LA BALO - 12 ( Ĉapitro 6 - 3/3)

- Ludu, kriis Rosine al la muzikistoj.

Ili vigle ekludis bluson. Neniu envenis. Rosine ne kapablis plu rezisti. Ŝi vokis :

- Georgo ! Georgo ! Ĉu vi ne aŭdis, ke oni sonorigis ?
- Iu el la vendejo Rey ĵus alportis la glaciaĵojn.

S-ino Kampf ekkriegis :

- Mi asertas al vi, ke ja okazis io : akcidento, miskompreno, eraro pri la dato aŭ horo, mi ja ne scias kio ! Dek post la dekunua ! Estas nun dek post la dekunua ! ŝi malespere rediris.
- Jam dek post la dekunua ? ekkriis F-ino Izabela. Sed vi ja tute pravas; kiel rapide pasas la tempo ĉe vi, gratulon... Estas eĉ la kvarono, mi opinias, ĉu vi aŭdas soni ?
- Nu, post ne longe ili alvenos, fortvoĉe diris Kampf.

Denove la triopo sidiĝis; sed ili ne plu parolis. Oni aŭdis la servistojn, kiuj ridegis en la servistejo.

- Iru por ilin silentigi , Alfred, fine diris Rosine per voĉo kolertremanta. Nu, iru !
Je la dekunua kaj duono eniris la pianisto.
- Ĉu necesos plu atendi, Sinjorino ?
- Ne ! foriru, ĉiuj vi foriru ! subite ekkriis Rosine, kiu ŝajnis kvazaŭ ŝi estus rulonta sin sur la tero pro nerva atako. Ni tuj pagos vin, kaj foriru ! Ne okazos balo ! Okazos nenio ! Tio estas ofendo, insulto, antaŭaranĝita fiaĵo de malamikoj por ridindigi nin, por mortigi min ! Se iu ajn alvenas nun, mi ne volas vidi lin, ĉu vi aŭdis ? ŝi plu diris kun kreskanta violento. Vi diros, ke mi foriris, ke estas malsanulo en la domo, aŭ mortinto, laŭ via volo!

F-ino Izabela serveme hastis :

- Nu, karulino, ne ĉiuj esperoj malaperis. Ne tiele vin turmentu aŭ vi malsaniĝos.

Evidente, mi komprenas, kion vi certe sentas, mia kara, mia kompatinda amikino; sed ve ! la mondo estas tiom malbona !.. Alfred, ion vi eble diru al ŝi; dorlotu kaj konsolu ŝin...

- Kia komedio ! prifajfis Kampf tra la dentoj, kun palega vizaĝo. Ĉu vi finfine silentu ?
- Nu, Alfred, bonvolu ne krii, sed male dorlotu ŝin...
- He ! Kion mi faru, se al ŝi plaĉas esti ridinda ?

Li subite turnis sin sur la kalkanoj kaj abrupte alparolis la muzikistojn :

- Kion do vi ankoraŭ faras ĉi tie ? Kiom ni ŝuldas al vi ? Kaj foriru tuj poste, je Dio !..
F-ino Izabela malrapide levprenis siajn boaon el plumoj, nazpinĉan lorneton kaj mansaketon.
- Estus pli dece, ke mi lasu vin, Alfred, krom se mi povas iel ajn helpi, mia kompatinda amiko...

Ĉar li nenion respondis, ŝi kliniĝis, kisis la frunton de Rosine, kiu restis senmova, eĉ ne ploris, kun la okuloj fiksaj kaj sekaj :

- Adiaŭ, mia karulino. Kredu, ke mi estas ja malespera, ke mi plej kore kompatas, ŝi flustris aŭtomate, kvazaŭ en tombejo. Ne ! ne rekonduku min, Alfred, mi lasas vin, mi foriras, mi estas foririnta... Ploru laŭ via plaĉo, mia kompatinda amikino, tio mildigas ! ŝi plenvoĉe plu kriis meze de la senhoma salono.

Dum ŝi trairis la manĝoĉambron, Alfred kaj Rosine aŭdis, ke ŝi diras al la servistoj :

- Precipe, ne faru ian bruon ; la Sinjorino estas tre ekscitita, tre afliktita.

Kaj finfine, aŭdiĝis la liftozumado kaj la surda ekbato de la malfermata kaj refermata pordego.

- Kia virinaĉo ! murmuris Kampf. Se almenaŭ ŝi...

Li ne finis sian frazon. Rosine, abrupte stariĝinte, kun fluo da larmoj sur la vizaĝo, pugnominacis lin ekkriante :

- Stultulo, vi mem kulpas ! Pro via aĉa vantemo, via orgoljo de pavo ! Ĉio tio okazas pro vi !.. La Sinjoro volas organizi balojn ! Inviti ! Ne, tio estas morte ridinda ! Sed Diable ! Ĉu vi opinias, ke la homoj ne scias, kiu vi estas nek de kie vi venas ? Novriĉulo ! Nu, ili ja prifajfis vin; viaj amikoj, viaj bonaj amikoj, tiuj ŝteluloj kaj friponoj !
- Kio pri la viaj ? viaj grafoj, markizoj, prostituistoj !..

Ili kune daŭre kriis ŝprucadon da koleregaj kaj violentaj paroloj, kiuj fluis kvazaŭ torento. Poste, tra premitaj dentoj, Kampf diris pli mallaŭte :

- Kiam mi akceptis vin, jam vi vagadis Dio scias kien ! Ĉu vi kredas, ke mi nenion scias, ke mi nenion komprenis ? Mi opiniis tiam, ke vi estas beleta, inteligenta ; kaj se mi riĉiĝos, vi honorigos min... Mi ja bone trafis : sen ia dubo, jen bona negoco ! Kun manieroj de krudulino; oldulino kun manieroj de kuiristino...
- Aliuloj kontentiĝis je tio...
- Pri tio mi ne dubas ! Sed ne diru al mi la detalojn ĉar morgaŭ vi bedaŭrus tion...
- Morgaŭ ? Ĉu vi opinias, ke mi restos kun vi unu horon plu, post ĉio, kion vi diris al mi ? Krudulo !
- Foriru ! For al Diablo !

