De malproksime, Filomena Dauchy, la patrino, kun severa mieno rigardis siajn filinojn. Ŝi arogis regi ilin firme. Ankaŭ la patro, Leono Dauchy, opiniis sin tre strikta. Ili superrigardis siajn filinojn. Sufiĉe da problemoj ili jam havis kun siaj knaboj : ''Tune'', la pli juna duone degenerinta, kaj Gilberto dekunuaĝa malkaŝa fripono.

"Nu, ĉu ne la fidela portreto de Greta Garbo ?" demandis Fransoaz ĉesante siajn tordiĝojn.
"Jes ja, vi tute pravas." diris Laŭra.

Sed alie ŝvebis ŝiaj pensoj.
Ĉiufoje, kiam iu malfermis la pordon, ŝi esperis la eniron de Ĵak. Sed neniam estis li.
Kie li troviĝis ? Kion do li faris ? Kial li foriris kun tiu virino ?

Laŭra tamen provis trankviliĝi : "Oni ne rajtas esti tiel stulta kaj ĵaluza. Fakte, eĉ se temas pri unu siaj eksaj konatulinoj, li ja ŝatas min ; ne ekzistas iu kialo..."
Sed fakte, pro la ĝeno de Ĵak, pro lia obeema sinteno por respondi la alvokon de la virino, ŝi ja sentis, ke certe estis io nenormala.
Laŭra malkvietiĝis.

Ĉirkaŭ la verŝotablo oni pli kaj pli ekscitiĝis.
Honoreo Demasure nun vigle diskutis kun la patro Dauchy. Ludoviko Drouvin ĵus komencis partion de 421 (ĵetkubo ludo) kun Boli, kaj la virinoj Fernanda, Johanino, Filomena kaj Hermanca, la drinkejestrino, plenigis la glasojn.

Tiam Abel Vouters, sentante oportuna la momenton por fari bruon kaj vigligi ĉiujn pretajn festi la tutan nokton, serĉis muzikon el la etero kaj turnis la butonojn de sia belega radioaparato.
Li celis Londonon kaj ricevis Westminster-on.
Kaj iu voĉo, iu bela voĉo basa kaj forta, subite ĵetis sian majestan alpreĝon meze de la vulgareco de l' trinkejeto Vouters :
« Because thou art the only truth, O God! O God! » *

" Kiel tede !" diris Leontina.
''Kion li kantaĉas ?" demandis Boli.
" Tio estas la meso'', klarigis Fransoaz.
''Trovu ion alian, Abel !"

Tamen dum momento oni priparolis tiun temon.
La virinoj, kun sentimentala mieno, pretendis ŝati tian muzikon, sed ne volis ĝin aŭskulti ĉar tio plorigus ilin.

La viroj prifajfis.
Boli ridigis ĉiujn, rakontante kiel iam li aŭdis la noktomezan meson en iu malfama loko, kie li diboĉis. Li tamen asertis, ke tio impresis lin, samkiel ĉiujn virinojn de l' malĉastejo, el kiuj kelkaj ekploraĉis.

Abel Vouters ĵus eltrovis ĵazon kun vigla ritmo, kiam ekstere iu fajfis.
Tion oni apenaŭ rimarkis. Sed Fransoaz jam streĉis la orelon. De tiam, ŝi senĉese moviĝis. Ŝi forgesis pri sia kino-prezentado. Ne plu pasiigis ŝin la diskuto, kiun ŝi komencis kun sia fratino Leontina, pri la efiko de iuj ŝminkaĵoj, kiu ebligas, ke laboristinoj edziniĝu kun milionuloj.
Laŭra, kiu rimarkis ŝian maltrankvilon, vidis ŝin finfine diskrete eliri tra la korta pordo.

Sed ĵus tiam Ĵak eniris la trinkejeton kaj Laŭra forgesis pri Fransoaz.
Ĵak estis ankoraŭ tre pala. Li aspektis plorinta.
Per unu gluto li trinkis grandan glason da konjako, kaj tuj kuniĝis kun la ludantoj de ĵetkuboj.

Laŭra, kies rigardon li evitis, proksimiĝis al li, delikate tiris lian manikon, nevidata de siaj gepatroj. Sed Ĵak ne turnis la kapon.
Kiam finiĝis la partio, Laŭra tamen sukcesis pridemandi la fraŭlon.
''Kien vi iris Ĵak ?''
''Iu afero'' li svage respondis.
''Kio pri tiu virino, kiu vokis vin ?''
''Mi klarigos poste... Ne eblas nun.''

Ĉar Fernanda Drouvin rigardis sian filinon, Laŭra devis malproksimiĝi de Ĵak por eviti, ke ŝi havu iujn ekdubojn.
Ĉiuokaze, la junulino foje sin demandis, ĉu la gepatroj jam divenis la ligon, kiu de pluraj monatoj unuigas ŝin kun Ĵak.

Iun tagon, li venis loĝi en meblita apartamento ĉe Vouters.
Oni ne sciis de kie li alvenis, sed li estis kuraĝa, honesta, inteligenta knabo, kiu vojaĝis iomete ĉien. Li jam servis sur marŝipo, poste navigis kiel mastisto** dum kvar jaroj. De l' maristo restis al li facilanimeco kaj rapida adaptiĝkapablo. Ĉion li faris mem ; nek ideoj nek vortoj iam mankis al li, kaj la vivon li frivole traktis.

Li tuj rimarkis Laŭran, la belan blondulinon, kiel oni nomis ŝin.
Per senkulpaj petolaĵoj komencis ilia amafero, kiu serioziĝis, dum neniu el ili sciis kiel tio okazis.


* « Ĉar vi estas la ununura vero, O Dio ! O Dio ! »
** mastisto : Ŝipano, kiu zorgas pri la manovroj de la veloj.

------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------------