| March 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | 31 | ||||||
La unua miskompreno. Eble estas reguleco. Tamen mi ne volas akcepti ! Mi volas neniam ke inter ni estu alia sento kiel la ĝojo, sopiro, la nekredebla bona sento ke ni estas kune. Mi volas neniam pensadi pri la frazoj kiujn mi volas diri al vi. Mi ĉiam volas diri al vi kion mi pensas. Sincere. Sendistinge. Eble, mi kelkfoje diras tiajn, kiuj ne plaĉas al vi. Mi ne povas esti perfekta. Eble, mi ne volas esti perfekta. Nun, se mi pensadas, mi kredas ke mi akceptis multe da aferon, aĵon de vi. Ne, ne estas bona esprimo, ke mi akceptis ilin. Akcepti ion sonas iom kiel devigo. Kaj ankaŭ devigoj ne ekzistas inter ni. Ĉu ne ? Sed mi petas vin, ankaŭ vi "akceptu" min. Tiel, kiel mi ekzistas.
Mi estas senkonsila. Ĉu mi eraris ? Mi ne scias jam. Mi scias nenion. Nur tion, ke dormi sen vi estis tre malbona. Vi ĉiam timas ke mi suferos pro vi. Kaj mi ĉiam diris al vi ke ĉiu povas suferi nur pro si mem. Ankaŭ mi suferis pro mia stulteco. Hmm... :-)
Via matena brakumo solvis ĉion.
Send a message
Search for members