November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

December 2009 (2)
November 2009 (5)
October 2009 (1)
September 2009 (2)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (4)
May 2009 (6)
April 2009 (1)
March 2009 (2)
February 2009 (2)
January 2009 (3)
December 2008 (5)
November 2008 (4)
October 2008 (8)
September 2008 (6)
August 2008 (5)
July 2008 (5)
June 2008 (5)
May 2008 (5)
April 2008 (8)
March 2008 (16)
February 2008 (3)
January 2008 (2)
December 2007 (3)
November 2007 (1)

November 11, 2008

Nia tago

Mi vekiĝis pli frue ol vi. Nokte ni interparolis longe kaj nun kiam mi vidas vian vizaĝon, kio estas paca, trankvila - kaj jes :-) tre bela por mi - mi bedaŭras vekigi vin. Singarde mi provas kuŝi iom pli proksime al vi ke mi sentu vian ĉeeston, vian varmon. Vi brakumas min reflekse kaj mi fermas miajn okulojn feliĉe kaj provas dormi ankoraŭ. Ni ŝvebas kune en granda, varma malpleno.......sed nun.....ankaŭ vi movetas jam kaj vekiĝas ...ho ! jes :-) .....hmm...jessss....

Kiam mi revenas el la banĉambro mi trovas teon kaj freŝajn kukojn,kion ni konsumas en la lito. Jes !!! Nia plano ke ni restu tuttage en la lito komenciĝas tre bone. :-) Kion ni planis ankoraŭ ? Nenion. :-) Dormi, legi,interparoladi, manĝi en la lito....jes ankaŭ amoradi..dormi..legi..amoradi..fari nenion...

Mi adoras nian tagon.



Published at 17:29 / 7 comments / 469 visits
This post is public

November 13, 2008

Diferenco

Mi vivas simple, ne malfeliĉe, ĉe mi ĝojas pro diversaj aferoj. Mi ĝuas la vivon vere. Mi laboras, renkontiĝas kun miaj geamikoj, promenas kun la hundo, kuiras, vizitas la hispanan kurson (jujjjjj !!! hodiaŭ mi devas lerni vere !!). Do, mia vivo estas normala. Sed io mankas. Estas granda diferenco inter miaj sentoj. Kiam mi renkontiĝas kun vi, mi sentas....kvazaŭ mi alvenus hejme.......... Jes. Provu imagi ! Vi estas infano kaj devojiĝis en la arbaro. Vi sentas malvarmon, timas en la fremda, malhela medio. Vi serĉas la vojon. Vi estas malsata, soifa, laca. Kaj finfine vi ektrovas la elirejon. Post longa tempo vi alvenas hejme. Viaj gepatroj atendas vin jam, brakumas, kisas vin kaj ili tre ĝojas pro vi. Vi sentas nekredeblan trankvilon. Ĉio estas en ordo. Vi ne devas timi, vi sentas vin mem sekure, povas okazi nenio problemo. Vi scias ke oni amas vin kaj vi estas amata. Vi ne devas esti singarda, ekzistas iu kiu admonas vin. Nu, la sento estas sama, kiam mi estas kun vi. Forlasu min neniam.



Published at 08:58 / 14 comments / 667 visits
This post is public

November 19, 2008

Silento

Mi staris apud la aŭto kaj sentis teruran malvarmon. En la Grandarbaro estis malhela kaj granda silento. Mi aŭdis nur kelkajn bruojn kiujn Péter kaŭzis dum li entombigis la hundon. Mi rigardis la brilpuran ĉielon kaj pensis pri la Mama kiu kuŝas ĉi tie, ne tro malproksime.... Mi kuris tre multfoje en ĉi tiu arbaro, sed okupiĝis pri la tombejo neniam. Kiel mi kurus poste ĉi tie ?

Ankaŭ en la loĝejo estas silento. .... kie estas la hundo ?... Kaj matene....mi ofte deziris, ke finfine mi ne devu promeni ĉiumatene, ankaŭ tiam se neĝas, pluvas aŭ mi simple ne havas humoron....

Nun, ĉio estas bizara.

Published at 07:58 / 22 comments / 704 visits
This post is public

November 24, 2008

Mi aŭskultas kanzonojn de Edit

Mi ne havis tro bonan humoron ankaŭ tiam, kiam mi enmetis la KD-n. Voĉo de Piaf enspacas la loĝejon. Oni devas aŭskulti ŝin kiam ĉio estas en ordo, kiam ni estas tute feliĉaj. Mi ne komprenas la tekstojn sed pro etosoj de kanzonoj de Piaf mi povus plori nun. Ĉio estas malhela. Mi pensas ke mi havis neniam tian malbonan jaron kia estas la nuna. Mi nun iĝis vere plenkreskulo. Mi renkontiĝis kun la morto proksime.... Ĝis nun mi estis tro naiva, mi fidis la amikecon, amon. Jes. Mi devas esti plenkreska. Mi devas lerni, ke mi povas kalkuli je mi mem nur. Se mia atendas de neniu nenion mi ne povas seniliuziĝi. Multaj homoj vivias tute solaj malgraŭ ke ili vivas en familio, inter amikoj.Eble, la soleco estas tute normala stato de la homoj....hmm... :-) Mi kredas mi devas aŭskulti alian muzikon. :-) Tamen mi ŝatas Edit-n.

Published at 10:23 / 12 comments / 850 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...