| April 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | |||||
| 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | ||
| 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | ||
| 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | ||
| 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||||
Printempo ! Hodiaŭ, finfine !
Mi forĵetis la ĝinzon, la boteton, la abomenan vintran mantelon. Mi promenas sur la strato, mi estas alta kaj blonda, la varmeta aero karesas mian vizaĝon. Tre bone ! :-) Sur mi sunokulvitroj - (almenaŭ la malhelaj ringoj ne ŝajnas ĉirkaŭ miaj okuloj, indike ke mi ne dormis tro multe nuntempe :-) ), miaj ŝuoj frapas sur la trotuaro...kip-kop, kip-kop....... Virinaj ŝuoj ! Nekredeble :-)) Mi scias ke mi belaspektas kaj miaj kruroj en la oranĝkoloraj ŝtrumpoj altiras la rigardojn. Jes, nun mi ŝatas esti virino. :-) La printempo faris miraklon.
Mi eniras al la librovendejo, kiun mi ne tro longe trovis kaj kie estas multe da deprecanta libro. Mi - kiel feliĉa posedanto de kelkaj novaj libroj - kvazaŭ flugas, flugetas sur la strato denove. Nekredeble !! Floroj ! :-) Kelkaj junulino vendas jam bonodorajn printempajn florojn en la florbazaro. Mi DEVAS aĉeti !
Pro la multe da agrabla travivaĵo mi iomete lace enturniĝas en la loĝejon. Vi rigardas min mirante. Kio okazis ? Mi sidiĝas feliĉe en vian sinon kaj kisas kaj kisas vin. Vi ! Estas printempo ! :-)
Send a message
Search for members