Alphonse DAUDET : LA LASTA LECIONO

(el "LUNDAJ RAKONTOJ" - 1873 - Unua parto : "Fantazio kaj Historio")


Tiun matenon, mi tre malfruis por iri al la lernejo, kaj mi vere timis ricevi admonon, despli ke sinjoro Hamel diris al ni, ke li pridemandos pri participoj, kaj pri tiuj nenion mi sciis.

Dum momento, mi pripensis : ĉu mi malĉeestos la lecionon kaj trakuros la kampojn?

La vetero estis tiom varma, tiom suna!

Oni aŭdis la merlojn fajfi ĉe la rando de l' arbaro; kaj en la herbejo Rippert, malantaŭ la segejo, la Prusoj trejnadis sin. Ĉio tio allogis min multe pli ol la regulo de l' participoj; sed mi rezistis kaj rapide kuris al la lernejo.

Preterpasante la urbodomon, mi vidis, ke homamaso haltis antaŭ la eta kradaĵo por la afiŝado. De du jaroj, el tie alvenis ĉiuj malbonaj novaĵoj : la perditaj bataloj, la rekvizicioj, la ordonoj de la "komandantur" (milit-komandejo); kaj sen halti, mi pensis:
"Kio ankoraŭ okazas?"

Tiam, dum mi trakuris la placon, la forĝisto Wachter, kiu troviĝis tie kun sia metilernanto por legi la afiŝon, kriis al mi :
"Ne tiel rapidu, etulo! Vi ja sufiĉe frue alvenos al via lernejo!"

Mi kredis, ke li primokas min, kaj mi tute senspire eniris en la korton de sinjoro Hamel.

En la komenco de la kurso, bruego aŭdiĝis kutime ĝis sur la strato : la pupitroj malfermitaj kaj fermitaj, la lecionoj, kiujn oni kune rediris, kun la oreloj ŝtopitaj por pli bone lerni, kaj la dikan liniilon de l' instruisto, kiu frapis la tablojn :
"Iom da silento!"

Mi kalkulis kun tiu forta bruo por nevidate iri al mia benko, sed ĝuste tiun tagon ĉio estis trankvila kiel dimanĉan matenon.

Tra la malfermita fenestro, mi vidis miajn kamaradojn jam viciĝintajn ĉe siaj sidlokoj, kaj sinjoron Hamel, kiu iris kaj revenis kun la terura liniilo el fero sub la brako.
Necesis malfermi la pordon kaj eniri meze de tiu granda silento.

Imagu, kiom mi ruĝiĝis kaj timis!

Sed ne!... sinjoro Hamel senkolere rigardis min kaj dolĉe diris al mi :
"Rapidu al via sidloko, mia eta Franz. Ni estis komencontaj sen vi."
Mi superpaŝis mian benkon kaj tuj sidiĝis ĉe mia pupitro.

Nur tiam, iom kvietiĝinte, mi rimarkis, ke nia instruisto surportis sian belan verdan redingoton, sian fajne falditan ĵaboton kaj la vertoĉapon el nigra brodita silko, kiujn li surmetis nur la tagojn de inspektado aŭ disdonado de la premioj.

Fakte, la tuta kurso ŝajnis eksterordinara kaj solena. Sed kio plej mirigis min, estis en la fundo de la klasĉambro, kiam, sur la kutime senhomaj benkoj, mi vidis kelkajn vilaĝanojn, kiuj sidis kaj silentis kiel ni : la maljunan Hauser kun sia trikorna ĉapelo, la eksurbestron, la eksleterportiston, kaj pliajn aliajn personojn.

Ili ĉiuj aspektis tristaj, kaj Hauser estis kunpreninta sian abocolibron kun ties eluzitaj randoj, kiun li tenis plene malfermita sur la genuoj, kun siaj dikaj okulvitroj oblikve metitaj sur la paĝoj.

Dum ĉio tio mirigis min, sinjoro Hamel supreniris sur sian katedron kaj, kun la sama dolĉa voĉo per kiu li bonvenigis min, li diris al ni:

"Infanoj miaj, la lastan fojon mi faras kurson al vi... De Berlino alvenis la ordono instrui nur la germanan en la lernejoj de Alzacio kaj Loreno... La nova instruisto alvenos morgaŭ. Estas hodiaŭ via lasta leciono pri la franca. Mi petas, ke vi estu tre atentemaj."

Tiuj kelkaj eldiritaj paroloj emociigis min. Ha! la fiuloj! jen tio, kion ili afiŝis ĉe la urbodomo!

Tio estis mia lasta leciono pri la franca!... kaj mi apenaŭ sciis skribi! Neniam plu mi lernos! Necesos do, ke de tiam mi haltu la lernadon...

Kiom mi riproĉis al mi tiam la perditan tempon, la kursojn mankitajn por serĉi nestojn aŭ fari glitadojn sur la rivereto Saar! *

Miaj libroj, kiujn antaŭ momento, mi opiniis tiel tedaj, tiel pezaj por porti, mia gramatiko, mia sankta historio, ĉiuj aspektis tiam kiel malnovaj amikoj, kiujn mi forlasos kun granda ĉagreno.


* Saar : flankrivereto de la rivero Mozelo (kompreneble frostigita tiam).



-----------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------