Autorino, Mira Makivić, juristino

Pripensante pri la nacieco kaj sennacieco neeviteble min okupis la demandon: Kio signifas la “Sennacieca”?

Mi konas diversajn teoriojn pri ekesto de la nacioj kaj sennenacieco. Jen, mi listigas kelkajn:

1. Spiritualistoj opinias ke ekesto de nacio estas la ŝtato kiel uniganta komunumo en kiu oni formas nacion (tiel opinias Hegel kaj Glumpovič).

2. Pozitivistoj parolas pri la nacio kiel pri statika areo de sama lingvo, sama deveno kaj samaj moroj.

3. Vulgaraj materialistoj diras ke la nacion faras idoj de antaŭuloj kiuj de unu generacio al la alia transdonas siajn proprecojn.

4. Subjektive-psikologia teorio asertas ke la nacio kaj la nacieco ekzistas en la sento de individuoj ke ili estas anoj de iu nacio.

5. Austriaj demokratoj perceptas la nacion kiel kategorion de “kultura afero”.

6. Marksistoj traktas la nacion kiel formon de homa komunumo kiu estas ligita al iu historia periodo, kaj tial ĝi estas influita de evoluo de produktantaj fortoj kaj de socia divido de la laboro.

Marksistoj neigas ekziston de pra-nacio ĉar ili opinias ke nacieco estas ligita al ekesto de kapitalisma socia ordo (tiel indikas Fridrih Engels en “Deveno De La Familio”).

Eĉ antaŭ kapitalismo, danke al politikaj, ŝtataj institucioj, ekestas novaj popoloj,intermiksiĝante, interligante, kaj dividiĝante, tiel ke ekestas popoloj kiel nacioj en antaŭnacio.

Kiam nacio sinesprimas kiel nacioj en antaŭnacio? La respondo estas: tiam—kiam en la scenejo de la historio ekaperas kapitalismo, kaj kiam interligiĝas la ega amaso de produktantoj kiu demandas trafikon inter ili, kaj ĉiutagan komunikacion pere de lingvo kiel la unua grava elemento de la nacio.

Samparenca lingvo estas grava elemento de la nacio, kaj vivo en stabilaj politikajorganizformoj favoras por plistrongiĝo de nacia unueco, sed ŝanĝo de politikaj limoj estas kontraŭproduktiva, t.e. tiam ekokazas neunueco pro nestabileco de la nacio.

Kun evoluo de kapitalismo ankaŭ ŝanĝas rilatoj inter homoj kaj tiel ekonomiaj rilatoj(merkato) ekestas elemento de la nacio, kaj tial ankaŭ ekestas aspiro unuigi nacie homogenaj teritorioj,tial ekonomia interligeco ekestas nacie grava elemento de sinesprimo de iu popolo kiel antaŭnacio.

La tria grava elemento estas politika organizformo en kui oni povus formigi lingvan kaj ekonomian interligojn.

Estas klara ke historia evoluo en la sama teritorio, en la sama socie-historia situacio, devas havi sian reflekton en psiĥa konstituado de la nacio, kaj tial oni devas ankaŭ diri ke klaseco influas psiĥan konstitucion de la nacio, ĉar la klaso de laborantoj estas tiu kiu en siaj manoj prenas estontecon de la nacio, kio esprimiĝas tra diversajn formojn, t.e. en tiuj politikaj organizformoj kie tiu klaso regas, sed ankaŭ tra aliaj formoj de kunlaboro kaj asocieco, plejofte en formo de humana solidareco. Identigiĝo, kiel psikologia sindefenda meĥanismo, estas senkonscia proceso, neevitebla helprimedo pere de kiu homoj identigiĝas kun io alia.

Mi pensas ke en Europo mankas plu de sennacieca spirito aŭ ĝi estas en plena ektagiĝo kun proceso asocieco?

Ĉu al Europo mankas pli sennaciecan spiriton? Ni esperantistoj bezonas flegi kaj plu interparolas pri la spirito sennacieco kaj preciza difini,plu interparoli pri esenca demandoj kiuj faras volumon unuen sennacian mondan movadon.

Ni esperantistoj havas ne unu landon, nia estas la tuta mondo. Ni estas al ili kiu bezonas ŝanĝi nociojn kaj difinojn pri la nacieco,rompi iluzion, ne aliras iun grupoj, ne rekoni dividon inter homoj kiuj rezultas el de moroj kaj hipokrito – kiuj laǔdas kun deveno, farbo de haǔto kaj pozicio sur la societa skalo.

Novaj integrigaj procesoj, kiuj ekestis pro ŝanĝoj en produktantaj rilatoj de moderna mondo, kaj pro ŝanĝoj en progresado, kaŭzas ke spiritaj produktoj, kiel Marks kaj Engels indikas en la“Manifesto”, ekestas ĝenerala havaĵo, kaj ke naciaj limitecoj ekestas pli kaj pli neeblaj.

La homaro ekzistas kiel speco, ne kiel aro de individuoj kaj nacioj. Pere de aliro de ĉiuindividuo al diversaj formoj de kompleksaj mondaj rilatoj de nuntempa integrigita Eŭropo oni superas ĉiujn “naciajn” limitecojn kaj tiel individuo ekestas parto de universala kulturo.

Ĉar lingvo havas krucan rolon en naciaj kulturoj, ĝin indas liberigi de naciaj markoj kaj tiel fari ĝin bazo de universala kulturo. Kaj tio estas Esperanto, kaj tion povas fari esperantistoj ,kiuj apartenas kaj al anoj deesperanta movado tutmonda.

RESUMO: En antaǔparolo autorino de la artikolo parolas pri diversajn teoriojn pri ekesto de la nacioj kaj sennenacieco. Karakteriza trajto de hodiaŭa lingvo estas kreskanta atento al lingvo--homo kaj lingvo—nacio rilatoj.

La ĉefaj demandoj de tiu ĉi problemrondo estas: Kiam nacio sinesprimas kiel antaŭnacio? La respondo estas: tiam—kiam en la scenejo de la historio ekaperas kapitalismo, kaj kiam interligiĝas la ega amaso de produktantoj kiu demandas trafikon inter ili, kaj ĉiutagan komunikacion pere de lingvo kiel la unua grava elemento de la nacio.

Samparenca lingvo estas grava elemento de la nacio, kaj vivo en stabilaj politikajorganizformoj favoras por plistrongiĝo de nacia unueco, sed ŝanĝo de politikaj limoj estas kontraŭproduktiva, t.e. tiam ekokazas neunueco pro nestabileco de la nacio.

Kun evoluo de kapitalismo ankaŭ ŝanĝas rilatoj inter homoj kaj tiel ekonomiaj rilatoj (merkato) ekestas elemento de la nacio, kaj tial ankaŭ ekestas aspiro unuigi nacie homogenaj teritorioj. Tial ekonomia interligeco ekestas nacie grava elemento de sinesprimo de iu popolo kiel antaŭnacio.

La tria grava elemento estas politika organizformo en kui oni povus formigi lingvan kajekonomian interligojn.

Autorino de la artikolo konkludas: La homaro ekzistas kiel speco, ne kiel aro de individuoj kaj nacioj. Pere de aliro de ĉi individuo al diversaj formoj de kompleksaj mondaj rilatoj de nuntempa integrigita Eŭropo oni superas ĉiujn “naciajn” limitecojn kaj tiel individuo ekestas parto de universala kulturo.

*Artikolon publikigas en: “Scienca Revuo” de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) en volumo 58 por jaro 2007 kajero (3) n/ro 210, paĝo 196