KVINA ĈAPITRO

- Ĉi-vespere mi rehejmiĝos malfrue, diris Silvano al Ĵermena, forirante iun tagmezon. Mi iros kun Cezaro ĝis Gravelino* por alporti tabakon.
- Je kioma horo signifas "malfrue"?
- Je la deka aŭ deka kaj duono.
- Por atendi vin mi iros do al Luiza, diris Ĵermena, kiu estis timema.
- Ŝi ne estas hejme. Cezaro jam diris al mi, ke ŝi forestos ĝis morgaŭ vespere. Ŝia patro malsaniĝis kaj ŝi devas flegi lin.
- Tamen... mi ne restu ĉi tie sola ! Mi mortus pro timo en tiu dezerto !
- Vi ne bezonos atendi min. Enlitiĝu.
- Nu!.. Ĉu por esti murdita en mia lito?! Neee! Mi prefere iros al Dunkirko. Mi vizitos Johaninon . Kiam vi revenos, survoje pasu tien por akompani min hejmen.
- Laŭ via volo, diris Silvano.

Li ne tro ŝatis, kiam Ĵermena vizitis siajn eks-gemastrojn en tiu suspektinda aĉa kafejo, kie li ekkonis ŝin. Sed li ne volis ĉagreni ŝin.

Post la foriro de Silvano, Ĵermena do rapide lavis sin kaj ekiris al Dunkirko. Plaĉis al ŝi tiaj eskapoj. Tiuokaze, ŝi kutime elektis siajn plej briletajn tualetojn por fari sensacion. Hodiaŭ, ŝi surhavis nigran robon el fajo kun falbaloj, kaj surtuton el la sama ŝtofo, ambaŭ formis "ensemblon". Ŝia peltkolo - ĉirkaŭkolo el ermenpelto - estis donaco de Silvano. Krom tio : ĉapelo ornamita per plumego, kiu al ŝi kaŝis la vangon kaj karesis la vizaĝon ; ŝuoj el bruna ledo de damao kun dika buko el straso; gantoj el perlogriza fadeno, kaj mansaketo el blua bovidoledo kun ŝia inicialo el arĝento. Tio ĉi ŝajnigis ŝin tre "granda sinjorino", kiel ŝi mem diris.

Kiam ŝi alvenis al Dunkirko, ekpluvis. Ĵermena devis malfaldi sian pluvombreleton, alian donacon de Silvano. Kun sia pluvombrelo ĉemane ŝi laŭiris la plenkotajn kajojn. Ŝi saltetis de unu pavimero al alia, afekte marŝis piedpinte. Singarde, kun mienoj de katino kiu timas malsekigi al si la piedojn, ŝi klopodis por eviti ŝprucmakulojn. Viroj returne rigardis ŝin, ridis diskrete aŭ ne, elmontris sian admiron. Ŝi ja sentis tiun scivolon, tiun intereson, kiujn ŝi pasante estigis. Dank'al sia sagaceco de eks-ĉiesulino, ŝi ne bezonis rigardi por vidi. Ŝi antaŭflaris tiujn, kiuj sekvos ŝin. Kaj instinkte, eĉ nepensante pri tio, ŝi nekonscie retrovis sian teniĝon, sian antaŭan paŝadon, tiun koksan svingeton kiun ŝi antaŭe uzadis por loginciti la pasantojn.

Ŝi trairis tiel la kajojn de Dunkirko, laŭirante la kotajn trotuarojn, meze de la interpuŝiĝoj de maristoj, ŝarĝistoj, fiŝvendistinoj, gapvagantoj kaj promenantoj, kiuj obstrukciis la trairejon. Ŝi devis ĉiumomente devojiĝi por eviti montetojn el forĵetaĵoj, superpaŝi ŝnuregojn, ĉirkaŭiri ĉiajn obstaklojn. Indiferente pro kutimo, ŝi paŝis tra tiu vigla svarmo, piede de la grandaj grizaj velŝipoj, kies mastaroj estas konfuzitaj de ŝnuregoj. Ŝi eĉ ne plu rigardis la trolŝipojn, la barkojn de fiŝistoj, la grandajn vaporŝipojn, kiuj dormas tie, flanko ĉe flanko, sur la glaŭka profunda akvo, kie flosas malpuraĵoj. Ŝi ne vidis la ciklopan laboron de la gruoj, kies brakoj malrapide turniĝas en la ĉielo kaj translokas balanciĝantajn ŝarĝojn ĉe ekstremaĵo de ŝnurego. Ŝi ne plu flaris la fortegan odoron de fiŝo, sala vento kaj algo, el ĉiuj tiuj maraĵoj kiuj miksiĝas kun la karba fumo de la gruoj, kun la akra haladzo de brulita benzino.

