LA FANTOMO DE L' OPEREJO (35)


La akto en la ĝardeno efektiviĝis kun siaj kutimaj eventoj. Kiam Margarita finis kanti la melodion de la Reĝo de Tuleo, ŝi ricevis ovaciojn ; tiuj daŭris kiam ŝi finkantis la melodion de la juveloj.

Kia ĝojo min ekvidi
tiel bela en la spegul' !

De tiam memfide, fidante siajn geamikojn en la spektaklejo, fidante siajn voĉon kaj sukceson, ne plu timante ion, Karlota fordonis sin tute, arde, entuziasme, ebriece. Ŝia kanto ne plu havis iun retenon nek pudoron... Ŝi ne plu estis Margarita, ŝi estis Karmena. Oni plu aplaŭdis ŝin, kaj ŝia dueto kun Faŭsto ŝajnis prepari al ŝi novan sukceson, kiam subite okazis... io terura.

Faŭsto surgenuiĝis :

Lasu min, lasu min kontempli vian vizaĝon
sub la pala heleco
per kiu, kvazaŭ en nubo,
la nokta astro karesas vian belecon.


Kaj Margarita respondis :

Ho ! Silento ! Ho ! Feliĉo !
Nedirebla mistero !
Ebria langvoro !
Mi aŭskultas !.. kaj tiun solecan voĉon mi komprenas,
kiu en mia koro kantas.


Tiun momenton do... ĝuste tiun momenton... okazis io... mi ja diris : io terura... …

Per komuna ekmovo ĉiuj spektantoj stariĝis... En sia loĝio ambaŭ direktoroj ne povis elteni hororan krion... La gespektantoj rigardis unu la aliajn kvazaŭ demandante la klarigon por tiu neantaŭvidebla fenomeno... La vizaĝo de madamo Karlota esprimas la plej abomenan doloron, ŝiajn okulojn ŝajne hantas frenezeco. La kompatinda virino elrektigiĝis, kun la buŝo daŭre iom malfermita, fininte forlasi " tiun solecan voĉon, kiu en ŝia koro kantas".

Sed tiu buŝo ne kantis plu... ĝi ne plu aŭdacis iun parolon, iun sonon...

Ĉar tiu buŝo kreita por harmonio, tiu lerta instrumento, kiu neniam fiaskis, belega organo, kreinto de la plej belaj sonoj, la plej malfacilaj akordoj, la plej dolĉaj moduladoj, la plej ardaj ritmoj, sublima homa meĥanismo, al kiu nur mankis por esti dia la fajro de l' Ĉielo, kiu sole donas la veran emocion kaj emocias la animojn... tiu buŝo lasis pasi...

De tiu buŝo elglitis... …
bufo !

Ha ! Kia malbela, malbelega, skvama, venema, ŝaŭma, ŝaŭmanta, kvakanta bufo !..

De kie ĝi eniris ? Kiel ĝi kaŭriĝis sur la lango ? Kun la malantaŭaj kruroj refalditaj por eksalti pli alten kaj pli foren, ĝi estis incideme elirinta el la laringo, kaj … kvak !..

Kvak ! Kvak !.. Ha ! kia terura kvako !

Ĉar vi ja imagas, ke necesas elvoki bufon nur kiel stilfiguron. Ĝin oni ne vidis, sed diable ! oni aŭdis ! Kvak !

La spektantoj kvazaŭ sentis sin surŝprucigitaj. Amfibioj ĉe la rando de brua lageto neniam disŝiris la nokton per pli malbela kvako.

Kaj ĝin certe neniu antaŭvidis. Madamo Karlota povis kredi nek sian gorĝon nek siajn orelojn. La fulmo falante al ŝiaj piedoj malpli mirigus ŝin ol tiu kvakanta bufo, kiu ĵus eliris el ŝia buŝo... Kaj ĝi ne senhonorigus ŝin. Dum oni bone scias, ke bufo sidante sur la lango ĉiam senhonorigas kantistinon. Kelkaj eĉ mortis pro tio.

Dio mia ! Kiu tion kredintus ?.. Ŝi kantis tiel trankvile : "kaj tiun solecan voĉon mi komprenas, kiu en mia koro kantas". Kiel kutime ŝi kantis sen peno kun tiu sama facileco, kiam vi diras : "Saluton, sinjorino. Kiel vi fartas ?"

Oni ne povus nei, ke ekzistas bravaĉaj kantistinoj, kiuj taksas siajn fortojn tute malprave. Per la malforta voĉo, kiun la Ĉielo donacis, ili volas en sia orgojlo trafi esceptajn efektojn kaj eligi notojn al ili malpermesitajn de kiam ili naskiĝis. Tiam okazas por ilin puni, ke la Ĉielo sendas, de ili ne sciatan bufon en la buŝon – bufon, kiu kvakas ! Ĉiuj ja scias tion. Sed neniu povis konsenti, ke madamo Karlota, kiu posedis almenaŭ du oktavojn en la voĉo, ankoraŭ havas bufon. Oni ne povis forgesi ŝiajn stridajn kontra-F, ŝiajn nekredeblajn stakatojn en La Magia Fluto. Oni memoris Don Juan, kiam ŝi estis Elvira kaj ricevis la plej tondran triumfon iun vesperon, kiam ŝi mem kantis la B-bemolon, kiun ne sukcesis eligi ŝia kamaradino dona Anna. Nu, kion do signifas tiu kvako fine de trankvila, kvieta, tre eta "soleca voĉo, kiu en ŝia koro kantas" ?

Tio ne estis natura. Certe ekzistis iu sorĉaĵo. Tiu bufo odoris kvazaŭ diablaĵo. Kia kompatinda, senespera, neniigita Karlota !..

---------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------------------