Fajrobrigada leŭtenanto estas ja kuraĝulo, ĉu ne?
Nenion li timas, speciale ne fajron !

Nu, la leŭtenanto, pri kiu temas,* estis foririnta por kontroli la subteraĵon, sed verŝajne pli malproksimen ol li kutimis. Kiam li subite revenis sur la teretaĝon li estis pala, ŝokita, tremanta, kun konsternitaj okuloj. Li preskaŭ svenis en la brakojn de la respektinda patrino de la knabino Jammes. Kial do? Ĉar li vidis brulantan kapon sen korpo, kiu proksimiĝis al li je kapa nivelo. Kaj mi ripetas, ke fajrobrigada leŭtenanto ne timas fajron!

Tiu leŭtenanto nomiĝis Papin.

La baletistaro estis konsternita. Nu, tiu fajra kapo tute ne kongruis kun la fantoma priskribo, kiun faris Jozef Buket. Oni pridemandis la fajrosoldaton kaj refoje la ĉefmaŝiniston. Post tiam la fraŭlinoj certis, ke la fantomo havas plurajn kapojn, kiujn li ŝanĝas laŭvole. Kompreneble ili tuj imagis sin en granda danĝero. Ĉar subite svenis eĉ fajrobrigada leŭtenanto, la ĉefroluloj kaj baletlernantinoj povis certe eltrovi multajn pravigojn por la timego, kiu kaŭzis fuĝadon de ĉiuj gambetoj, kiam ili preterpasis iun malklaran kaŝangulon en malluma koridoro.

Tial, jam je sekva tago de la misaventuro de la fajrobrigada leŭtenanto, oni decidis protekti la konstruaĵon kiel eble plej bone kontraŭ tiaj teruraj sorĉaĵoj.

Ĉirkaŭita de ĉiuj baletistinoj kaj sekvata de ĉiuj knabinoj de la unuaj kursoj en dancvestaĵo, sinjorino Sorelli mem metis hufoferon sur la tablon en la pordista vestiblo, proksime al la korto de l' administrejo. Ĝi estis tuŝenda de ĉiu ajn, kiu eniris en la operejon - krom la spektantoj - antaŭ ol meti piedon sur la unuan ŝtupon de la ŝtuparo. Kaj tio sub la minaco fariĝi predo de la okulta potenco, kiu estis konkerinta la konstruaĵon de la kelo ĝis la tegmento!

Tiun hufoferon, fakte - same kiel la tutan rakonton - mi ne inventis, kaj ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas videbla sur la tablo en la vestiblo, antaŭ la pordistejo, kiam oni iras en la operejon tra la korto de la administrejo.

Tio sufiĉe bone klarigas la spiritostaton de tiuj knabinoj tiun vesperon, kiam ni eniras kune kun ili en la tualetejon de sinjorino Sorelli.

"Tio estas la fantomo!", ekkriis do la knabino Jammes.

Kaj la zorgoj de la baletistinoj estis daŭre kreskintaj. Regis nun angora silento en la tualetejo. Oni aŭdis nur la anhelantan spiradon. Jammes, kiu rapidege estis fuĝinta en la plej kaŝitan angulon de la ĉambro, fine murmuris tiun vorton:

"Aŭskultu!"



*Noto de l' aŭtoro: Mi eksciis tiun aŭtentikan anekdoton de Pedro Gailhard mem, jen la eks-direktoro de l' Operejo.


(Polurita versio)
---------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------