March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

November 2008 (4)
October 2008 (8)
September 2008 (6)
August 2008 (5)
July 2008 (5)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (8)
March 2008 (16)
February 2008 (3)
January 2008 (2)
December 2007 (3)
November 2007 (1)

March 31, 2008

SMS

Mia telefono plenigxis,  mi devas visxi la mesagxojn. Mi bedauxras visxi precipe,  viajn mesagxojn mia amo. Vi estis treege malproksime de mi, en alia parto de la mondo. Viaj mesagxoj estis mia helpo, ke mi povu ekzisti sen vi.... sen vi mia knabeto :-)
Bone. Mi kolektas parojn de ili, cxi tie, en mia blogo. Ili estas por mi tre gravaj, cxar....cxar mi ne diras, vi scias, cxu vere ?  :-)

------------------------------------

Mi estas en la flughaveno. Cxion bonan al vi !! Kisetojn...

Tiu cxi stulta flughaveno ne havas senkablan interreton. Male ni estus parolantaj  nun. Sed mi povas ankoraux sendi al vi kisojn :-)

Seshora vojagxo.. Sed la plagxo belegas ! Venu vi ! Cxi tie estas la paradizo !

Jam en la auxtobuso mi pensadas pri mia princino. Kisetoj el la pacifika oceano...

Ebenajxoj, kampoj de palmoleo, la furioza kaj bela tropiko, sxoseo de la maro al la Andoj, varma pluvego. Kaj meze de cxio vi...

Oceanoj de arbaroj, gigantaj montoj, enormaj amgsoj de verdo. Etas la Cxielo. Etas la homoj. Gigantas nur tiuj cxi montoj... Kiel nia amo..

Tondragas. La pluvego marigas la sxoseon. Milkoloraj fisxoj nagxas en la aero. Riveroj de floroj falas sur la buso. Vi estas cxi tie..

Mi anakondo, mi tapiro, mi rozkolora delfino... fluas al vi, fluas en vi.. min vi subtenas, mia senfine gxangalo. Vi, mia amazono

Muroj de orkideoj. Gigantaj montoj vualitaj en denraj nebuloj. Alten, alten. La Andoj malgrandigas la maron. Alten, alten. Kaj vi cxi tie...

Mi jxus banigxis. Pri vi mi ade pensas. La boleron mi ade auxskultas, dum horoj. Kaj vin mi amas, intense..

Cxu vi scias, ke mi amas vin ?

Mia busxo estas tute via. Kion vi faros per gxi ? Mi sugestas ke vi uzu gxin por kisadoj, longaj, varmaj, humidaj, dolcxaj...sed ne nur...

-------
Bone :-) Nun ne plu... Mi pensas, mia blogo ne estas tro interesa por aliaj, cxefe miaj mesagxoj :-) Ili estas grava nur por mi. Sed eble, tamen iu legas. Mi sxparigas la leganton pro legado de la tro intimaj mesagxoj :-)

 

 

 

 

© Published at 07:16 / 17 comments / 400 visits
This post is public

( 1 post )