La sekvan tagon, alvenante en sia oficejo, s-roj Rikardo kaj Moncharmin trovis protokolon de la kontrolisto pri la eventoj de l’ antaŭvespero en la loĝio n-ro 5. Jen la ĉefa parto de tiu mallonga raporto :

« Tiun ĉi vesperon - tion li skribis je la antaŭa vespero - necesis, ke mi alvoku urbopolicanon por elpeli la okupantojn el la unua loĝio n-ro 5, eĉ dufoje : komence kaj meze de la dua akto.

Alveninte en la komenco de la dua akto, tiuj personoj kaŭzis veran skandalon pro siaj ridoj kaj ŝercoj. Ĉirkaŭ ili ĉie aŭdiĝis « Ŝŝ ! Silentu ! ». La publiko jam ekprotestis kiam la lokigistino alvokis min.

Mi iris en la loĝion por fari la taŭgajn rimarkojn. Tiuj uloj ŝajne tute ne estis saĝaj kaj diris al mi stultaĵojn. Mi avertis, ke tiukaze, se denove okazos tia skandalo, mi nepre elpelos ilin el la loĝio.

Elirante, mi plurfoje aŭdis iliajn ridojn kaj la protestojn de la publiko. Do mi denove iris kune kun la policano por elpeli ilin. Ridetante, ili sciigis, ke ili foriros post repago de siaj biletoj. Finfine ili tamen kvietiĝis, do mi lasis ilin denove iri en la loĝion.
Sed tuj poste, ili plu ridis kaj ĉi-foje mi definitive forpelis ilin. »

"Venigu la kontroliston ! " Rikardo krie ordonis al sia sekretario, kiu jam kiel la unua legis la raporton kaj aldonis notojn per blua krajono.

Dudek kvar jarojn aĝa, la sekretario s-ro Remi, kun siaj maldikaj lipharoj, estis noble aspektanta, ĉar elegante vestita viro – estis devigita surhavi redingoton dum la deĵortago. Kiel inteligenta viro sed atenteme kondutanta antaŭ sia estro, li enspezis 2400 frankojn ĉiujare, kiujn pagis la direktoro mem. Li devis trafoliumi la gazetaron, respondi la leterojn, disdoni la loĝiojn kaj favorbiletojn, aranĝi la rendevuojn kaj paroli al tiuj, kiuj atendis en la akceptejo. Kiam malsanis iuj artistoj, li devis informiĝi kaj eltrovi anstataŭulojn. Li korespondis ankaŭ kun la sekciestroj, sed antaŭ ĉio li estis kvazaŭ la "riglila ulo" de la direktora oficejo : sen ricevi iun ajn kompensan monon, li senprepare maldungeblis, ĉar la administracio ne agnoskis lin.

La sekretario ordonis, ke oni enirigu la kontroliston, kiun li jam alvokis.
La viro eniris iom maltrankvile.

"Nu ! Kio okazis ? Rakontu !" abrupte demandis Rikardo.

La kontrolisto tuj balbutis kaj aludis sian raporton.

"Pri tiuj uloj ! Kial do ili ridis ?" demandis Moncharmin.

"Sinjoro direktoro, ili certe tro bone vespermanĝis kaj ŝajnis pli pretaj por fari stultaĵojn ol por aŭskulti bonan muzikon. Tuj post sia eniro en la loĝion, ili jam eliris kaj alvokis la lokigistinon. Ŝi demandis, kio okazas, kaj ili respondis : "Rigardu en la loĝion ! Ĉeestas neniu, ĉu ne ?
"Ne", ŝi respondis… Nu, tiuj uloj asertis, ke irante en la loĝion, ili aŭdis voĉon, kiu diras : "Ĉi tiu loko estas jam okupita."

S-ro Moncharmin ne povis rigardi s-ron Rikardo sen rideti, sed tiu ĉi tute ne ridetis. Jam tro ofte li spertis tiajn situaciojn por ne rekoni en la naiva rakonto de la kontrolisto ĉiujn trajtojn de tiuj stultaj ŝercoj, kiuj unue amuzas ties viktimojn, kaj fine kolerigas ilin.

Por plezurigi la ridetantan Moncharmin, s-ro kontrolisto opiniis bone, ke ankaŭ li ridetu. Bedaŭrinda rideto ! La okuloj de s-ro Rikardo ĵetis fulmojn al la oficisto, kiu tuj konsterniĝis.

"Tamen, kiam alvenis tiuj uloj, neniu sidis en la loĝio, ĉu ne ?" grumble demandis la terura Rikardo.
"Neniu, sinjoro direktoro ! Neniu ! Nek en la dekstra loĝio nek en la maldekstra. Neniu, tion mi ĵuras kaj certigas je mia vivo !... Tio ja pruvas, ke ĉio estas nur ŝerco !"
"Kaj kion diris la lokigistino ?"
"Ho ! Koncerne la lokigistinon, estas ja simple ! Ŝi asertas, ke temas pri la fantomo de l' operejo !"

Kaj la kontrolisto rikanis. Sed denove li komprenis, ke malprave li rikanas. Li estis ĵus dirinta siajn lastajn vortojn, kiam la malgaja mieno de Rikardo fariĝis furioza.

"Tuj venigu la lokigistinon ! Kaj maldungu ĉiujn tiujn ulojn !" li ordonis.

La kontrolisto volis protesti sed Rikardo fermis lian buŝon per terura "Silentu ! "
Kiam la lipoj de la kompatinda subulo ŝajne estis fermitaj por ĉiam, sinjoro direktoro ordonis, ke tiuj ĉi denove malfermiĝu.

"Kio estas tiu fantomo de l' operejo ?" li grumblis.

Sed nun la kontrolisto ne kapablis elbuŝigi eĉ unu vorton. Per malespera gesto, li komprenigis, ke li tute ne scias tion, aŭ prefereble nenion volas scii.

"Ĉu vi mem vidis la fantomon de l' operejo ?"

La kontrolisto vigle kapneis : neniam li vidis lin.

"Domaĝe !" froste eldiris s-ro Rikardo.

La kontrolisto larĝe malfermis la okulojn kaj demandis, kial la direktoro diris tiun sinistran "Domaĝe !"

"Ĉar mi tuj maldungos ĉiujn, kiuj neniam vidis lin!" klarigis la direktoro.

"Dum li aperas ĉie, ne estas tolereble, ke oni ekvidu lin nenie ! Mi postulas, ke ĉiuj serioze plenumu sian servon !"

------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------------