Li mem eliris klakante la pordon.

Rosine vokis :

- Alfred, revenu !

Kaj, anhelante, ŝi atendis, kun la kapo turnita direkte al la salono ; sed li estis jam malproksime... Li malsupreniris la ŝtuparon. Sur la strato, lia kolerega voĉo kriis dum momento : « Taksio ! Taksio !.. », poste ĝi malproksimiĝis kaj malaperis ĉe iu stratangulo.

La domservistoj estis suprenirintaj, lasinte ĉie la lampojn ŝaltitaj kaj la pordojn malfermitaj... En sia brila robo kaj siaj perloj, Rosine daŭre restis senmova, funde falinta en fotelo.

Abrupte, ŝi faris ekkoleran movon, tiom viglan kaj subitan, ke Antoinette ektremis kaj, retroŝovante, frapis al si la frunton kontraŭ la muron. Tremante, ŝi kaŝkaŭris plu; sed ŝia patrino estis aŭdinta nenion. Ŝi eltiris nun siajn brakringojn unu post la alia kaj ĵetis ilin teren. Unu el ili, bela kaj peza, tute ornamita per grandegaj diamantoj, ruliĝis sub la kanapon, ĉe la piedoj de Antoinette. Kvazaŭ najlita sur sia loko, Antoinette rigardis.

Ŝi vidis la vizaĝon de sia patrino, kie fluis larmoj miksiĝantaj kun la ŝminko. Tiu vizaĝo estis faldita, grimacanta, purpurigita, infana, komika... kortuŝa. Sed Antoinette ne estis kortuŝita; ŝi sentis nenion krom ia malŝato, malestima indiferenco. Pli poste, ŝi diros al iu viro : « Ho, sciu ! Mi estis terura knabino ! Imagu, ke iam... » Ŝi subite eksentis sin riĉa de sia tuta estonteco, de ĉiuj siaj junaj sendifektaj fortoj, kaj ankaŭ ĉar ŝi povis pensi : « Kiel do oni povas tiele plori, pro nur tio ?.. Kaj kio pri amo ? kaj morto ?.. Ŝi iam mortos... ĉu tion ŝi forgesis ? »

Ĉu ankaŭ la kreskuloj ja suferas pro tiuj bagatelaj kaj nedaŭraj aferoj ? Kaj ŝi, Antoinette, estis timinta ilin, estis treminta fronte al ili, iliaj krioj, koleroj, vanaj kaj sensencaj minacoj !.. Malrapide, ŝi elŝoviĝis el sia kaŝejo. Dum plia momento, vualita de la ombro, ŝi rigardis sian patrinon, kiu ne plorsingultis sed daŭre restis tute buliĝinta, dum neviŝitaj larmoj fluis ĝis ŝia buŝo. Tiam Antoinette stariĝis kaj alproksmiĝis.

- Panjo.

S-ino Kampf neatendite eksaltis sur sia seĝo.

- Kion vi volas ? Kion vi faras ĉi tie ? ŝi nervoze ekkriis. Foriru ! Tuj foriru ! Lasu min !
Nuntempe, eĉ ne unu minuton, mi povas esti kvieta en la propra domo !

Iom pala, Antoinette ne moviĝis, kun la kapo al la tero. Tiuj laŭtvoĉaj ekkrioj sonis en ŝiaj oreloj, sed feblaj kaj senigitaj je ilia forteco, kvazaŭ teatra tondro. Iun tagon, ŝi diros al iu viro : « Panjo ekkrios, sed ne gravas... »

Ŝi dolĉe antaŭŝovis la manon, metis ĝin sur la harojn de sia patrino, karesis ilin per malpezaj fingroj iom tremantaj.

- Mia kompatinda panjo...

Dum momento, Rosine aŭtomate plu baraktis, forpelis ŝin, skuis sian konvulsitan vizaĝon :

- Lasu min ! Foriru ! Ja lasu min !..

Kaj malforta, venkita, kompatinda esprimo ekaperis sur ŝiaj trajtoj :

- Ha, mia kompatinda filino, mia kompatinda eta Antoinette ! Vi estas ja feliĉa. Vi ankoraŭ ne scias, kiom maljusta, malbona, nefidinda estas la mondo... tiuj homoj, kiuj ridetis al mi, kiuj invitis min, ili mokis min malantaŭ mia dorso, ili malestimis min ĉar mi ne apartenas al ilia mondo ; amasoj da aĉuloj, da ... sed vi ne povas kompreni, mia kompatinda filino ! Kaj via patro !.. Ha ! Ja nur vin mi havas! .. ŝi abrupte findiris, nur vin mi havas, mia kompatinda filineto !..

Ŝi ekprenis ŝin en la brakojn. Dum, kontraŭ ŝiajn perlojn, ŝi premis la silentan etan vizaĝon, ŝi ne vidis, ke ĝi ridetis. Ŝi diris :

- Vi estas bona filino, Antoinette...

Tio estis la sekundo, la nekaptebla ekfulmo, kiam « sur la vivovojo » ili kruciĝis, kaj unu estis suprenironta dum la alia estis enprofundiĝonta en la ombron. Sed tion ili ne sciis. Dume Antoinette dolĉe ripetis :

- Mia kompatinda panjo...

(Parizo, 1928)

----------------------------------------------FINO---------------------------------------------------