegon de virino - tiu estas mi! 
 
Indas vere pripensi la vivon fojfoje; mirindas repensi pri niaj agoj kaj reagoj, pri niaj vivelektoj... de nun "Parolu, mondo!" iras laŭ tiu vojo – renoviĝo! Vi estas ege bonvena ĉe ni kaj ĉefe viaj ideoj kaj sugestoj estos por ni elmontro de amikeco. Ni, mi kaj Emilio, estas brazilanoj! Niaj koroj verdas+flavas+bluaskajblankas! Ni estas sudamerikanoj! Ni estas simplaj homoj, kiu rigardas antaŭen kun espero ĉe kore...espero kaj homaranismo!
 
Donu al ni vian manon! Venu kun ni! ;-)
 
"Parolu, mondo!" je dispono ĉe
 
Via, Mirna Marino
 
Published at 17:46 ( 5 comments / 389 visits )
This post is public

August 1st, 2008

HEJ AMIKOJ - LA AVIADILO NE FALIS ;-)

KARA AMIKO KAJ AMIKINO DE IPERNITY!

Hoj! ;-)

   Mi revenas de la malnova mondo kaj de U.K-o!  Tiom da beleco mi trovis en la urboj kiujn mi vizitis - Milano, Parizo, Bologna, Roterdamo, Amisterdamo... tiom da malsimilaj bildoj kaj koloroj!

Ankaux tiom malsimile al mi humore kaj gxentilece estas la malnovmundanoj..ho!  Kia afero!  :-(

   Kaj pri U.K-o estas kelkaj malbonajxoj kaj bonajxoj!  La bonajxoj estas priparolindaj: mi trovis 3 auxskultantojn de "Parolu, mondo!"  Kia bonego!  La brakumon, kiun mi ricevis de Daniel Moreno - la gajninto de la Oratora Konkurso!!!! - valoris multege!  Koran dankon, kara!  Mi kongresumis kun Alv' http://www.ipernity.com/home/alvaro kaj bedauxrinde forgesis la nomon de nia auxskultanto el Argentino!  Kontaktu min kara, bonvole...!  Pardonon!  Hej, sendu la fotojn al mi Alv' kaj Daniel!.

    Felicxe mi trovis ankaux aliajn amikojn, kiu Koos!  Fortulino mi estas...

    Kore kaj varme mi resalutas vin en tiu unua tago de auxgusto kaj nepre devas diri KORAN DANKON al mia lerta, admirinda kaj bela amiko Emilio Cid pro la helpo pri la radio-programo dum mia vojagxo Euxropen...DANKON!  Tamen li meritas frapeton cxe orele pro tio, ke li ne varbis pri PM tie cxi kiel "ordonis lian cxefon"! rsrsrsrsrs... Iru al nia pagxo kaj kontrolu la novajxojn tie: http://parolumondo.com ... kaj en la programo de tiu proksima sabato vi auxdos aferon de U.K-o...morgaux vi scios pri tio!

     Hej...bonege retrovi vin! 

     Sauxdade, Mirna Marino

Published at 18:20 ( 8 comments / 452 visits )
This post is public

July 13, 2008

"Parolu, mondo!" de la 12-a de julio 2008

Karegaj geamikoj!

  Ekde hodiaŭ, en la paĝo de nia radio-programo, vi ĝuas la elsendon de la 12-a de julio.  En ĝi:         

Omaĝo al D-ro Lee Chong-Yeong, Saluto al la 43-a BKE - Brazila Kongreso de Esperanto- kiu komenciĝas hodiaŭ, Ero de Oomoto, Biografioj – Onisaburo Deguchi, Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj – Spiritismo.    

Plie? Legu la tuton!   

read more
Published at 12:51 ( 1 comment / 259 visits )
This post is public

July 6, 2008

"Parolu, mondo!" de la 5-a de julio 2008

Hej karegaj geamikoj!

  Dankon pro via intereso pri niaj radio-elsendoj!  Vi ja estas la kialo de nia laboro!   Cele al iu malsimila ĉi-foje, ni rokenrolumas kun SUPERNOVA!   Iom plie? Legu tuj! Jea!

read more
Published at 04:27 ( 6 comments / 450 visits )
This post is public

June 29, 2008

"PAROLU, MONDO!" DE LA 28-A DE JUNIO JE DISPONO

Saluton, kara mia! Koran dankon pro via vizito al mia blogaro!

  Je dispono en la paĝo de nia radio-programo nia elsendo de la 28-a de junio kaj, en ĝi, vi ricevas donacon de Jianping Zhao – LA HIRUDOJ DE CAMPINAS !  Vi aŭdas plian parton de la prelego de Ole Therkelsen pri Jesuo en la ero “Kosmologio de Martinus”. El la unua legolibro de Dr-o Kabe mi legas teksteton ; oni aŭdas fablon el Ĉinujo kaj finas per muziko – la neforgesebla muziko de Merlin! Nu, donu al mi vian manon kaj venu kun mi legi la detalojn de tiu nia lasta elsendo! 

read more
Published at 21:44 ( 6 comments / 438 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 26 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Mirna Marino

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...