Recenzo de

G.C. Fighier

Idealo kaj realo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Eĉ Zamenhof ne povis antaŭvidi ke ekzakte 40 jarojn post lia morto naskiĝos en fora brazila savano esperantista kolonio prizorganta orfajn infanojn, kaj ke tiu kolonio post duonjarcenta vivo fariĝos definitiva realo. Tiu ĉi libro rakontas ties mirigan aventuron.
Temas pri la "Bieno-Lernejo Bona Espero", fondita en 1957 i.a. de la brazila esperantisto Arthur Vellozo, kaj nun prizorgata, jam pli ol 30 jarojn, de du idealistoj: la paro Giuseppe (italo) kaj Ursula (germanino) Grattapaglia, oficialaj administrantoj de la aranĝo. Kiel la verko de Dobrzyński montras, Bona Espero signifas gravan venkon de Esperanto. La bieno-lernejo situas centojn da kilometroj for de la ĉefurbo Braziljo, meze de sovaĝejo maldense loĝata de analfabetaj mizeruloj, en kies kotaj kabanoj regas alkoholismo, krimo, incesto, seksaj malsanoj kaj frua mortado. Je la alveno, en 1974, de la geedzoj Grattapaglia, Bona Espero konsistis el du argilaj barakoj sen pordoj, kun rompita trapluvebla tegmento kaj kun planko el premita tero; kandeloj anstataŭis elektron; telefono, komunikiloj, fluanta akvo kaj higienaj servoj ne ekzistis. Tie primitive vivis kelkaj subnutrataj neplenkreskaj deliktuloj, leĝe nepuneblaj pro sia juna aĝo, senditaj de la distrikta tribunalo reedukcele al Bona Espero.
En la daŭro de jardekoj, la gerobinzonoj Grattapaglia – kun la helpo de brazilaj kaj alilandaj esperantistoj – per peza fizika laboro transformis la lokon en modernan komunumon de orfaj aŭ forlasitaj aŭ mistraktitaj infanoj, kreis modelan lernejon ŝtate agnoskitan, starigis klasĉambrojn, ekipitajn loĝejojn por la instruistoj, festsalonon kaj gastejon por vizitantoj, naĝbasenon por la etuloj; riparis vojojn, konstruis pontojn kaj hidraŭlikan sistemon, enkondukis elektran lumigadon; en parto de la milhektara malfekunda grundo ili kulturis legom- kaj frukto-ĝardenon. Ĉio tio ne nur senpage, sed ankaŭ elspezante monon el la propra poŝo. Feliĉe, substrekas la aŭtoro de la libro, Giuseppe (iama funkciulo ĉe FIAT) estas geometro, rajtigita projekti domojn, dum Ursula (profesia interpretistino) havas vivenergion harditan sub la dummilitaj bomboj en Berlino. (Parenteze, antaŭ ol alveni en Bonan Esperon ili vendis siajn loĝejon kaj kampardomon en Italio, kaj forlasis komfortan vivon por plenumi en triamondaj kondiĉoj sian vividealon.)
La agado en Bona Espero ne malhelpis ilin plue engaĝiĝi por Esperanto en Brazilo (UK 1981), en la Estraro de UEA (en kiu Ursula estis elektita) kaj en la internacia Rotaria Klubo. Plej elokvente pri la sukceso de ilia laboro en Bona Espero parolas la multnombraj fotoj, entenataj en la libro, de feliĉaj, ridetantaj infanoj. La leganto informiĝas ke multaj el la centoj da tieaj ekslernantoj nun havas honestan profesion en la lando; kelkaj eĉ finis universitatajn studojn post forlaso de Bona Espero.
La vivo en Bona Espero baziĝas sur klaraj principoj: akcepti kaj nutri enmarĝenigitajn infanojn, eventualajn ŝtelistojn aŭ almozulojn; dum kelkjara procedo alfabetigi, eduki ilin en internacia familia etoso al etika konduto, kaj prepari ilin por profesia vivo. Instrui Esperanton, kiu estas la ĉiutaga lingvo, apud la portugala, de la bieno lernejo: la esperantistan karakteron de la entrepreno reliefigas la surlokaj monumento al Zamenhof, obelisko kun kvinpinta stelo kaj librokolekto de ĉ. 1 500 verkoj en la internacia lingvo. Ĝuste tial granda nombro da esperantistoj – inter kiuj la nepo de Zamenhof kaj William Auld – vizitis Bonan Esperon; volontuloj estas tie ĉiam bonvenaj, kondiĉe ke ili ŝatu infanojn, kamparan vivon kaj pretu iel helpi laŭ siaj kapabloj.
Daŭrigante sian analizon, la aŭtoro de la libro amare konstatas ke pro sia laboro la duopo Grattapaglia ricevis ne nur entuziasmajn laŭdojn, sed ankaŭ fiajn atakojn kaj kalumniojn: tia detrua fenomeno bedaŭrinde ne estas nova en niaj vicoj. Spontane aperas la demando: kiel financiĝas kaj vivtenas sin Bona Espero? La libro donas al tio detalan respondon, prezentante eĉ skemon de bilanco de la bieno-lernejo. La leganto ekscias surprize ke ĉ. 80% de la necesa mono venas el donacoj de la Esperanto-movado kaj la restantaj 20% el aliaj fontoj, kiel bonfaraj organizaĵoj. La lokaj aŭtoritatoj? Ili liveras senpagan elektron, de tempo al tempo disponigas sakojn da rizo aŭ infrastrukturojn (la brazila armeo ekz.) kaj pagas ridindan subvencion de po 0,10 eŭrojn tage por infano: du el la kvar instruistinoj ricevas salajron de la Eduka Ministerio.
Rilate al la esperantistaj kontribuoj, plejparte ili venas el la germana fondaĵo "Subtena Societo Bona Espero", starigita en 1981, kiu kolektas monon laŭleĝe subtraheblan de la impostoj; dum jardekoj ĝi transdonis milojn da eŭroj. Monon kaj materialon la esperantistoj kolektis ankaŭ en aliaj landoj, ekz. en Nederlando; alia ekzemplo: dana esperantisto aĉetis kaj donacis al Bona Espero 40 hektarojn da grundo, ĵipon kaj generatoron.
La verkinto de la recenzata libro estas Roman Dobrzyński, filmreĝisoro de la Pola Televido, aŭtoro de pluraj dokumentaj filmoj kaj furoraj libroj en Esperanto, dum jardekoj konata aganto en la Movado, Honora Membro de UEA. Li rikoltis la suprajn informojn intervjuante surloke dekojn da atestantoj. Fidela al la ĵurnalisma tradicio, Dobrzyński elektis la originalan stilon de intervjuado. Blovas el lia belstila konversacia sinsekvo de mallongaj demandoj kaj respondoj freŝa vento de aŭtenteco kaj sincereco, kiuj nenion kaŝas, pozitivaĵojn kaj negativaĵojn. Tamen, la menciita stilo ne sekvas la logikan kronologion de la ekesto kaj evoluo de Bona Espero, sed pritraktas saltetante samajn facetojn en diversaj ĉapitroj, miksante esencajn faktojn kun flankaj epizodoj. Evidente, la aŭtoro intence ne volis skribi tedan historian verkon, sed preferis verve rakonti pri fascina Esperanto-aventuro. Li sukcesis.