| February 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
Ni, antaŭ Kristansko tre atendis la neĝon. Sed kompreneble ne neĝis. Ne kiel nun. Dum mi iris al la librovendejo la neĝo kruele falis ankaŭ sub mian kapuĉon. Mi tiris mian kolon kaj vidis kvazaŭ nenion. La urbo estas griza, ankaŭ la neĝo. Ĉio estas nekonsolebla. Mi pensis, ke mi aĉetas kelkajn librojn eble mi havos pli bonan humoron. Nu, ne estis tro.
Kion mi faru ? Ĉu mi manĝu ion? Pro la teo mi havas jam vomemon.Eble unu pomon...
En la kelo estas ŝimo- kaj pomodoro. La pomoj vicas bele en la kestoj. Ruĝa, verda, flava....Eble mi devus foti ilin...Hahhh ! Kiun interesas ! Min tute ne.
Kaj kial mi ne sopiras la printempon ? Eble, se neĝus jam....
Send a message
Search for members

