| December 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
| December 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
Jes ! Kaj kial ili ne konas regulojn de rondtrafikon ?? Kaj kial ĉiuj estas malĝentilaj kiuj partoprenas en la trafiko ? Kial ankaŭ la piedirantoj estas tute stultaj ? Kaj kial ankaŭ mi estas tute nervoza pro ili ? Ankaŭ hodiaŭ matene mi plej volonte vangofrapintus kelkajn homojn kion mi ne faris (bedaŭrinde !!!!!! ....hmmm...mi vangofrapis neniun neniam....kial mi bedaŭras ?? ) sed almenaŭ mi skoldis tutan praŭlojn de ili. Terura ! Mi kiuj estas milda, kara, ridetema virino, ĉu ne ? :-) Kial la trafiko elportas el mi mem la beston ? Mi devas piediri.....Sed la situacio estas ankaŭ tiam ne pli bona. Kiam mi piediras mi pensas ke ĉiuj aŭtistoj estas vere stultaj. Ne ekzistas solvo....do..mi devas trankviliĝi :-)
Hieraŭ mi estis en kunveno kion oni organizis pro naskiĝtago de Zamnhof. La orgaznisitoj sendis ĉ. 200 invitojn. Krome mi partoprenis 10 homoj la plej juna partoprenanto estis ĉ. 75 jaraĝa. Mi reprezentis la junularon...hmm...Do, la esperantistoj kiujn mi ekkonis hieraŭ estis tre karaj kaj simpatiaj kaj mi aŭskultis kiel ili interparolis pri la malnovaj eventoj, renkontiĝoj, ekskursoj.
Mi bedaŭras ke ĉi tie, en mia urbo kvazaŭ ĉesis la Esperanta vivo. Kion ni povus fari ? Ankaŭ mi ne havas nek tempon nek forton ke mi komencu organizi ion. Ĉiuj kuras, la vivo estis akcelita. Kaj finfine, eble la celo, ke ni povu renkontiĝi kaj interparoli kun eskterlandoj Esperante plenumiĝis. Kial mi devus renkontiĝi hejme kun samlandanoj ke ni interparolu pri la Esperanto gepatrlingve ?
Tamen, mi estis malgaja.
|
| Debrecen |
Mi aŭdas en la radio, ke ŝanco de la blanka Kristnasko estas 30 procentoj. Ĉe ni. Eble en Siberio aŭ en la Antarkto estos granda neĝo Kristnaske sed ĉe ne estas granda ŝanco ke ni havos belan blankan feston. Kvankam mi nuntempe tute ne ŝatas la vintron kaj mi vivus volonte sur agrabla mediterana loko la Kristnasko estu neĝa.
Kiam mi estis knabino ĉe ni estis ĉiam granda neĝo vintre. Bone, ankaŭ mi estis pli malalta. :-) Sed mi memoras ke mia avo devis fosi vojon en la korto ke ni povu trafiki kaj la neĝmuro estis kvazaxu tia alta kiel mi.
Kiam mi estis knabino mi tute ne sentis malvarmon kiel nuntempe :-) Kaj tuttage kun la aliaj infanoj ni ludis ekstere, sledis, sketilis kaj ĉefe neĝbulis :-) Kiam mi alvenis hejme mia tuta vestaĵo estis malseka pro la neĝo. Kompatinda Mama ĉiam kverelis.
Niaj gefiloj jam kvazaŭ ne konas la neĝon. Kion mi bedaŭras iomete. Kaj mi bedaŭras ke ilia infanaĝo ne estas jam tia libera kiel nia estis. Kiu kuraĝas jam cedi al la infanoj ke ili ludu libere en la strato ? Kial ĉion fusiĝis ?
Jen, kiam ni sukcesis iomete ludi en la neĝo en mia laborejo :-)