DUA ĈAPITRO


La barono Danvilliers troviĝis en la salono, kiun li uzis kiel oficejon : rigora, alta ĉambro tegita per ledo kaj ornamita per antikvaj mebloj.

De la antaŭhieraŭo, li daŭre estis kvazaŭ fulmofrapita de la historio, kiun rakontis fraŭlino Ŝuin, pri la malhonoro de Flavia.

Kiam ajn supraĵe ŝi provis prezenti la faktojn kaj mildigi ilin, la bato suferigis la maljunulon, kaj nur la penso, ke la deloginto povos proponi superan riparon de la peko, ebligis al li plu stari.

Tiun matenon, li atendis la viziton de tiu viro, kiun li tute ne konas, kaj kiu tiel fie prenis lian filinon.
Li sonorigis.

"Jozefo, baldaŭ alvenos juna viro, kiun vi enirigos. Por neniu ajn mi ĉeestos."

Kaj li amare pripensis, sola ĉe la angulo de sia kameno :
"La filo de masonisto; iu mizerulo, kiu eĉ ne havas honoran situacion!"

Fraŭlino Ŝuin prezentis lin kiel fraŭlon kun brila estonteco... sed kioma honto en familio, kiun neniu iam misfamigis!

Flavia kolereme sin akuzis por eviti al sia guvernistino la plej etan riproĉon. Depost tiu malfacila klarigo, ŝi restis en sia dormoĉambro, kaj la barono rifuzis revidi ŝin.

Antaŭ ĉio li volis mem prizorgi tiun abomenindan aferon.
Ĉiujn siajn decidojn li jam faris.
Sed liaj haroj fine tute blankiĝis, kaj lian kapon svingetis nun senila tremeto.

"Sinjoro Nantas!" anoncis Jozefo.

La barono ne stariĝis. Li nur turnis la kapon kaj fikse rigardis Nantas-on, kiu proksimiĝis.
Tiu ĉi saĝe ne cedis al sia emo tutnove vestiĝi. Li aĉetis redingoton kaj nigran pantalonon ankoraŭ purajn sed tre eluzitajn, kaj li aspektis kiel studento malriĉa kaj zorgema sed tute ne aventurema.
Li haltis en la mezo de la ĉambro kaj atendis, staranta sen humileco.

"Do, estas vi, sinjoro!" balbutis la oldulo.
Sed li ne povis daŭrigi, ĉar emocio sufokis lin.
Li timis cedi al iu perforto.

Post silento, li simple diris:
"Sinjoro, vi faris ja malbonan agon..."

Kaj, ĉar Nantas estis petonta pardonon, li rediris kun plia forto:
"Malbonan agon... Nenion mi deziras ekscii. Mi petas, ke vi ne serĉu klarigi la aferojn. Se mia filino ĵetus sin sur vian kolon, via krimo estus la sama. Nur la ŝtelistoj tiel perforte enŝoviĝas en familiojn."

Nantas refoje klinis la kapon.

"Estas doto facile gajnita! Temas pri embusko, per kio vi certis kapti kaj la filinon kaj la patron!"
"Permesu, sinjoro..." interrompis la junulo, kiu ekribelis.

Sed la barono kolerege gestis:
"Kion? Kion vi volas, ke mi permesu? ... Ne VI devas paroli ĉi tie! Mi diras al vi tion, kion mi devas diri, kaj kion vi devas aŭdi, ĉar vi venas al mi kiel kulpulo... Min vi atencis! ... Vidu tiun ĉi domon! Nia familio vivis ĉi tie tri jarcentojn sen ia makulo! Ĉu vi ne sentas jarcentan honoron, tradicion de digneco kaj respekto?
Nu, sinjoro, vi insultis ĉion tion!... Mi preskaŭ mortis pro tio, kaj hodiaŭ miaj manoj tremetas kvazaŭ mi subite maljuniĝis je dek jaroj... Silentu! Kaj aŭskultu min!"

Nantas forte paliĝis. Ja tre pezan rolon li konsentis ludi. Tamen, li deziris preteksti, ke lin blindigis la pasio.
"Mi perdis la memregon" li murmuris, provante elpensi romanon. "Mi ne povis vidi fraŭlinon Flavian..."

Aŭdinte la nomon de sia filino, la barono stariĝis kaj ekkriis per tondra voĉo :
"Silentu! Mi jam diris al vi, ke nenion mi volas ekscii. Ĉu mia filino iris renkontiĝi kun vi, aŭ ĉu vi mem venis al ŝi, tio ne estas mia afero!... Nenion mi demandis al ŝi. Ambaŭ konservu viajn konfesojn; jen aĉaĵo, kiu ne koncernas min!"

Li ree sidiĝis, tremanta, elĉerpita.
Nantas kliniĝis, profunde konfuzita malgraŭ sia memrego.

Post momento da silento, la maljunulo rediris per tiu seka voĉo de homo, kiu traktas iun aferon :
"Mi petas vian pardonon, sinjoro. Mi promesis al mi konservi la memregon. Ne vi apartenas al mi, sed mi apartenas al vi, ĉar mi devas lasi ĉion al via bontrovo. Vi estas ĉi tie por proponi al mi aranĝon, kiu fariĝis necesa. Ni faru kompromison, sinjoro."

Kaj de tiam, li ŝajnis paroli kiel advokato, kiu amike aranĝas iun hontindan proceson, en kiun li metas la manojn kun naŭzo.

Li kviete diris :
"Fraŭlino Flavia Devilliers, post la morto de sia patrino, heredis la sumon de ducent mil frankojn, kiun ŝi ricevos nur la tagon de sia edziniĝo. Tiu sumo jam produktis interezojn. Fakte, jen miaj kontoj de kuratoro, kiujn mi volis sciigi al vi."

Li jam malfermis dosieron kaj legis nombrojn.
Nantas vane provis lin halti. Li emoĉiiĝis nun fronte al tiu maljunulo tiel honesta kaj tiel simpla, kiu aspektis pli altstatura de kiam li kvietiĝis.

"Fine" li konkludis, " en la kontrakto, kiun mia notario skribis ĉi-matene, mi konsentas al vi antaŭpagon de ducent mil frankoj... Mi scias, ke vi posedas nenion... Vi ricevos tiujn ducent mil frankojn ĉe mia bankisto la morgaŭon de la geedziĝo."

"Sed, sinjoro" diris Nantas, "mi ne postulas vian monon; nur vian filinon mi volas...."

La barono interrompis lin:
"Vi ne rajtas rifuzi, ĉar mia filino ne povus edziniĝi kun viro malpli riĉa ol ŝi... Mi donos al vi la doton, kiun mi destinis al ŝi, jen ĉio... Eble vi esperis trovi pli multe, sed oni kredas min pli riĉa ol la realo, sinjoro."

Kaj, ĉar la junulo daŭre silentis pro tiu ĉi lasta kruelaĵo, la barono finis la interparoladon kaj sonorigis al la servisto :
"Jozefo! Diru al la fraŭlino, ke mi tuj atendas ŝin en mia oficejo."

Li jam stariĝis, ne plu diris eĉ unu vorton kaj paŝis malrapide.

Nantas restis staranta kaj senmova. Li perfidis tiun maljunulon kaj li sentis sin malgranda kaj senforta antaŭ li.

Finfine eniris Flavia.


------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------