Ĉu ekkoni lingvon perfekte kaj poste uzi ĝin aŭ kiam vi konas jam iomete la regulojn kaj kelkajn vortojn uzi ĝin tuj ?
Hieraŭ mi interparolis kun mia kara amiko pri la lingvlernado. Li diris, ke laŭ li, li malŝparis jam multe da tempo por lerni lingvojn aŭtodidakte. Nun li sentas ke li devas trovi instruiston kiu instruus por li la Esperanton perfekte - kompreneble, legante dume esperantlingvajn librojn - kaj poste okupiĝi pri la nacia kaj internacia Esperanto-vivo, partopreni en kongresoj, esti ano en la Pasporta Servo, ktp. Mi diris al li, ke ankaŭ laŭ mi estas grave ke ni studu la gramatikon kaj a vortojn sed dume ni daŭre devas uzi la "vivan" lingvon. Laŭ mi, la plej bona praktio estas se vi uzas ĝin ĉiutage kaj ĉefe se vi parolas voĉe kun aliaj.
Kiam mi lernis lingvojn - rusa, angla, hispana - neniam sukcesis al mi tio, kio nun sukcesas. Post kelkaj monato de lernado mi kuraĝis skribi on internaciaj retpaĝoj kaj ĉefe ke mi kuraĝis interparoli voĉe kun eksterlandoj. Kompreneble, mi havas ankaŭ nun multe da eraro. Mi devus okupiĝi pri la gramatiko ĉar mi ofte forgesas regulojn aŭ miksas ilin. Sed mi pensas ke mi lernis multe dum la vivaj interparoladoj. Kaj mi volas ofendi neniun kiu entuziasmas pro la movado kaj samideaneco, sed por mi la plej grava estas tio, ke mi libere kaj facile povas komuniki kun iu ajn esperantisto en la tutmondo. Mi ne diras ke sen eraroj, sed kompreneble. Mi estas dankema pro tio ke mi havis okazon paroli voĉe en la Dua Vivo, ke mi povas partopreni en la lingvkursoj kie ni daŭre interparolas pri diversaj temoj.
Do, ni ne konsentis. :-)