January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (4)
October 2009 (14)
September 2009 (13)
August 2009 (3)
July 2009 (11)
June 2009 (12)
May 2009 (11)
April 2009 (5)
March 2009 (10)
February 2009 (6)
January 2009 (12)
December 2008 (9)
November 2008 (3)
October 2008 (8)
September 2008 (3)
August 2008 (3)
July 2008 (2)
June 2008 (1)
May 2008 (2)
April 2008 (5)
March 2008 (3)
February 2008 (3)
January 2008 (1)

January 24, 2008

Claude Piron forpasis

Tristegan novaĵon oni eklernis hieraŭ nokte ...

Oni povas skribi kondolencan mesagxon kaj legi memorpagxon pri Claude Piron ĉe

http://www.edukado.net:80/pagina/Memore+al+Claude+PIRON/20115//

Ĉi tie estas artikolo de "La Ondo de Esperanto":

 

Claude Piron (1931–2008)

La 22an de januaro 2008 en sia hejmo forpasis unu el la plej elstaraj nuntempaj esperantistoj Claude Piron.

Naskita en Belgio, li en 1978 iĝis svisa civitano, laboris kiel tradukisto ĉe UN (1956–1961) kaj ĉe la Monda Organizo de Sano (1961–1969), poste lernis psikologion kaj ekde 1969 praktikis psikoterapion, instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis 1994.

Claude Piron esperantistiĝis kiel lernejano en 1943, en 1957 li kunfondis la unuan Esperanto-klubon ĉe UN (UN-EK) kaj estis reprezentanto de UEA ĉe UN. Li multe instruis, prelegis, artikolis, polemikis, verkis plurajn librojn. Grandan popularecon al Piron donis t.n. “ĉu-romanoj”, kiujn li verkis sub la pseŭdonimo Johán Valano, plurfoje reeldonita lernolibro Gerda malaperis, muzika kasedo Frandu Piron. Kelkaj liaj verkoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj. Laŭreato de Belartaj konkursoj de UEA, de la premio de OSIEK (1998) pro la libro La bona lingvo kaj de la premio Deguĉi (1993), honora membro de UEA (1998).

Ni funebras kaj kondolencas.

La Ondo de Esperanto

 

Ĉiam li vivos en nia memoro... Laŭ mi, Claude Piron estas ekzemplo de humanismo kaj toleremo en nia mondo sen gvidosignoj...Kaj kiel bone diris Sara el Meksiko

"Nun Dio esperantigxos"...

 

 

 

 

 

 

 

Published at 22:49 / 9 comments / 1416 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...