February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

November 2008 (3)
October 2008 (8)
September 2008 (3)
August 2008 (3)
July 2008 (2)
June 2008 (1)
May 2008 (2)
April 2008 (5)
March 2008 (3)
February 2008 (3)
January 2008 (1)

February 9, 2008

5000 vizitoj!

Mi tutkore dankegas vin pro viaj amikaj vizitoj !!!

Thanks very much for your nice visits!

Herzlichen Dank für deine freundliche Besuche!

Agradezco mucho a todos para vuestras simpaticas visitas!

Un très grand merci à tous pour vos visites amicales!

© Published at 18:15 / 17 comments / 847 visits
This post is public

February 10, 2008

E-Libroj

Mi ege bedaŭras, ke oni ne povas elŝuti la e-librojn, kiujn mi aldonis en mia retpagxaro (ekcepte la "Pro"- anoj de Ipernity...)

Eble, vi ankoraŭ ne scias, ke oni povas tre facile kaj senpage elŝuti multajn e-librojn (en PDF formato) ĉe la ĉi sube ligilo:

http://esperantujo.org/eLibrejo

(ekzemple : "La Eta Princo" de Antoine de Saint-Exupéry...)

Tutkore, mi deziras al vi tre bonan legadon!

 

© Published at 22:36 / 11 comments / 761 visits
This post is public

February 18, 2008

Ĉu ni povus helpi José ... ?

Mia afrika amiko José, kiu instruas francan en Kinŝasa en la Republiko de Kongo, skribis tiun ĉi leteron, kie li petas nian helpon... Se vi havas ideon por respondi laŭcele, bonvolu aldoni vian komenton... Mi pensas, ke sia laboro estas tre taŭga por siaj lernantoj, kiuj estas tro malriĉaj por daŭrigi iliajn lernadoj... Dum babilado, José klarigis, ke li gajnas nur cent dolarojn po monato (el kiu li bezonas kvardek por pagi sian domlupagon) - la studentgepatroj mem devas pagi iliajn instruistojn en tiu lando!!! Li havas kvindek lernantojn po klaso... 

Oni povas legi plej komplete en la blogo de José.

 

Jen sia letero...

HELPO PRI LA NEFAVORITAJ LERNANTOJ 

Tre kara amiko,

Saluton

Mi provis per la "chat" sed mi ne sukcesis. Jen la respondo al via demando pri nia asocio. Kiel instruisto, vidante ke multaj lernantoj forlasis la klason dum la jaro, mi decidis kun kvar instruistoj fondi tiun asocion por subteni kelkajn infanojn fini la jaroj. Dank'al tio, ni sukcesis alfabetigi kelkajn infanoj de du jaroj. La afero konsistas por chiu jaro helpi kelkajn infanojn. Konkrete, oni prenas iom da mono en nia salajro. Nun ni volas grandigi nian asocion kiu estas tre utila por la infanoj.

Ni utiligas ofte niajn moderajn salajron por alfabetigi kelkajn lernantojn.

Dum pasinta jaro, nia asocio alfabetigis dek lernantojn. Tial ke ni demandas la solidarecon de bonfarantoj kiuj volus helpi nian asocion .

Se oni  helpas nin, nia asocio povas alfabetigi multe da lernantoj .

Do, se la asocio organizighas bone, certe tio povas farighi laboro ankaù por mi. Nun ni havas 15 lernantojn. Bonvolu klarigi tion kun viaj taùgaj vortoj.

Mi tre dankas vin.

Nia adreso:

kiangebeninzolani@yahoo.fr

Telefono: 00243818135322

B.P.:761 Kinshasa 11

République Démocratique du Congo

© Published at 21:28 / 5 comments / 900 visits
This post is public

( 3 posts )