September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (5)
October 2009 (1)
September 2009 (2)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (4)
May 2009 (6)
April 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (3)
December 2008 (5)
November 2008 (4)
October 2008 (8)
September 2008 (6)
August 2008 (5)
July 2008 (5)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (8)
March 2008 (16)
February 2008 (3)
January 2008 (2)
December 2007 (3)
November 2007 (1)

September 8, 2009

Kial vi amas min ?

"Mi ne scias. Mi neniam pensadis kial mi amas vin." Vi respondis sufiĉe rapide. Kaj mi iris al la banĉambro kontente.
Kompreneble, ankaŭ mi ŝatus aŭskulti kiel ĉiuj virinoj ke mi estas bela, ŝaĝa, ĉarma. Jes, aminda :-) Kaj mi ofte ŝatus se vi estus iomete pli romantika. Sed mi vere estis kontenta pro via respondo. Se vi respondintus alie mi ne amus vin. Vi ne estus vi. Jes, mi povus vicigi dum horoj kial mi amas vin. Kaj mi ĉiumomente povus diri al vi romantikajn, amajn frazojn. Sed vin ne interesus. Vi estas tia, kia. Kaj mi amas vin pro tio.

La vivo estas simpla, ĉu ne ?





Published at 08:13 / 47 comments / 484 visits
This post is public

September 23, 2009

Bela aŭtuno

La vetero estas preskaŭ somera sed io jam estas en la aero. Matene nebulo flugas sur la kampo kaj vespere estas 10 gradoj C. Sed tage sunas belege, ankaŭ mi promenas volonte iomete manĝopauze rigardante la aŭtonajn florojn. Sur la ĉefplaco multe da homoj (ĉu neniu laboras ???), en la fontanoj kolomboj banas kaj infanoj ludas.
Sur la benko paro sidas. Mi iomete envias ilin. Certe enamiĝinta paro ĝuas la belan veteron kaj kompanion de unu la alia. Ho, romantiko ! :-)
Kiam mi iras antaŭ ili la virino diris ion kion mi ne komprenis kaj la viro respondis: "Lófaszt ! Mindenhová a férjeddel mégy, baszki ! " Hm.... romantiko... La esprimoj kiujn li uzis ne estas tro belaj kaj karaj. La "lófasz" estas parto de la ĉevalo, kion....hmm... la besto uzas kiam ĝi volas ekzemple urini... mi ne provas traduki ĝin nun. La esenco: "Vi iras kun via edzo ĉien." La lastan vorton de lia frazo mi tute ne ŝatus traduki, ĝi estas vulgara, malbela esprimo rilate al la seksa akto.
Nu, mi ekskuis mian kapon kaj iris pluen sed mia antaŭa sento forflugis iomete.







Published at 11:06 / 18 comments / 343 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...