LA FANTOMO DE L'OPEREJO (22)


"Anstataŭ moki la fantomon," ŝi ekkriis kun indigno, "prefere faru kiel s-ro Poligny, kiu volis ekkompreni per si mem !"
"Ekkompreni kion ?" demandis Moncharmin, kiu ankoraŭ neniam pli amuziĝis.
"La fantomon !... Tion mi diras... Jen !.." (Ŝi subite kvietiĝis, ĉar ŝi opiniis, ke gravas en tiu momento.) "Jen !... Mi rememoras, kvazaŭ tio estus okazinta hieraŭ. Tiufoje, oni prezentis "La Hebreino"-n*. Sinjoro Poligny volis ĉeesti la spektaklon tute sola, en la loĝio de la fantomo. Sinjorino Krauss havis grandegan sukceson. Ŝi ĵus kantis tiun kantparton en la dua akto, vi ja konas... "( Ŝi duonvoĉe kantas) :

"Nur al la amanto
mi min volas ligi
kaj ne eĉ la morto
rajtu nin disigi."

"Bone, mi komprenas," rimarkis s-ro Moncharmin kun senkuraĝiga rideto.

Sed, svingante la plumon de sia fulgokolora ĉapelo, s-ino Giry plu kantis ne laŭte :

"Ni iru !... Ĉi tie aŭ en la ĉiel'
sama sorto ĉie estu nia cel'. "

"Jes ja, mi komprenas !" ripetis Rikardo denove malpacience. "Kio tiam ?"
"Tiam ?...Tiam alvenis Leopoldo kaj kriis "Ni foriru !", ĉu ne ? kaj Eleazaro ilin haltigis kaj demandis : "Kien vi fuĝas ?"... Nu, ĝuste tiam, dum mi observis lin el la fundo de apuda senhoma loĝio, s-ro Poligny subite stariĝis kaj foriris, tiel rigida kiel statuo... Mi apenaŭ havis sufiĉe da tempo por demandi lin, same kiel faris Eleazaro : "Kien vi fuĝas ?" Sed li ne respondis kaj aspektis pli pala ol mortulo ! Mi rigardis kiel li malsupreniris la ŝtuparon, sed li ne rompis al si kruron... Tamen, li paŝis kvazaŭ en revo, malbona revo, kaj eĉ ne sukcesis retrovi sian vojon, kvankam li estis pagita por tio bone koni la operejon !"

Tiel parolis s-ino Giry kaj silentis por juĝi la rezulton de sia parolado. Poligny kapskuis post la rakonto.

"Tio klarigas al ni nek en kiaj cirkonstancoj nek kiel la fantomo de l' operejo petis de vi benketon," li insistis, fikse rigardante la sinjorinon Giry ("kvazaŭ inter kvar okuloj", kiel oni diras france).
"Nu... tio estas, ekde tiu vespero... ĉar de tiam, oni lasis nian fantomon senmolestita... Oni ne plu provis preni lian loĝion. La sinjoroj Debienne kaj Poligny ordonis, ke oni lasu ĝin libera por ĉiuj spektakloj. Do, kiam li venis, li petis de mi sian etan benkon..."
"Ho ho ! Fantomo, kiu petas etan benkon ! Via fantomo estas do iu virino, ĉu ?" demandis Moncharmin.
"Tute ne ! La fantomo estas viro !"
"Kiel vi scias tion ?"
"Li havas virecan voĉon ! Ho ! dolĉan virvoĉon ! Jen kiel okazas : kiam li venas al la operejo, li kutime alvenas meze de la unua akto. Per tri batetoj, li frapetas ĉe la pordo de la loĝio n-ro 5. La unuan fojon kiam mi aŭdis tiujn tri batetojn - kvankam mi bone sciis, ke ankoraŭ neniu estas en la loĝio - vi imagu do, kiom tio miregis min ! Mi malfermis la pordon, aŭskultis, rigardis : neniu ĉeestas! Kaj jen mi aŭdis voĉon diri : "S-ino Julio ! (tio estas la nomo de mia forpasinta edzo), etan benkon, mi petas !" Bonvolu pardoni, sinjoro direktoro, mi sentis min kvazaŭ tomato... Sed la voĉo plu diris : "Ne timu, s-ino Julio, estas mi, la Fantomo de l' Operejo." Mi rigardis direkte al la loko, de kie venis la voĉo, kiu estis, fakte, tiel agrabla kaj bonvena, ke ĝi preskaŭ ne plu timigis min. Sinjoro direktoro, la voĉo sidis sur la unua seĝo de la unua dekstra vico. Krom tio, ke mi vidis neniun sur la seĝo, oni povis veti, ke iu sidas tie kaj parolas. Iu tre afabla, fakte."

