La trian kaj lastan kanzonon, kiun Jacques Yvart interpretis antaŭ lia kontentiga publiko, li verkis kaj komponis mem... Dunkerque estas haveno kaj, kompreneble, la maro havas egan gravecon en la vivo de la urbanaro... Kiel mi skribis jam antaŭe, Jacques Yvart naskiĝis en Rosendaël, nun parto de Dunkerque; la ŝipojn, kiujn li ĉiam vidis dum sia infaneco, certe instigis lian deziron por vojaĝoj...

 

"Diru bela ŝipo

Estras kies skipo

Kia estas cia flag'

Se ĝi ruĝ' kaj nigras

kune ni formigras

Al la horizontovag'

Oe oe oe oe oe oe oe el la ŝipo!"

 

Lian kanzonon "Oe oe, el la ŝipo", mi provis filmi per mia eta fotilo; bedaŭrinde, la kvalito de la rezultata dokumento ne estas tre bona, kaj pri la bildoj kaj pri la sono. Bonvolu pardoni min, sed mankis taŭga kamero!

Post la lasta kanzono, Jacques Yvart elkore dankis la tutan ĉeestantaron kaj invitis por paroladi la deputiton-urbestron, S-ro Michel Delbarre. La eks-ministro laŭdis sian "amikon Jacques" nomanta lin "pasigisto de pacmesaĝoj". Li ankaŭ diris, ke ofte li renkontis deputitojn de aliaj landoj de la EU kaj rimarkigis, ke estus pli facile komuniki per esperanto, sed bedaŭrinde multaj tradukistoj kaj interpretistoj do estus senlaboraj... La kantisto donacis al li sian novan KD-on, kiu estas lia dua en esperanto ...  sed jam la 26-a disko de lia jam longa kariero!

 

 

La deputito-urbestro Michel Delbarre kiam li ricevas la KD-on "Invito por Vojaĝo".    

 

 

 

Post la eta koncerto, ĉiuj estis invititaj al la "honorvino" preparita de la anoj de la Kulturdomo kaj de la Asocio "Dunkerque-Esperanto"...

Jacques Yvart tre volonte kaj amike subskribis personajn dediĉojn ... kaj Flo estis tre okupata, ĉar multaj personoj deziris aĉeti la novan diskon!