Serĉante konvenajn vortojn, la viro kuspis al si la lipharojn per sia pugno.

- Ĉu vi ofte venas en la kafejon de Henriko? li demandis.

- Jes, ĉar mi estas amikino de S-ino Johanino. Kio pri vi?

- De tempo al tempo, diris Lurĵo, kiu ne volis kompromitiĝi malkaŝante sian funkcion de doganisto.

- Ĉu vi estas kliento?

- Jes, precipe amiko. Dank'al mia metio, mi devas ofte veni ĉi tien, en tiujn havenajn kvartalojn.

- Vi estas...?

- Reprezentanto.

Ĵermena, komprenante la pravan singardemon de Lurĵo, ne rebatis la mensogon. Cetere, eniris unu policano en la kafejon; li alproksimiĝis al la verŝotablo.

"Bonan tagon, Ĵermena", li diris.

Ĵermena rekonis sian najbaron Julio.

- Ĉu vi atendas vian edzon? li demandis.

- Jes.

Julio jam komprenis la palpebrumon, kiun Lurĵo direktis al li. Li ŝajnigis ne koni lin, kaj ignori lian ĉeeston, kvankam la plej maltima "negro" en la brigado estas fama ĉe ĉiuj policanoj.

- Ĉu la estro ne apudestas? li demandis.

- Li estas en la kuirejo, diris Ĵermena, mi tuj iros por voki lin.

- Laŭ via volo. Oni patrolos ĉi-vespere. Sed ne estas taŭga vetero por promenadi, ĉu ne? Tial oni dezirus, ke li malfermu la kafejon kaj preparu kafon.

- Bonvolu iomete atendi.

Ĵermena foriris en la kuirejon:

- La policist’ Julio estas ĉe la verŝotablo. Li venos ĉi-vespere, ŝi diris.

- Ĉu li deĵoros?

- Ŝajnas.

- Mi tuj iros.

Ĵermena restis sola kun S-ino Johanino.

- Ĉu vi vidis Lurĵon? demandis la estrino.

- Jes.

- Bela viro li estas, ĉu ne?

- Jes.

- Kaj ankaŭ lertulo, vi sciu! Jam multe da fortuloj li arestis... Ĉu Silvano venos ĉi-vespere por hejmen reiri kun vi?

- Jes. Sed li ne plu havos tabakon. Ĉion survoje li devas liveri.

- Des pli bone! Ĉar tiu Lurĵo povas flari belgan tabakon kvazaŭ vera ĉashundo. Nekredeble! Kaj aŭdaca li estas! Nenion li timas; eĉ la plej aĉajn drinkejojn li vizitas; kun iu ajn li ekbatalas. Iam lin trafis revolverkuglo en la ŝultron, kaj tranĉil-frapo sur la frunton. Ĉu vi vidis la cikatron?

- Ne.

- Tio ekforviŝiĝas nun. Sed li estis forte vundita. Ja maltima li estas. Kaj ankaŭ obstina. Kiam li volas iun kapti, li sukcesas. Ĉe stratangulo li povus resti tutajn tagojn sen manĝi, eĉ sen trinki unu glason, aŭ neĝus aŭ frostus. Kiam li scias, ke oni transpasigos tabakon, nenio povas haltigi lin.

- Ŝajne li ne konas Silvanon, ĉu?

- Ne. Ĉar li jam parolintus kun mi pri Silvano. Sed li jam malkovris Cezaron, tion mi scias... Ankaŭ virinojn li ŝatas. Li estas edziĝinta, sed ne gravas, tamen li amindumas. Sian edzinon li abrupte forlasis pro tio...

S-ino Johanino ĉesis paroli, levis la kapon por aŭskulti pezan paŝon, kiu krakigis la ŝtuparon.

"Nun malsuprenvenas la kliento de Neneta. Lin mi tuj paroligu!"

Kaj ŝi rapidegis al la ŝtuparoŝakto, atendis la klienton, invitis lin en la kuirejon.

