Per dolortremanta voĉo, kiun oni divenis larmoplena, Kristina respondis:

"Kial do vi diras tion al mi? Ja nur por vi mi kantas!"

Raŭl tiel forte suferis, ke li apogis sin kontraŭ la pordo. En lia brusto bruege batadis tiu koro, kiun li ja supozis por ĉiam foririnta. La tuta koridoro resonis de tiu batado, kiu kvazaŭ surdigis lin. Se lia koro plu bruegos tiel, oni certe malfermos la pordon kaj hontinde lin elpelos. Kia situacio por certa Chagny! Tiel aŭskulti malantaŭ la pordo! Li premis sian koron per ambaŭ manoj por silentigi ĝin. Sed la koro ne estas faŭko de neelteneble bojanta hundo, kaj eĉ se oni ambaŭmane premus ties faŭkon, daŭre aŭdiĝus ties graŭlo.

La vira voĉo plu diris:

"Vi ja certe estas lacega, ĉu?"
"Ho jes! Ĉi vespere mian animon mi donis al vi! Mi estas nun morte elĉerpita."
"Via animo estas ja belega, infano mia!" parolis la obtuza voĉo... "Mi dankas vin ĉar neniu imperiestro iam ricevis tian donacon! Ploris la anĝeloj tiun ĉivespere!"

Post tiuj vortoj la vicgrafo aŭdis nenion plu.

Tamen, li ne foriris. Sed pro timo, ke iu povus lin vidi, li denove sin kaŝis en malluma angulo. Li persiste decidis atendi tie ĝis la viro eliros el la tualetejo. Li ĵus eklernis samtempe ion pri amo kaj malamo. Li eksciis, ke li amas; kaj li volis ekkoni kiun li malamas.

Je lia mirego, la pordo subite malfermiĝis kaj, volvita en peltoj, kun la vizaĝo vualita de punto, Kristina Daae eliris sola. Kiam ŝi refermis la pordon, Raŭl rimarkis, ke ŝi ne fermŝlosas ĝin. Ŝi preterpasis. Eĉ ne per siaj okuloj li sekvis ŝin, ĉar li fikse rigardis la pordon, kiu ne ree malfermiĝis. Ĉar la koridoro estis tiam senhoma, li trairis ĝin. Li malfermis la pordon de l' tualetejo kaj tuj refermis ĝin malantaŭ si. Li staris en densa tenebro. Oni senfunkciigis la gaslampojn.

"Ĉu iu ĉi tie? Kial oni kaŝas sin?" demandis Raŭl per vibranta voĉo.

Nokto kaj silento. Nur sian spirbruon li aŭdis. Li certe ne ĝuste taksis, ke lia trudiĝemo transiras ĉion imageblan.

"Vi eliru el ĉi tie, nur kiam mi permesos tion al vi!..." ekkriis la junulo. "Kovardo vi estas, se vi ne respondas! Sed mi ja sukcesos vin senmaskigi!"

Raŭl fajrigis alumeton, kies flamo lumigis la tualetejon. Estis neniu en la ĉambro! Zorge fermŝlosinte la pordon, la junulo flamigis la gaslampojn. Li pli profunde iris en la ĉambron, malfermis la ŝrankojn, serĉadis, esplortuŝis la murojn per ŝvitetantaj manoj. Nenio!

" Nu, ĉu mi freneziĝas?" li laŭtvoĉe diris al si.

Dekon da minutoj li restis tiel, aŭskultante la gassibladon en tiu senhoma kvieta tualetejo. La amsopira Raŭl tamen ne konsideris ŝteli eĉ unu rubandon por elporti la parfumon de sia amatino. Elirante, li konsciis nek kion li faras, nek kien li iras. Dum lia delira vagado, frosta aero subite blovis sur lian vizaĝon. Li staris tiam malsupre de mallarĝa ŝtuparo. Malantaŭ li malsupreniris vico da laboristoj; ili kliniĝis super ia brankardo kovrita per blanka tuko.

"La eliron, mi petas!" li diris al unu el tiuj viroj.
"Vi ja vidas! Jen, antaŭ vi!" li respondis... "La pordo estas malfermita. Sed lasu nin pasi!"

Montrante la brankardon, Raŭl senintence demandis:
"Kio estas tio?"

La laboristo respondis:
"Tio estas Jozef Buket, kiun oni trovis pendumita en la tria subetaĝo, inter panelo kaj dekoracio por "Reĝo de Lahore"."

Raŭl cedis lokon al la grupo, kiun li salutis antaŭ la eliro.

-------—--------------------DAŬRIGOTA ----------------------------------