"Ĉu estis okupita la loĝio dekstre de la loĝio n-ro 5 ?"
"Ne ! Nek la loĝio n-ro 7 nek la n-ro 3 maldekstre estis jam okupitaj."
"Kaj kion vi faris ?"
"Nu, mi alportis la benketon ! Kompreneble, ne por li mem li petis ĝin, sed por sia amikino ! Sed ŝin, mi neniam aŭdis aŭ vidis..."

Nu ! Kio do ?... Amikinon la fantomo havas nun ! La duobla rigardo de sinjoroj Moncharmin kaj Rikardo supreniris de s-ino Giry al la kontrolisto, kiu, malantaŭ la lokigistino, movetis la ŝlosilojn, celante frapi la atenton de siaj estroj. Li frapetis al si la frunton per "afliktita" montrofingro por komprenigi al la direktoroj, ke la sinjorino Jules estas tutcerte freneza. Tiu pantomimo definitive instigis sinjoron Rikardo al maldungi tiun kontroliston, kiu konservis frenezulinon en sia skipo. La virino daŭrigis sian paroladon pri la fantomo, laŭdante ties malavarecon :

"Fine de la spektaklo, li ĉiufoje donis al mi moneron kvardeksoldan**, kelkfoje cent, kelkfoje eĉ dek frankojn. Nu, de kiam oni rekomencas lin tedi, li tute ne plu donas ion..."
"Pardonon, mia kara sinjorino..." (jen okazis denova indigno de la fulgokolora ĉapelplumo, fronte al tia daŭranta familiareco), "pardonon !... sed kiel do la fantomo donis al vi tiujn kvardek soldojn ?" demandis Moncharmin, kiu denaske scivolemis.
"Nu ! Li kutime lasas la monon sur la tableto de la loĝio. Mi trovas ĝin tie, kune kun la programo, kiun mi ĉiufoje alportas. Kelkajn vesperojn, en la loĝio mi eĉ trovis florojn... aŭ rozon, kiuj verŝajne falis el la korsaĵo de la virino... Tutcerte li kelkfoje venis kun virino, ĉar iun tagon ili forgesis ventumilon."
"Ho ! La fantomo forgesis ventumilon, ĉu ? Kaj kion vi faris kun ĝi ?"
"Nu, mi reportis ĝin al li je la sekva fojo !"

Tiam aŭdiĝis la kontrolista voĉo :

"Vi malrespektis la regulon, s-ino Giry ! Vi ricevos monpunon !"
"Silentu, stultulo !" (Jen la voĉo de s-ro Firmin Moncharmin).
"Vi reportis la ventumilon, ĉu ?... Do ?"
"Do, ili reprenis ĝin, sinjoro direktoro ! Mi ne retrovis ĝin post la spektaklo ; tion pruvas la skatolo da bonbonoj, kiun ili lasis anstataŭ. Tiajn mi ege ŝatas, sinjoro direktoro. Temas pri unu el la afablecoj de l' fantomo."
"Bone, sinjorino Giry... Vi povas eliri."

Post kiam s-ino Giry respekte salutis siajn du direktorojn – ne sen certa digneco, kiu neniam forlasis ŝin – ili diris al la sinjoro kontrolisto, ke ili decidis rezigni pri la servoj de tiu freneza virinaĉo. Kaj ili petis, ke la kontrolisto eliru.

Kiam tiu siavice eliris, post protestoj koncerne la propran sindediĉon rilate al la operejo, la sinjoroj direktoroj informis la sinjoron administranton, ke li finsaldu la konton de la sinjoro kontrolisto.

Finfine, solaj, la sinjoroj direktoroj interparolis pri la sama ideo, kiu samtempe venis al la kapojn de ambaŭ : nome iri mem por rigardi tiun loĝion n-ro 5.

Ilin ni baldaŭ sekvos tien.



* "La Hebreino" : (en la franca "La Juive" ) kvinakta opero de Jacques-Fromental Halévy (1835) laŭ originala libreto de Eugène Scribe. Tiu opero inaŭguris la unuajn publikajn spektaklojn de l' Operejo Garnier la 8an de januaro 1875. Poste, ĝi estis prezentita preskaŭ sescentfoje !

** soldo = iama franca monero, valoranta la dudekonon de pundo, poste de franko (PIV).

--------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------------