Tiel ŝi alvenis antaŭ etan kafejon ĉe placeto, kiu duflanke larĝe rigardis al la haveno. Sep aŭ ok samaj drinkejoj konsistigis la tutan fundon de la placo; tiu de la eks-mastrino de Ĵermena distingiĝis de la aliaj banale verde aŭ brune farbitaj, per sia viola fasado plibeligita per flavaj strekoj, kiuj evidente celis aspekti kvazaŭ "moderna arto". Antaŭ ol eniri, Ĵermena jam konis la dekoracion, kiun ŝi vidos ene . Ĝi estis kafejo, kiun oni volas altigi al la rango de stardrinkejo per stranga flortapeto, komplika verŝotablo, rombaj speguloj, lustro el farbita ligno de kie falas senĉarma rozkolora lumeto, tre etaj tabloj ringitaj per kupro, kaj malfermaj ridinde altaj taburetoj. Jam en la tempo de Ĵermena ĉio estis simila. Nenio estis ŝanĝita.

La eniro de Ĵermena okazigis sensacion. Ĉeestis multaj homoj. La trinkejo estis plena. Kaj la salono mem estis plenplena de klientoj, kiuj trinkis ĉampanon, fakte "ŝaŭmvinon" kiu estis renomita por la evento. Ĵermena trairis tiun tumulton, estigante bruan kriadon de admiro survoje. Ŝi eĉ ne ridetis. Ŝi kutimis tian entuziasman bonvenigon, tiajn kriadojn de ebriaj uloj kiuj ĝenerale salutas la alvenon de iu ajn virino en la domon de Sinjoro Henriko. Ŝi eniris en la kuirejon, kie Sinjorino Johanino estis kontrolanta sian kontolibron.

S-ino Johanino estis virineto proksimume kvardek jaraĝa, bulronda, kun dikaj brusto kaj koksoj, kaj kies ventrego ne malhelpis al ŝi rapidegi, sen paŭzo nek ripozo, de supre malsupren en sia tuta domo. Ĉiam ŝi vestiĝis per morkonforma longa robo, deca antaŭtuko de bona hejmomastrino. Malsupre aperis mallongaj dikaj kruroj kun masivaj maleoloj. Ŝiaj nudaj brakoj eliris el manikoj daŭre falditaj kuspe sur la kubutoj. Ruĝaj, vermiljonaj, riĉaj pro abunda sango, kiun oni sentis fluegi tuj sub la haŭto, ŝiaj brakoj faris impreson de bonega farto. La estrino havis bonan vizaĝon, larĝan, grasan, gajan, kie vidiĝis vejnetoj. Ŝia haŭto brilis pro ŝvito kaj graso. La nazo eta, kuspa - iom kiel marmitopiedo ; la okuloj globaj, grizaj, kvietaj ; la lipoj molaj kaj larĝaj ; la hararo lin-kolora, streĉita sub dika hartubero laŭ malnova maniero : ŝi multe pli ŝajnis kuraĝa hejmomastrino ol mastrino de fifama drinkejo.

- Nu... ŝi diris, vidante Ĵermenan eniri, ĉu estas vi, filino mia? Ja eksidu! Ĉu ĉio plu iras glate?
- Jes, dankon, respondis Ĵermena.

Kaj ŝi prenis seĝon, sidiĝis apud la fajrejo, etendis la manojn al la varmo.

- Ĉu vi kontrolas viajn kontojn?
- Ne, mian vendosumon. Kaj mi ne plu memoras, ĉu estis la 17an aŭ la 18an, kiam mi vendis tiom da ĉampano.
- Ĉu tio tiel multe gravas?
- Ha, karulino mia !.. Se estus impostoficisto, tiu ulo kiu venis tiom diboĉi? Eble li intence faris tion por enfali min en kaptilon. Mi ja memoras, ke li havis strangan aĉan vizaĝon. Se li venus nur por kontroli mian kontolibron, grave fuŝus mia komerco... - Kaj kiel fartas Silvano? Ĉu li daŭre okupiĝas pri tabako?
- Ĉiam.

*Gravelino (En la franca : Gravelines) : urbeto ĉe la marbordo inter Dunkirko kaj Kalezo.


..........................................................DAŬRIGOTA..................................................................