"Venu por trinki glason. Ion bonan mi havas en la kuirejo."

La viro eniris. S-ino Johanino plenigis unu glason da portovino.

- Vi pravas! Bonega ĝi 'stas! trinkinte li diris

- Tiu ĉi estas nur por amikoj, mia karul'! Do, ĉu glatis la afero ĉi-supre? Ĉu vi bone amuziĝis?

- Ho jes ja!

- Ĉu vi estis aminda kun la etulin'? Vi espereble donis al ŝi sufiĉan trinkmonon, ĉu? Vi bone scias, ke tio estas ŝia eta gajno.

- Dek kvin frankojn mi donis. Ne 'stas malsufiĉe, ĉu?

- Bonege! Bone sufiĉas. Ĉar lastfoje, vi ne estis tiel donacema.

- Jes ja! Mia prez', tio 'stas. Donas ĉiufoje dek kvin frankojn.

- Ha! diris Johanino. Mi kredis, ke... Bone, ne gravas.

La viro trinkis duan glason da portovino kaj foriris en la kafejon.

"Kia knabinaĉ'! Kia ŝtelistin'! ekkriis Johanino. Mi tuj superruzu ŝin! Tion vi tuj vidu! Jen ŝi malsuprenvenas..."

La knabino envenis la kuirejon. Ŝi estis granda brunulino kun graka voĉo kaj kontuzitaj okuloj. Ĵus alveninte, ŝi eksidis sur seĝon. Kaj, aspektante lacega, ŝi oscedis, larĝe malfermante la buŝon, montrante sian blankan kaj tute tartrigitan langon.

"Kia profesi'!", ŝi sopirĝemis.

S-ino Johanino sin retenis, klopodis bone vizaĝaspekti.

- Nu, kio pri niaj kontoj? ŝi demandis.

- Jen, diris la fraŭlino.

Ŝi eltiris el sia ŝtrumpo du bankbiletojn de kvin frankoj.

- Mi ricevis dek frankojn. Jen kvin por mi kaj kvin por vi.

- Ĉu vi certas, rilate vian konton? demandis S-ino Johanino.

- Jes.

- Nu, estas bone. Vi povas resupreniri en vian dormoĉambron kaj fari viajn pakaĵojn. Mi ne plu volas vin ĉi tie.

- Sed kial do?

- Ĉar tro stulta vi estas por trompi min, kara. Oni ne tiel facile superruzas min. Ankoraŭ ne estis vi naskiĝinta, kiam mi mem faris jam tiun metion, vi sciu! Vi ricevis dek kvin frankojn de via klient', kaj dek kvin lastan fojon, kaj dek kvin ĉiufoje, kiam li supreniras kun vi. Tion mi scias ĉar li mem diris al mi. Kaj se vi ne estus stultulin', vi malfidus, kaj vi ne provus trompi min. Nun, for! Pretigu viajn pakaĵojn!

- Nu, bone... Ni ne kverelu pro tio, provis diri la fraŭlino.

Sed S-ino Johanino estis malcedema:

- Estas mia hejm' honesta. Oni ne bezonas ŝtelistojn. Ek! Foriru!

- Sed mi ne plu scias kien iri; ĉie oni jam ekscias pri mi en Dunkirk'. Kaj Ludvik' min batados... bonvolu Sinjorin' Janjo...

- Vi iru prepari viajn pakaĵojn, mi jam diris. Nenion mi aŭskultos. Kaj se vi min plu tedegos, mi alvokos Henrik'. Vian pugon li eĉ piedbatos! For el mia hejm'!

La knabino foriris.

- Je kioma horo Silvano venos kunpreni vin? tuj poste demandis S-ino Johanino kun la mensokvieteco de virino kutimata je tiaj kvereloj.

- Ĉirkaŭ la deka, ŝi diris.

- Tiel vi ankoraŭ havas tempon. Mi tuj faru kafon por vi.

Kaj pludaŭras la konversacio.


-------------------------------------------DAŬRIGOTA ---------------------------------------------